Ferenc Kölcsey: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Zetey (diskuto | kontribuoj)
Zetey (diskuto | kontribuoj)
Linio 23: Linio 23:


[[Kategorio:Literaturo]]
[[Kategorio:Literaturo]]
[[Kategorio:Hungaraj verkistoj|K]][[Kategorio:transsilvanujaj hungaroj|Kölcsey]]
[[Kategorio:Hungaraj verkistoj|K]]


[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1790|K]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1790|K]]

Kiel registrite je 16:20, 5 sep. 2012

Ferenc Kölcsey

KÖLCSEY Ferenc [FErenc KOelĉei] estis hungara poeto, studverkisto, politikisto naskita la 8-an de aŭgusto 1790 en vilaĝo Sződemeter, Hungario kaj mortinta la 24-an de aŭgusto 1838 en vilaĝo Cseke, Szatmárcseke, Hungario.

Boigrafio

Inter 1796 kaj 1809 Ferenc Kölcsey lernis en la kolegio de Debreceno. De 1810 li estis juropraktikanto en Pest. Tie li ligis dumvivan amikecon kun Pál Szemere. En 1812 li loksidiĝis en komunumo Álmosd, poste en 1815 en Cseke, kie li devis mastrumadi. En 1817 inter la monatoj januaro kaj aprilo vivis en Pest. Tiam aperigis li en la revuo Tudományos Gyűjtemény siajn kritikojn pri la poemoj de Mihály Csokonai Vitéz kaj Dániel Berzsenyi, kiuj aprezis erare iliajn verkojn. En 1823 li verkis la Himnusz, al kiu en 1844 Ferenc Erkel komponis muzikon kaj tiu fariĝis la Hungara nacia himno. La tago de 22-a de januaro, en kiu li finis la verkadon de la poemo estas deklarita de 1991 ĉiujare la tago de la hungara kulturo. Ekde de decembro de 1832 ĝis februaro de 1835 li partoprenis en Poĵonjo en la landkunveno, kaj li fariĝis unu el la gvidintoj de la reformopozicio. En siaj paroladoj li postulis la liberecon de religio, la oficialigon de la hungara lingvo kaj la liberigon de servutuloj. En februaro de 1835 li reiris al Cseke. Krom poemoj li verkis ankaŭ studojn kaj tradukis.

Ĉefaj prozaj verkoj

  • Nemzeti hagymányok, 1823.
  • Országgyűlési napló, aperis en 1848, kritika eldono en 2000.
  • Parainesis Kölcsey Kálmánhoz, 1837.

En Esperanto aperis

Bibliografio

  • Rohonyi Zoltán: Kölcsey Ferenc életműve. Kolozsvár, 1975.
  • Szentimrei Jenő: Ferenc tekintetes úr (Biografia romano).

Fonto

Eksteraj ligiloj