Södertälje: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
YFdyh-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.3) (robota aldono de: th:เซอเดอร์เตลเย
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.3) (robota aldono de: mk:Седертелје
Linio 83: Linio 83:
[[la:Telga australis]]
[[la:Telga australis]]
[[lt:Sioderteljė]]
[[lt:Sioderteljė]]
[[mk:Седертелје]]
[[nl:Södertälje (stad)]]
[[nl:Södertälje (stad)]]
[[nn:Södertälje]]
[[nn:Södertälje]]

Kiel registrite je 20:43, 6 sep. 2012

Södertälje

Södertälje [søːdəˈʈɛljə] estas sveda urbo ĉ. 30 km sudokcidente de Stokholmo en la provinco Stockholms län kaj la historia provinco Södermanland. Ĝi estas la ĉefa urbo de la samnoma komunumo kaj havas ĉ. 62.000 loĝantojn.

Historio kaj enmigrado

Piediranta zono en Södertälje

En la 18-a jarcento Södertälje havis urban statuson, sed pro la Granda Nordia Milito kaj pluraj pest-epidemioj, la loĝantaro de la urbo falis al nur iom pli ol 200.

De la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj Södertälje havas la monde plej grandan ekzilan komunumon de siriaj asiroj kun pli ol 22.000 loĝantoj, precipe en la kvartaloj Geneta, Hovsjö kaj Ronna.

De la 2000-aj jaroj, multaj irakaj fuĝintoj venis al Södertälje, kiu akceptis pli ol Usono kaj Kanado kune. En Novembro 2008 la iraka loĝantaro en la urbo nombras preskaŭ 6.000 personoj, kaj daŭre kreskas de jaro al jaro.

Vidindaĵoj

La S/S Ejdern, laŭaserte la plej malnova ankoraŭ funkcianta vapor-ŝipo de la mondo, troviĝas en Södertälje.

En la malnova urbo situas du muzeojn, nome Torekällbergets Museum kaj Södertälje Stadsmuseum (urba muzeo).

Ekonomio

Södertälje estas la sidejo de du grandaj kaj internacie gravaj entreprenoj, Scania kaj AstraZeneca.

Kluzo en Södertälje

Scania estas unu el la monde plej granda produktisto de komercaj veturiloj. En Södertalje troviĝas ĝia centra administrejo, krome centro de esplorado kaj disvolviĝo kaj produktejo. Urborande de Södertälje situas longa test-itinero de Scania.

La sveda-brita farmacia konzerno AstraZeneca kun ĉefa sidejo en Londono havas sekcion por esplorado kaj disvolviĝo en Södertälje.

Trafiko

Södertälje estas ligita al la eŭropa aŭtoŝoseo E4. Ekzistas fervojaj linioj al Stokholmo, Eskilstuna, Gotenburgo kaj Helsingborg/Malmö. Tra Södertälje iras kanalo, kiu ligas la lagon Mälar kun la Balta Maro.

Personoj en rilato al Södertälje

Eksteraj rilatoj

Ŝablono:Link FA