Distrikto Paderborn: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e robota aldono de: uz:Paderborn (tuman)
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2+) (robota modifo de: nl:Kreis Paderborn
Linio 72: Linio 72:
[[id:Paderborn (distrik)]]
[[id:Paderborn (distrik)]]
[[it:Circondario di Paderborn]]
[[it:Circondario di Paderborn]]
[[nl:Paderborn (district)]]
[[nl:Kreis Paderborn]]
[[pl:Powiat Paderborn]]
[[pl:Powiat Paderborn]]
[[pnb:پادربورن]]
[[pnb:پادربورن]]

Kiel registrite je 15:44, 7 sep. 2012

Blazono Mapo
blazono mapo
bazaj informoj
federacia lando: Nordrejn-Vestfalio
distriktaro: Detmoldo
administra sidejo: Paderborno
areo: 1245 km²
enloĝantoj: 299.127 (fine de decembro 2006)
aŭtokodo: PB (Paderborn)

La distrikto Paderborn situas en la oriento de la germana federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Ĝia administra sidejo estas la universitata urbo Paderborno. La urbo ankaŭ estas centro de la regiono "Sudo de Orienta Vestfalio" (germane Südliches Ostwestfalen), kiu konsistas el la nunaj distriktoj Paderborno kaj Höxter plus la teritorioj de la eksaj distriktoj Lippstadt kaj Brilon, kiuj nun estas parto de la distriktoj Soest respektive Hochsauerland.

Ene de Nordrejn-Vestfalio, al la distrikto Paderborno najbaras la distriktoj Gütersloh kaj Lippe norde, Höxter oriente, Hochsauerland sude kaj Soest okcidente.

Historie la nuna distrikto identas kun la antaŭa "distrikto Unterwalden" de la eksa princepiskopejo Paderborno, dum la najbara distrikto Höxter historie estis la antaŭa "distrikto Oberwalden" de la eksa princepiskopejo.

mapo de la urboj kaj pliaj komunumoj de la distrikto Paderborno

Administra divido

La distrikto konsistas el 10 komunumoj, el kiuj 7 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de enloĝantoj laŭ la stato fino de decembro 2006.

Urboj
  1. Bad Lippspringe (15.359)
  2. Bad Wünnenberg (12.463)
  3. Büren (22.032)
  4. Delbrück (30.052)
  5. Lichtenau (11.174)
  6. Paderborn (144.258)
  7. Salzkotten (24.842)
Neurbaj komunumoj
  1. Altenbeken (9.534)
  2. Borchen (13.495)
  3. Hövelhof (15.918)

Partneraj rilatoj

La distrikto havas partnerajn rilatojn kun la urbodistrikto Tempelhof-Schöneberg de Berlino.

Reta ligilo

greke oficialaj paĝoj de la distrikto (germanlingvaj)