Kolioformaj birdoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Ptbotgourou (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.5) (robota aldono de: nv:Tsinlátahgi tsídii nahatʼeʼígíí
ArthurBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2) (robota aldono de: simple:Mousebird
Linio 74: Linio 74:
[[ro:Coliiformes]]
[[ro:Coliiformes]]
[[ru:Птицы-мыши]]
[[ru:Птицы-мыши]]
[[simple:Mousebird]]
[[sk:Myšovcotvaré]]
[[sk:Myšovcotvaré]]
[[sl:Mišaki]]
[[sl:Mišaki]]

Kiel registrite je 06:57, 9 sep. 2012

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kolioformaj birdoj
Biologia klasado
Superordo: Neoaves
Ordo: Kolioformaj Coliiformes
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Koliedoj (Coliidae) estas familio el la ordo de la Kolioformaj birdoj. En tiu familio ekzistas du genroj kaj ses specioj. Tiuj birdoj en multaj eŭropaj lingvoj nomiĝas "musbirdoj", kio aludas, ke la apero de tiuj birdoj memorigas ecojn de musoj: ilia sociema vivmaniero, la koloro de ilia plumaro kaj ilia moviĝmaniero, ke ili kutimas fuĝkuri kiel musoj tra la arbustaro.

Koliedoj estas malgrandaj, teneraj birdoj kaj ekskluzive troviĝas en Afriko sude de la Saharo. Ili loĝas en arbusta pejzaĝo, savanoj, arbaroj, samkiel en arbarrandoj, parkoj kaj fruktarbaj ĝardenoj en urboj, inter aliaj en Sudano, Somalio, Etiopio kaj Niĝerio. La sociemajn birdojn oni trovas foje en grupoj de dudek ĝis tridek bestoj.

Je iliaj piedoj troviĝas eksteraj movofingroj, per kiuj ili lerte moviĝas en la arboj. Per siaj fortaj, akraj ungegoj ili kapablas pendigi sin kapsobe al la branĉoj. Kiam ili komune ripozas, ili dense premas sin kunen kaj varmigas unu la alian. Ili disponas pri longaj, rigidaj vostoplumoj, pri mola, densa, griza ĝis bruna plumaro kaj pri kapkufo. Pro sia densa plumaro ili kapablas sendanĝere rapide kaj lerte moviĝi tra dornarbusto. Ilia mallonga, forta beko estas malsupren kurba. Je la korpokoloro kaj korpoformo la diversaj specioj preskaŭ ne distingas sin. Maskloj kaj inoj similas. Siajn pelvetoformajn nestojn ili konstruas en la arboj kaj arbustoj. Ovaro entenas du ĝis kvar, foje ankaŭ gis ses blankajn ĝis kremkolorajn, brune ŝprucmakulajn ovojn. Ili nutras sin prefere per beroj kaj fruktoj.

genroj kaj specioj

  • Kolio Colius
    • Colius striatus
    • Colius castanotus
    • Colius leucocephalus
    • Colius colius
  • Urokolio Urocolius
    • Urocolius macrourus
    • Urocolius indicus

literaturo