Binoklo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ZéroBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: ro:Binoclu
VolkovBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2) (robota aldono de: lv:Binoklis
Linio 64: Linio 64:
[[ky:Дүрбү]]
[[ky:Дүрбү]]
[[lt:Žiūronai]]
[[lt:Žiūronai]]
[[lv:Binoklis]]
[[mr:द्विनेत्री]]
[[mr:द्विनेत्री]]
[[nds:Kieker (Optik)]]
[[nds:Kieker (Optik)]]

Kiel registrite je 15:57, 11 sep. 2012

Binoklo

Binoklo estas optika aparato, uzata por la observado de malproksimaj objektoj. Ĝi konsistas el du paralelaj lornoj permesantaj observi per ambaŭ okuloj, tio, kiu permesas konservi iamezure la stereoskopian vidon.

Male al la astronoma lorno, la binoklo, uzita por rigardi "ne-ĉielajn" objektojn, devas doni rektan bildon (kun supre supren).

Tipoj de binokloj

La lorno duope uzata por konsistigi binoklon estas:

  • Aŭ la Lorno de Galileo: la objektivo estas kuniga (kolekta) lenso kaj okulario estas disiga (malkolekta) lenso. Tiu lorno donas rektan bildon, sed havas malfortan pligrandigon. Per du tiaj lornoj oni faras magrandajn binoklojn, tiel dirataj teatraj binokloj.
  • Aŭ la Lorno de Kepler: ambaŭ objektivo kaj okulario estas kunigaj lensoj. Tiu lorno donas malrektan bildon (supre malsupren). Oni rektigas la bildon per sistemo de reflektaj prismoj.
Diversaj sistemoj de prismoj ekzistas: duobla prismo de Porro, prismo kaj kvinprismo de Schmidt-Pechan aŭ tegmentforma prismo de Abbe-Köning. Tiatipa binoklo estas foje nomata prisma binoklo.
La prismo de Porro donas al lorno ĝian "discentran" aspekton. Tiu discentreco estas oportuna, ĉar ĝi malproksimigas la optikajn aksojn de la du lornoj kaj plifortigas la stereoskopian vidon.

Eksteraj ligoj

grekeesperante Optikaj instrumentoj, el "Optiko" de János Sárközi (paĝoj 106 kaj sekvaj)