Stäfa: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
YFdyh-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.3) (robota aldono de: zh:施泰法
Vagobot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2) (robota aldono de: als:Stäfa
Linio 38: Linio 38:
[[Kategorio:Urboj de Svislando]]
[[Kategorio:Urboj de Svislando]]


[[als:Stäfa]]
[[ca:Stäfa]]
[[ca:Stäfa]]
[[de:Stäfa]]
[[de:Stäfa]]

Kiel registrite je 08:21, 19 sep. 2012

Stäfa
Blazono de Stäfa
Semperdomo en Stäfa
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Meilen
Koordinatoj  47° 14′ 31″ N 8° 43′ 21″ O / 47.24194 °N, 8.72250 °O / 47.24194; 8.72250 (mapo)Koordinatoj: 47° 14′ 31″ N 8° 43′ 21″ O / 47.24194 °N, 8.72250 °O / 47.24194; 8.72250 (mapo)
Areo 8,59 km²
Alteco 408 m super marnivelo
Poŝtkodo 8712
Komunumkodo 0158
Mapo de Stäfa
vdr

Pri la komunumo

Stäfa (prononcu: ŝtefa) estas urbo en la distrikto Meilen, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 13'438 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro kreskis al 13722 ĝis la 31-a de decembro 2009.

Geografio

Stäfa situas ĉe la ora bordo de la Lago de Zuriko ja la okcidenta flanko de la montoĉeno Pfannenstiel. Oni de Stäfa havas belan vidon sur la lagon kaj la Alpojn. La sunaj deklivoj de Pfannenstiel jam en romia epoko estis utiligitaj por vinkulturado kaj en Uerikon grandaj vitejoj ornamas la lagobordon. Al Stäfa apartenas krom la municipo Stäfa mem la municipoj Uerikon kaj Kehlhof.

Trafiko

Tra Stäfa pasas la orbordlinio de la Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko tra Meilen al Rapperswil, kiu estis konstruita en la jaro 1894. La trajnlinio havas du stacidomojn sur la teritorio de la urbo, nome Stäfa kaj Üerikon. Kaj per la trajnlinio kaj buslinio al Uster la komunumo estas bone konektita al la reto de la Zurika Trafik-Unio.

Historio

Kavalirdomo kaj kapelo en Uerikon

Jam en la novŝtonepoko kaj la bronzepoko ĉe la lagobordo precipe en Uerikon setlis homoj en surfostaj domoj.

Unua dokumenta mencio datiĝas el la jaro 965, kiam la imperiestro Oto la granda donacis la bienon Urinchova (Ürikon) al la Monaĥejo Einsiedeln. Reĝo Oto la 2-a konfirmis en la jaro 972 la posedaĵojn de la monaĥejo, al kiuj apartenis ankaŭ Steveia (Stäfa) fiel. La kavaliroj de Üerikon, kies sidejo troviĝis supozeble tie, kie hodiaŭ staras la kavalirdomoj havis ankaŭ proksimajn rilatojn kun la Monaĥejo Einsiedeln. La kavalirdomoj estis konstruitaj en la jaroj 1492 kaj 1531 de la familio Wirz, el kiu dum longa tempo venis la guberniestro de Einsiedeln en Üerikon. Kuriozaĵo estis, ke la abato de Einsiedeln restis eĉ post la reformacio respondeca por la nomumo de la pastroj en la preĝejo de Stäfa kaj ke la Stäfanoj devis pagi interezojn al la Monaĥejo Einsiedeln ankoraŭ ĝis la 19-a jarcento.

En la jaro 1794 en la Legosocieto de Stäfa estis verkita la Memorando de Stäfa, kiu postulis egalajn rajtojn de kampara kaj urba loĝantaro kaj la forigon de la feŭda sistemo. La registaro en Zuriko tamen ne pretis aŭskulti al la postuloj de la Stäfanoj kaj en la jaro 1795 zurikaj trupoj opupis la komunumon. La zurika registaro tamen povis teni sin nur ĝis la jaro 1798, kiam la trupoj de Napoleono alvenis kaj liberigis la urbon. La iniciativo por la Tago de Uster en la jaro 1830, kiu definitive kondukis al la demokratio en la Kantono Zuriko kaj poste en tuta Svislando venis ankaŭ el Stäfa.

Eksteraj Ligiloj

Ŝablono:Projekto