Johano la Evangeliisto: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Narvalo (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
e robota aldono de: ar:يوحنا الإنجيلي |
||
Linio 66: | Linio 66: | ||
[[an:Sant Chuan Evanchelista]] |
[[an:Sant Chuan Evanchelista]] |
||
[[ar:يوحنا الإنجيلي]] |
|||
[[be:Ян, евангеліст]] |
[[be:Ян, евангеліст]] |
||
[[bg:Йоан Богослов]] |
[[bg:Йоан Богослов]] |
Kiel registrite je 07:46, 21 sep. 2012
Sankta | ||
Sankta Johano la Evangeliisto | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 3 antaŭ Kristo en Galileo, Heroda Tetrarkio | |
Morto | 97 en Efezo | |
Religio | kristanismo vd | |
Familio | ||
Patro | Zebedeo vd | |
Patrino | Salomeo vd | |
Profesio | ||
Okupo | evangeliisto vd | |
Sanktulo | ||
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Sankta Johano la Evangeliisto (ĉ. -3 al 97), tradicie konsiderata kiel la juda fiŝkaptisto, kiu estis unu el la Dekdu Apostoloj de Jesuo Kristo. Laŭ aliaj teologoj temas pri malsamaj personoj.
Laŭ tradicio, li estas la aŭtoro de kvin libroj de la Biblio :
- unu evangelio (Johano),
- tri leteroj (1 Johano, 2 Johano, 3 Johano)
- unu apokalipso pri la fino de la mondo (Apokalipso).
Johano estas la ĉefa aŭtoro de la Nova testamento post Sankta Paŭlo, verkinte 20% da ĝi. Iuj el tiuj libroj eble estis verkitaj de liaj sekvintoj, precipe la pli malfruaj leteroj.
Inter la apostoloj, li estis la plej bona amiko de Jesuo. Kiam Jesuo estis mortanta sur la kruco, li donis al Johano la zorgon de sia patrino, Maria. Post la krucumado de Jesuo, laŭ frua tradicio Johano plejparte loĝis en Efeso, centro de la granda kulto de la virga diino - samtempe praa Patrino-Diino - Diana. Li predikis la evangelion tra Anatolio kaj faris miraklojn (inkluzive la revivigo de la vidvino Drusiana). En la 90-oj, li estis ekzilita portempe al la insulo de Patmo en la Egea Maro. Tie li skribis sian apokalipson. Multaj ekzegezistoj tamen pridubas ĉi lastan aŭtorecon, ne nur pro stilistikaj sed ankaŭ pro teologie enhavaj kialoj. El la Dekdu Apostoloj, Johano laste mortis, ĉirkaŭ 97. Li konis Sanktan Polikarpon, kies disĉiplo estis Sankta Ireneo.
Vidu ankaŭ: Logos