Libro de Rut: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2+) (robota aldono de: vep:Rufan kirj
e robota forigo de: vep:Rufan kirj (missing)
Linio 112: Linio 112:
[[tr:Rut kitabı]]
[[tr:Rut kitabı]]
[[uk:Книга Рут]]
[[uk:Книга Рут]]
[[vep:Rufan kirj]]
[[vi:Sách Rút]]
[[vi:Sách Rút]]
[[yi:מגילת רות]]
[[yi:מגילת רות]]

Kiel registrite je 16:18, 21 sep. 2012

Hebrea biblio
Judisma portalo
vdr

Rut estas libro de la Biblio.

Por la kristanoj ĝi apartenas al la historiaj libroj de la Malnova Testamento kaj estas envicigita inter Juĝistoj kaj 1 Samuel.

Por la judoj ĝi apartenas al la tria parto de la Tanaĥo (nomata Ketuvim, כְּתוּבִים, "la skribaĵoj"). Ene de tio, ĝi estas unu el la kvin solenaj volvolibroj (ְּמגלותMegilot), malgrandaj libroj, kiujn oni legas okaze de kelkaj festoj:

Nomo

La libro nomiĝas

La libro nomiĝas tiel, ĉar Rut estas la ĉefrolulino.

Aŭtoro

Ĝin verŝajne verkis arte iu nekonata aŭtoro baldaŭ post la babilona ekzilo, uzante popol-rakonton el la tempo de la reĝoj.

Enhavo kaj strukturo

Rut sur la kampo de Boaz, pentraĵo el la jaro 1828

La malgranda libro estas unueca novelsimila rakonto.

La plej konata citaĵo estas la eldiro de Rut al Naomi:

Citaĵo
 Kien vi iros, mi ankaŭ iros,

kaj kie vi noktos, mi ankaŭ noktos;
via popolo estas mia popolo,

kaj via Dio estas mia Dio. 
— Rut 1,16

Bela estas la salut-formulo, kiu estus povinta modelo ankaŭ por la hodiaŭaj kristanaj Diservoj:

Citaĵo
 Boaz salutis la rikoltistojn: "La Eternulo estu kun vi!"
Kaj ili respondis al li: "La Eternulo vin benu!" 
— Rut 2,4

Graveco

  • La libro estas parto de la antaŭhistorio de reĝo David, ĉar en la lastaj versikloj Rut evidentas kiel lia praavino.
  • La libro estas grava pro la konvinko, ke ankaŭ paganoj havas sian lokon kaj rolon en la historio de la savo.
  • Oni konsideras ĝin protesto kontraŭ la severa malpermeso de miksitaj geedziĝoj post la ekzilo.
  • Oni legas ĝin kiel dokumenton pri la signifo de la familiaj ligoj.
  • Ĝi estas rakonto pri la fidela konduko fare de Dio.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj