Liono: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
e r2.7.2) (robota modifo de: ar:ليون |
Xqbot (diskuto | kontribuoj) e r2.7.3) (robota aldono de: az:Lion |
||
Linio 223: | Linio 223: | ||
[[ar:ليون]] |
[[ar:ليون]] |
||
[[ast:Lyon]] |
[[ast:Lyon]] |
||
[[az:Lion]] |
|||
[[bar:Lyon]] |
[[bar:Lyon]] |
||
[[be:Горад Ліён]] |
[[be:Горад Ліён]] |
Kiel registrite je 19:24, 22 sep. 2012
france: Lyon | |||
esperante: Liono, arpitane: Liyon | |||
komunumo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Lyon | |||
Ŝtato | Francio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Rodano-Alpoj | ||
Departemento | Rhône | ||
Arondismento | Lyon | ||
Kantono | ĉefurbo de 14 kantonoj | ||
Interkomunumreto | Grand Lyon | ||
urbonoj | 9
| ||
Konstruaĵoj | 4
| ||
Riveroj | Saono, Rodano | ||
Situo | Lyon | ||
- koordinatoj | 45° 45′ 35″ N 04° 50′ 32″ O / 45.75972 °N, 4.84222 °O (mapo) | ||
Plej alta punkto | |||
- alteco | 305 m s. m. | ||
Plej malalta punkto | |||
- alteco | 162 m s. m. | ||
Areo | 47,87 km² (4 787 ha) | ||
Loĝantaro | 479 803 (2009) | ||
Denseco | 10 023,04 loĝ./km² | ||
Urbestro | S-ro Gérard Collomb 2001-2008 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 69001 ĝis 69009 | ||
INSEE | 69123 | ||
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO | |||
Nomo | Historia loko de Liono | ||
Jaro | 1998 (#22) | ||
Numero | 872 | ||
Regiono | Eŭropo | ||
Kriterioj | iii, iv, | ||
Situo de Lyon kadre de Francio
| |||
Urbonoj de Liono
| |||
Vikimedia Komunejo: Lyon | |||
Retpaĝo: www.lyon.fr | |||
Liono (fr: Lyon [ljɔ̃], arp: Liyon [lijɔ̃]) estas la tria plej granda urbo de Francio. Ĝi estas la prefektejo de la departemento Rhône kaj la ĉefurbo de la regiono Rodano-Alpoj. Liono situas je la kunfluejo de Rodano (fr: Rhône, arp: Rôno, occ: Rose) kaj Saono (fr: Saône, arp: Sona). 479 803 loĝantoj en 2009.
Historio
Liono (tiam latine: Lugdunum) estis fondita de la romia generalo Lucius Munatius Plancus je ĉirkaŭ -43. Dum la romia periodo, Liono estis la gaŭlia ĉefurbo.
Ĝi konservas du romiajn teatrojn, amfiteatron, preĝejojn el diversaj epokoj, urbodomon el la 17-a jarcento, mezepokan hospitalon, kaj vastan kvartalon de domoj el la 15-a – 17-a jarcentoj, bone konservita kaj revalorigita, nomata malnova Liono (Vieux-Lyon). Ĝi estas la ĉefa turisma allogejo en la urbo. La urbo Liono estas Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.
En 1536 Francisko la 1-a aprobis instaladon de silkejojn. En 1876 estis en Liono pli ol 105 000 teksiloj.
En 1895 la fratoj Lumière kreis aparaton nomita la "Cinématographe", kiu funkciis ambaŭ kiel kamerao kaj projekciilo en ilia fabriko de Monplaisir.
Lokaj famuloj
En Liono naskiĝis:
- Raymond Domenech
- Henri Grouès (Abbé Pierre)
- Jussieu
- Karakalo
- Allan Kardec
- Klaŭdio
- Marcel ROUX
- Antoine de Saint-Exupéry
- Bertrand Tavernier
- Jean-Claude Trichet
Esperanto en Liono
La urbestro Herriot, en frua 20-a jarcento, emis al Esperanto, kiam en la urbo estis radiostacio kun konstantaj esperantaj disaŭdigoj per laboro de E. Borel. En 1904 estis fondita „Amikaro Esperantista de Lyon“. Tie okazis la 7-a kongreso de SAT en 12–16-a de aŭgusto 1927, kun ĉirkaŭ 200 partoprenantoj el 15 landoj.
Nuntempe troviĝas la esperantista kafejo KoToPo en Liono kaj ekzistas loka klubo: CERL
Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 11 voĉdonojn (0,01% de voĉoj) en 2004, kaj 111 voĉdonojn (0,09% de voĉoj) en 2009.
Lionaj Esperantistoj
Urboj kaj urbetoj apud Liono
Kvartaloj de Liono
Liono estas dividita je naŭ urbonoj, kreitaj ekde 1852. La urbonoj estas identifitaj laŭ iliaj nomoj.
- 1a urbono : Pentes de la Croix-Rousse flankoj de la ruĝema-cruĉo, Les Terreaux, Saint-Vincent (Lyon)
- 2a urbono : Cordeliers, Bellecour, Ainay, Perrache et Confluent
- 3a urbono : La Part-Dieu, La Villette, Montchat, La Guillotière
- 4a urbono : La Croix-Rousse Ruĝema Cruĉo, Serin
- 5a urbono : Saint-Jean Sankta Johano - Saint-Paul Sankta Paŭlo - Saint-Georges Sankta Gerogo (Vieux Lyon), Saint-Just Sankta Justo, Fourvière, Le Point-du-Jour, Ménival, Champvert, La Sarra, Saint-Irénée
- 6a urbono : Les Brotteaux, Bellecombe, Tête d'Or Ora Kapo
- 7a urbono : La Guillotière, Gerland, La Mouche
- 8a urbono : Monplaisir, Le Bachut, Mermoz, Les États-Unis unuigitaj ŝtatoj, Le Grand Trou, Moulin à Vent ventmuelilo, Laënnec
- 9a urbonot : Vaise, La Duchère, Saint-Rambert-l'Île-Barbe
Retaj ligiloj
|