Ŝuformilo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SilvonenBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.5.4) (robota aldono de: es:Horma
ortografio
Linio 1: Linio 1:
La '''ŝuformilo (ŝuista stipo)''' estas formita peco el [[ligno]], [[plasto]] aŭ [[metalo]], kiu necesas por fari [[ŝuo]]n. <br>
La '''ŝuformilo (ŝuista ŝtipo)''' estas formita peco el [[ligno]], [[plasto]] aŭ [[metalo]], kiu necesas por fari [[ŝuo]]n. <br>
[[Dosiero:Schusterleisten1.jpg|thumb|250px|]]
[[Dosiero:Schusterleisten1.jpg|thumb|250px|]]



Kiel registrite je 10:20, 26 sep. 2012

La ŝuformilo (ŝuista ŝtipo) estas formita peco el ligno, plastometalo, kiu necesas por fari ŝuon.

Ju pli precize la ŝuformilo kopias la piedon (kaj - ĉe botoj - ankaŭ la suron), des pli bonan kunformiĝon la ŝuo havos. Krome la ŝuformilo varias laŭ modaj kriterioj.
Preskaŭ ĉiuj ŝuoj estas produktata per ŝuformiloj. Tradicie ili estis faritaj el ligno, en moderna fabrikado oni faras ilin el blokoj de plasto, kiujn oni skulptas per CNC-maŝinoj.

Ŝuformiloj estas farataj el molaj materialoj (ligno, plasto), ĉar dum la proceso de ŝufarado necesas provizore fiksi la partojn de la ŝuo per prempingloj, kiuj estas forigataj post finfarado de la ŝuo.

Tradicia ŝufarado

La ŝuo estas konstruata ĉirkaŭ la ŝuformilo: unue la interna plandumo estas fiksita sub la sf, poste la supra ŝuo metita super la ŝuformilo kaj fiksita al la interna plandumo. Fine la ekstera plandumo estas alkonstruata.
Oni distingas la ŝuformilon por konfekciaj ŝuo aŭ boto de tiu por ortopediaj ŝuoj kaj de tiu por almezurita ŝuo.

Antaŭ ol eniri la serian fabrikadon de nova ŝuo la ŝuformilo mem estas farata el ligno laŭ dudimensiaj paperaj formŝablonoj. La pretigita ligna ŝuformilo tiam estas la modelo por la ŝuformiloj el plasto, kiuj estas uzataj en amasproduktado, kaj ĝi servas por proporcia grandigo al aliaj ŝu-longoj kaj ŝu-larĝoj.
Ortopedia ŝuo aŭ boto estas farata de ortopedia ŝuisto laŭ la kuracista recepto tute individue por la piedo de la paciento. Necesas gipsmodelo por individue modeli la ŝuformilon.
Por fari almezuritan ŝuon la ŝuisto mezuras la longon, larĝon, alton kaj ĉirkaŭon de la piedo kaj mendas specifan lignan ŝuformilon ĉe ŝuformilisto. La ŝuisto povas detale korekti ĝin per forraspado respektive algluo de leda surmetaĵo.