Thalheim AG: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: nn:Thalheim i Aargau
e robota aldono de: kk:Тальхайм
Linio 59: Linio 59:
[[fr:Thalheim (Argovie)]]
[[fr:Thalheim (Argovie)]]
[[it:Thalheim (Argovia)]]
[[it:Thalheim (Argovia)]]
[[kk:Тальхайм]]
[[lmo:Thalheim (AG)]]
[[lmo:Thalheim (AG)]]
[[nl:Thalheim (Zwitserland)]]
[[nl:Thalheim (Zwitserland)]]

Kiel registrite je 12:27, 30 sep. 2012

Thalheim
Blazono de Thalheim
Thalheim
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Brugg
Koordinatoj  47° 26′ 14″ N 8° 6′ 15″ O / 47.43722 °N, 8.10417 °O / 47.43722; 8.10417 (mapo)Koordinatoj: 47° 26′ 14″ N 8° 6′ 15″ O / 47.43722 °N, 8.10417 °O / 47.43722; 8.10417 (mapo)
Areo 9,92 km²
Alteco 451 m super marnivelo
Poŝtkodo 5112
Komunumkodo 4117
Mapo de Thalheim
vdr

Pri la komunumo

Thalheim estas komunumo en la distrikto Brugg de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 739 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio

La komunumo Thalheim troviĝas en la suba parto de la valo de Schenkenberg, kiu komenciĝas ĉe la montpasejo Staffelegg kaj finiĝas ĉe la bordo de rivero Aro en Schinznach-Dorf. Tra Thalheim fluas la rivereto Thalbach, kies alfluantoj estas la rojoj Gländbach, Hegibach, Gäckertbach kaj Rischelebach.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 9,92 km², de kiuj 4,31 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,57 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 801 m s.m. sur la kulmino de la monto Würz, dum la plej malalta punkto de la komunumo situas sur alteco de 415 m s.m. borde de la rivero Thalbach ĉe la orienta komunumlimo.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Thalheim limas en nordo al Zeihen, en nordoriento al Schinznach-Dorf, en oriento al Oberflachs, en sudoriento al Auenstein, en sudo al Biberstein, en sudokcidento al Küttigen, kaj en okcidento al Densbüren.

Trafiko

Thalheim situas ĉe la kantona ĉefvojo de Schinznach-Dorf al la pasejkulmino de Staffelegg, kiu tie kuniĝas kun la kantona ĉefvojo n-ro 24 de Frick al Araŭo.

Historio

La unua dokumenta mencio de Thalheim datiĝas el la jaro 1064 kiel Taleheim.

Supre de la vilaĝo Thalheim en la 13-a jarcento la Habsburgoj konstruis la Kastelon Schenkenberg, kiu estis dum jarcentoj la administra centro de la Voktejo Schenkenberg.

En la jaro 1460 la bernanoj konkeris la Voktejon Schenkenberg. Thalheim fariĝis tiam propra tribunaldistrikto en nun berna Voktejo Schenkenberg. En la jaro 1528 la bernanoj enkondukis en la regiono da reformacion. En la jaro 1720 la burgo devis esti forlasita pro disfalo kaj la sidejo de la voktejo estis translokigita al Kastelo Wildenstein. La Burgo Schenkenberg disfalis al ruino, servis dum certa tempo kiel ŝtonminejo, ĝis ĝi en la jaro 1918 fariĝis posedaĵo de la Argovia Asocio por Hejmlandprotekto.

En aprilo 1798 eksplodis la Helveta Revolucio kaj kun helpo de francaj trupoj Argovio estis liberigita de la ĵurkomunuma servuteco. Thalheim fariĝis nun komunumo de la nove fondita Kantono Argovio. Fine de la 19-a jarcento melduo kaj vinlaŭsepedemio detruis la vitejojn, kio kaŭzis gravan krizon por la iam signifa vito-kuldivado. Tial multaj de la iama loĝantoj forlasis sian hejmon kaj elmigris grandparte al Ameriko. Inter 1850 kaj 1980 la loĝantaro de Thalheim pli ol duoniĝis. Ek de tiam la loĝantaro rekreskis, sed la iaman grandecon ĝi ankoraŭ ne atingis. Dum la Dua Mondmilito en Thalheim estis internigitaj polaj soldatoj, kiuj konstruis la tiel nomitan Polan Vojon. [1]

Kastelo Schenkenberg

Kastelruino Schenkenberg

Proksimume du kilometrojn de la vilaĝocentro sur la kulmino de la samnoma monto situas la ruiono de la iama Kastelo Schenkenberg, kiun la Habsburgoj konstruis en la 13-a jarcento kiel centro de la voktejo. Ĝi estas la plej granda burgruino de Kantono Argovio kaj deklarita kiel konstrua memoraĵo de nacia signifo.

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

  1. La historiaj informoj baziĝas sur libera traduko de la teksto pri Thalheim en la germanlingva vikipedio.

Eksteraj Ligiloj

Ŝablono:Projekto