Bosnio kaj Hercegovino: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [kontrolita revizio] |
e robota modifo de: mr:बॉझ्निया आणि हेर्झगोविना→mr:बॉस्निया आणि हर्झगोव्हिना |
e r2.7.3) (robota aldono de: ilo:Bosnia ken Herzegovina |
||
Linio 254: | Linio 254: | ||
[[id:Bosnia dan Herzegovina]] |
[[id:Bosnia dan Herzegovina]] |
||
[[ie:Bosnia e Herzegovina]] |
[[ie:Bosnia e Herzegovina]] |
||
[[ilo:Bosnia ken Herzegovina]] |
|||
[[io:Bosnia e Herzegovina]] |
[[io:Bosnia e Herzegovina]] |
||
[[is:Bosnía og Hersegóvína]] |
[[is:Bosnía og Hersegóvína]] |
Kiel registrite je 01:36, 13 okt. 2012
Bosnio kaj Hercegovino (aŭ Bosnujo kaj Hercegovino; bosne en latinaj literoj Bosna i Hercegovina, mallonge BiH, en cirilaj literoj Босна и Херцеговина) estas sudorienteŭropa Respubliko de la balkana duoninsulo. Ĝi limas en la oriento al Serbio, en la sudoriento al Montenegro, en la sudokcidento, okcidento kaj nordo al Kroatio kaj laŭ malmultaj kilometroj apud Neŭmo al la Adriatika Maro. La respubliko elvenas el la eksa Socialisma federacia respubliko Jugoslavio, sed havas hodiaŭ denove la samajn landlimojn, kiuj estis donita en 1878 dum la Kongreso de Berlino. La landlima formo aspektas kiel triangulo, ĝi estas simbole videbla en la flago.
Bosnujo-Hercegovino estas politike dividita en tri partojn: Serba Respubliko, Federacio Bosnio kaj Hercegovino kaj Distrikto Brĉko.
La landnomo estas kombinaĵo de la du ĉefaj historio-geografiaj provincoj – Bosnio kaj Hercegovino.
Geografio
La plej grandaj urboj de Bosnio kaj Hercegovino estas:
- Sarajevo, ĉirkaŭ 520.000 loĝantoj
- Banja Luka, ĉirkaŭ 250.000 loĝantoj
- Tuzla, ĉirkaŭ 190.000 loĝantoj
- Zenica, ĉirkaŭ 146.000 loĝantoj
- Mostar, ĉirkaŭ 105.448 loĝantoj
- Prijedor, ĉirkaŭ 93.000 loĝantoj
- Srebrenica, ĉirkaŭ 21.000 loĝantoj
Famaj urboj de Bosnio kaj Hercegovino estas:
- Meĝugorje, urbo tio estas troviĝ en la sudokcidenta parto de Bosnio kaj Hercegovino, en la Hercegovino regiono ĉirkaŭ 25 km sudokcidenta de Mostar kaj apud la landlimo de Kroatio. Hodiaŭ la urbo estas plej bona sciata pro asertoj de aperoj de La Virgulino Maria al ses Kroatoj ekde 24-a de junio 1981.
- Neum, la sola urbo en Bosnio kaj Hercegovino, kiu estas troviĝita sur la marbordo de la Adriatiko.
Popolo
malplimultoj:
Post 1991 ne okazis popolnombrado, la datumoj estas el CIA World Factbook por la jaro 2005). Kompare al la jaro 1991 la nombro de bosnoj preskaŭ egalas, la nombro de serboj altiĝis je 115.000 kaj tiu de kroatoj malaltiĝis je 3 %.
Ĉiuj civitanoj de la lando nomiĝas bosnianoj. Bosnoj estas ekde 1993 la pli kutima nomo por la bosniaj islamanoj.
Bosnoj, serboj kaj kroataj estas la tri konstituciintaj popolgrupoj. Tial serboj kaj kroatoj ne konsideratas malplimultoj.
Lingvoj
- la bosna lingvo, kiu uzas la latinan alfabeton
- la serba lingvo, kiu uzas la cirilan kaj la latinan alfabeton
- la kroata lingvo, kiu uzas la latinan alfabeton
Religioj
En Bosnio kaj Hercegovino ekzistas multaj malsamaj religioj kaj kredoj. Ekzistas ĉirkaŭ:
- 40 % da islamanoj
- 31 % da serbortodoksanoj
- 15 % da katolikoj
- 14 % da judoj kaj anoj de aliaj religioj
En Mostar kreiĝis dum la milito anglikana komunumo el serboj, kroatoj kaj bosnoj. Ĝi havas spiritan karisman influon.
Historio
Post la 1990-jaraj elektoj en la ŝtatadministrado ekregis naciistoj. La serba-kroata konflikto disvastiĝis ankaŭ sur la teritorion de Bosnio, kaj en 1991 la serba armeo okupis la ĉelimajn regionojn. La respubliko deklaris suverenecon, al kio kontraŭstaris la serba loĝantaro, kaj ekflamis etnokonflikto. En 1992 la Eŭropa Unio kaj Usono rekonis la sendependecon de Bosnio. En la sama jaro ĝi aliĝis al UNO. Helpe de UNO-kontingento kaj NATO-fortoj estis eble haltigi la konflikton. En 1997 okazis multnaciaj elektoj. En la teritorio de Bosnio nun ekzistas du politika-etnaj unuoj: Serba Respubliko kaj Federacio Bosnio kaj Hercegovino.
Politiko
Politika subdivido
Infrastrukturo kaj trafiko
sur strato
sur fervojo
en la aero
Esperanto
Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino[1] estis fondita en 1949, aliĝis al UEA en 1992, ĝia oficiala organo estas Bosnia Lilio. Estas ankaŭ Esperanto-Junularo de Bosnio kaj Hercegovino.
Esperantistoj
Ekonomio
Valuto
Kulturo
Filmo
Medioj
Sporto
Manĝaĵo
Festtagoj kaj festoj
Ekzistas en Bosnio kaj Hercegovino aldone al la religiaj festotagoj kiel Kristnasko kaj Pasko por la kroatoj kaj serboj, la Ramadanfino kaj kurban bajram (dum la pilgrimado al Mekao) por la bosnoj, la jenaj festotagoj:
- Novjaro (Nova Godina): la 1-a kaj 2-a de januaro estas naciaj ferioj, Sankta Silvestro estas festegata kaj la 13-a de januaro estas la serba novjaro laŭ la malnova kalendaro
- Sendependecotago (Dan Nezavisnosti): la 3-a de marto – memorigas pri la sendependeco pro la referendumo de la 29-a de februaro 1992; tamen en la respubliko Srpska, tiu tago ne estas ferio
- Labortago (Prvi maj): la 1-a kaj 2-a de majo estas naciaj ferioj; okaze de la labortago estas multaj grandaj publikan festoj
- Nacitago (Dan Drzavnosti): la 25-a de novembro – memorigas pri la nova respubliko popola Bosnio kaj Hercegovino en Mrkonjic Grad la 25-an de novembro 1943.
Oni intencas havi komunan ferileĝon por la tuta Bosnio kaj Hercegovino; oni proponas la 21-an de novembro kiel tagon de la Dayton-konvencio; tamen tiu leĝo ankoraŭ ne validas.
Apud tiuj festotagoj ekzistaj pluraj, ĉefe de kroatoj loĝataj komunumoj kaj vilaĝoj lokaj feritagoj, laŭ la kristana kalendaro (ekzemple nomotagoj de sanktuloj, "malgranda pasko", ktp.). Aparta ferio estas la nomotago de la patrono de ĉiu loko. Tiam okazas granda meso, ebla procesio kaj festoj en la plejmultaj domoj kaj placoj, en kiuj partoprenas ankaŭ loĝantoj el najbaraj vilaĝoj.
Klimato
Lernejsistemo kaj edukado
Ĉiu infano el Bosnio kaj Hercegovino estas devigata, laŭ la edukadoleĝo, partopreni dum 4 jaroj bazan lernejon kaj poste mezan lernejon. En 2005 oni enkondukis per lernejoreformo naŭjaran devigan lernejodaŭron.
Armeo
Aliaj temoj
Piednotoj kaj literaturfontoj
Vidu ankaŭ
Retaj ligiloj
Aliaj projektoj
|