Autigny FR: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 51: Linio 51:
Dosiero:2012-10-11 Distrikto Sarino (Foto Dietrich Michael Weidmann) 320.JPG|<small>Interna aspekto de la preĝejo</small>
Dosiero:2012-10-11 Distrikto Sarino (Foto Dietrich Michael Weidmann) 320.JPG|<small>Interna aspekto de la preĝejo</small>
Dosiero:2012-10-11 Distrikto Sarino (Foto Dietrich Michael Weidmann) 319.JPG|<small>Plafona fresko en la preĝejo</small>
Dosiero:2012-10-11 Distrikto Sarino (Foto Dietrich Michael Weidmann) 319.JPG|<small>Plafona fresko en la preĝejo</small>
Dosiero:2012-10-11 Distrikto Sarino (Foto Dietrich Michael Weidmann) 308.JPG|<small>Vilaĝa placo de Autigny</small>
</gallery>
</gallery>
<br>
<br>

Kiel registrite je 15:11, 13 okt. 2012

- La mallongigo FR en Autigny FR staras por la svisa Kantono Friburgo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Autigny.

Autigny
Blazono de Autigny
Blazono de Autigny
Blazono de Autigny
Autigny
Autigny
Autigny
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Sarino
Koordinatoj  46° 44′ 10″ N 7° 1′ 16″ O / 46.73611 °N, 7.02111 °O / 46.73611; 7.02111 (mapo)Koordinatoj: 46° 44′ 10″ N 7° 1′ 16″ O / 46.73611 °N, 7.02111 °O / 46.73611; 7.02111 (mapo)
Areo 6,22 km²
Alteco 684 m super marnivelo
Poŝtkodo 1742
Komunumkodo 2173
Mapo de Autigny
Mapo de Autigny
Mapo de Autigny
vdr

Autigny estas komunumo en la distrikto Sarino en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 689 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio

Autigny situas en la Friburga Mezlando, proksimume 15 kilometrojn okcidentsudokcidente de la kantonĉefurbo Friburgo, ĉe la suda bordo de la rivero Glano. La komunumo konsistas el la vilaĝo Autigny (sur alteco de 684 m s.m.), kaj la setlejoj La Crétausa (sur alteco de 683 m s.m. en oriento de la komunumo), Moulin (sur alteco de 634 m s.m. ĉe la bordo de Glano en sudo de la komunumo), La Mortale (sur alteco de 710 m s.m., norde de la vilaĝo Autigny), Le Saugy (sur alteco de 720 m s.m. tute en nordo de la komunumo, norde de la fervojlinio), kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,22km², de kiuj 21,7% estas kovritaj de arbaro, 70,1% servas por agrikulturo kaj 6,9% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Autigny limas en nordo al La Brillaz, en nordoriento al Cottens, en oriento al Farvagny, en sudo al Le Glèbe, en sudokcidento al Villorsonnens, kaj en okcidento al Chènens.

Trafiko

En nordo tra la komunuma teritorio pasas la kantona ĉefvojo n-ro 155 de Friburgo al Romont. La setlejoj situas tamen flanke de la vojo kaj atingeblas nur pere de flankaj vojoj. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 situas proksimume 7 kilometrojn oriente de la komunumo. Ankaŭ la trajnlinio de Friburgo al Laŭzano pasas tra la nordo de la komunumo, sed ne estas stacidomo sur la komunuma teritorio. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la buslinio de Cottens al Villarsel-le-Gibloux.

Historio

La unua dokumenta mencio de Autigny datiĝas el la jaro 1068 kiel Altignei. Ekzistas restaĵoj de defendoinstalaĵoj el la bronzepoko kaj romia epoko. En la 12-a jarcento estis menciitaj la Senjoroj de Autigny. Ek de 1442 Autigny apartenis ĝis la Helveta Revolucio de 1798 al la Novurba Flago de la Malnova kamparo de Friburgo. Post la malvenko de la malnova reĝimo ĝi estis integrita al la distrikto Romont. Post ties malfondo en la jaro 1848 Autigny estis integrita al la distrikto Sarino.[3]

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo
  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  3. Fonto: Marianne Rolle: Autigny en Historia Leksikono de Svislando (2009-09-03)

Eksteraj Ligiloj

Bildoj