WikiTrans: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
e Kategorio:Vikipedio forigita uzante VarmaKato |
Nuligis version 4504457 de KuboF (kontribuoj, diskutpaĝo) post ŝanĝo en la kategorio |
||
Linio 46: | Linio 46: | ||
[[Kategorio:Lingvistiko]] |
[[Kategorio:Lingvistiko]] |
||
[[Kategorio:Traduko]] |
[[Kategorio:Traduko]] |
||
[[Kategorio:Vikipedio]] |
Kiel registrite je 18:52, 13 okt. 2012
WikiTrans estas projekto por provizi Esperanto-tradukon de la anglalingva Vikipedio plenumita de dana firmao. La WikiTrans-projekto estas esplor- kaj evoluigo-projekto de la dana lingvoteknologio-firmao GrammarSoft ApS Eckhard Bick, kunlabore kun Syddansk Universitet (Suddana Universitato). La ĉefa celo de la projekto estas permesi trans-lingvan uzadon de Vikipedio-artikoloj, pere de paralela tradukita retejo.
Unuavice la ideo estas oferti aliron al la plej granda Vikipedio de ĉiuj - la angla, kun pli ol 3 milionoj da artikoloj - en Esperanto kaj la dana. Kvankam ambaŭ lingvoj estas inter la pli grandaj Vikipedioj, iliaj po ~ 130.000 artikoloj konsistigas nur modestan kolekton kompare al kio haveblas en la angla. Krome, la individuaj artikoloj estas ofte multe pli malgrandaj ol iliaj anglaj analogoj, malpli dense fontigitaj aŭ simple t.n. ĝermoj.
WikiTrans aŭtomate tradukas per programo bazita sur kuntekstlimiga gramatiko.
Tuja dumkonekta traduko
WikiTrans proponas jam tradukitajn artikolojn (1,5 milionoj je 23a de aŭgusto 2010). Ligiloj el la paĝoj ĉu sendas al jam tradukitaj paĝoj ĉu estigas dumkonektan tujan tradukon fare de la tradukmaŝino. Dum foliumado post kelkaj dumkonektaj tradukpetoj la maŝino ne plu liveras tradukojn, konsiderante ke temas pri senpaga servo, kiu tamen kostas servilajn rimedojn.
URL-o ĉe jam tradukitaj artikoloj | http://epo.wikitrans.net/
|
---|---|
URL-o ĉe dumkonekte tradukitaj paĝoj | http://gramtrans.com/gt/url/result-style.php?pair=
|
URL-o al vikikodo de dumkonekte tradukitaj paĝoj | http://gramtrans.com/gt/url/mediawiki.php?pair=<lingvoparo>&lang=<projektokodo>&title=<alilingva titolo>
|
Wikilingue
Simila al projekto WikiTrans estas projekto Wikilingue (Wikilingue.com Beta, 2010) kiu proponas kolekton da vikipediaj artikoloj aŭtomate tradukitaj de kelkaj iberiaj lingvoj kaj el la franca al la samaj kaj al Esperanto.
Eksteraj ligiloj
- GramTrans, retejo de la firmao
- WikiTrans, tradukprojekto al Esperanto
- Suddana universitato
- Wikilingue, alia projekto por aŭtomate traduki Vikipedion - el la hispana -
Diskutoj pri WikiTrans
- Esperanta Vikipedio kun pli ol 450.000 artikoloj (en ipernitia blogo de Bernardo)
- Revolucio en Vikipedia laboro (en ipernitia blogo de Zlatko Tišljar )
- Diskuto pri WikiTrans en la Vikipedia Diskutejo