Modulado (tekniko): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Amplitudo -> amplitudo
Linio 23: Linio 23:
[[en:Modulation]]
[[en:Modulation]]
[[es:Modulación (telecomunicación)]]
[[es:Modulación (telecomunicación)]]
[[et:Modulatsioon (ülekandetehnika)]]
[[eu:Modulazio]]
[[eu:Modulazio]]
[[fa:مدولاسیون]]
[[fa:مدولاسیون]]

Kiel registrite je 13:00, 14 okt. 2012

Modulado (de la latina modulatio = takto, ritmo) estas en la informtekniko procedo, ĉe kiu transsendota utila signalo (ekzemple muziko, lingvo, datumoj) modifas (modulas) portantan signalon. Per ĉi tio altfrekvenca transsendado de malaltfrekvenca utila signalo estas ebligita. La transsendata signalo okupas en la skalo de la portanta frekvenco bendlarĝon dependan de la utila signalo. La informo estas regajnata flanke de la ricevanto per malmodulilo.

La portanta signalo mem estas sensignifa pri la transsendata informo. La portanta signalo estas necesa nur por la adaptado al la fizikaj ecoj de la transsendkanalo kaj povas esti subpremata okaze de certaj moduladmetodoj. Tamen la portanta signalo devas plenumi certajn kondiĉojn, antaŭ ĉio havi pli altan frekvencon, ol la plej alta frekvenco ekzistanta en la utila signalo.

Estas analogaj kaj ciferecaj moduladmetodoj. Analogaj moduladmetodoj (ekzemple uzataj en la analoga radiofonio per longondo, mezondo kaj ultramallongondo) prilaboras la utilan signalon kontinue (ne okazas ĝia ciferecigo). Ciferecaj moduladmetodoj (ekzemple uzataj en Digital Radio Mondiale kaj Digital Audio Broadcasting) transsendas simbolojn klare difinitajn por la sendilo kaj ricevilo kaj tial postulas ciferecigon de la transsendota utila signalo.

Ekzemploj de moduladmetodoj estas analoga amplitudmodulado (AM) kaj analoga frekvencmodulado (FM): Okaze de analoga amplitudmodulado la amplitudo de la altfrekvenca portanta signalo estas modifata depende la utila signalo. Okaze de analoga frekvencmodulado la frekvenco de la altfrekvenca portanta signalo estas modifata depende la utila signalo.

Analoga amplitudmodulado (AM) kaj analoga frekvencmodulado (FM) de malaltfrekvenca signalo

Literaturo

  • Erich Stadler: Modulationsverfahren. Modulation und Demodulation in der elektrischen Nachrichtentechnik, 6a eldono. Würzburg, VOGEL Buchverlag, 1990.