André Breton: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
MSBOT (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.3) (robota modifo de: fa:آندره بروتون
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto unuecigis titolon de lastaj sekcioj
Linio 30: Linio 30:
[[Dosiero:Masque_d'André_Breton_par_René_Iché.jpg|thumb|right|200px|Masque d'André Breton par [[:fr:René Iché|René Iché]]]]
[[Dosiero:Masque_d'André_Breton_par_René_Iché.jpg|thumb|right|200px|Masque d'André Breton par [[:fr:René Iché|René Iché]]]]


== Eksteraj ligoj ==
== Eksteraj ligiloj ==
{{el}} http://www.site-magister.com/nadja.htm <!-- fr:Nadja en:André Breton's Nadja en->eo:André BRETON's _Nadja_ el:Για το βιβλίο Nadja -->
{{el}} http://www.site-magister.com/nadja.htm <!-- fr:Nadja en:André Breton's Nadja en->eo:André BRETON's _Nadja_ el:Για το βιβλίο Nadja -->
{{el}} http://www.atelierandrebreton.com <!-- en:André Breton's workshop en->eo:André BRETON's _workshop_ el:Ατελιέ του Αντρέ Μπρετόν el->eo:_Ατελιέ_ _του_ André BRETON no:atelierandrebreton.com -->
{{el}} http://www.atelierandrebreton.com <!-- en:André Breton's workshop en->eo:André BRETON's _workshop_ el:Ατελιέ του Αντρέ Μπρετόν el->eo:_Ατελιέ_ _του_ André BRETON no:atelierandrebreton.com -->

Kiel registrite je 16:34, 19 okt. 2012

Dosiero:André Breton 1938.jpg
André Breton, 1938

André BRETON (naskiĝis la 19-an de februaro 1896, mortis la 28-an de septembro 1966) estis franca poeto.

Li naskiĝis al modesta familio en Tinchebray (Orne) en Normandio. Ekde siaj studentaj jaroj la poezio allogis lin, liaj preferataj poetoj estis Baudelaire kaj Mallarmé.

En 1913 li komencis studi medicinon sen klara alvokiĝo. Dum la milito li estis vokita en 1915 al sano-servo, tie li renkontis al Jaques Vaché kiu memmortigis sin kelkajn semajnojn post la militfino kaj havis grandan influon sur Breton. Dum tiu tempo li konis la verkaron de Rimbaud, Lautrémont kaj Freud.

En 1916 li aliĝis al la movado Dada.

En 1919 li kune kun Aragon kaj Soupault fondis la revuon Littérature. En la sama jaro li faris en la revuo la faman enketon al poetoj kaj verkistoj: Kial vi skribas?, kaj el la respondoj li speciale valoris tiun de Valéry: “Pro malforto”.

En 1920 publikiĝis La Magnetaj Kampoj kiun li verkis kun Soupault kaj kiu estas la unua produkto de la aŭtomata skribado. En tiu jaro la Dadaismo venis al Parizo kun la poeto Tristan Tzara sed en 1922 Breton forlasis tiun movadon.

1924 estis la jaro de La Manifesto de la Superrealismo en kiu Breton donis la ĉefajn trajtojn de la Superrealismo. En decembro de la sama jaro li aperigis la revuon La Superrealista Revolucio.

En 1941 Breton vojaĝis al Usono, kaj kun siaj renkontitaj amikoj Marcel Duchamp kaj Max Ernst kaj aliaj novaj okazigis en 1942 la Internacia Ekspozicio de la Superrealismo. Ankaŭ en 1942 li aperigis la revuon VVV kiu nur havontis kvar numerojn.

En 1946 Breton revenis al Francio, kie atendis lin renovigita superrealista grupo. De 1946 ĝis 1965 li aperigis revuojn kaj organizis ekspoziciojn en kelkaj landoj.

André Breton mortis la 28an de septembro 1966, pro astmo. Lia tombo estas en pariza tombejo, proksime de tiu de Benjamin Peret lia amiko de sia tuta vivo.

Li edziĝis al Simone Kahn, al Jaqueline Lamba kaj al Elisa Claro.

Listo de verkoj

Dosiero:Masque d'André Breton par René Iché.jpg
Masque d'André Breton par René Iché

Eksteraj ligiloj

greke http://www.site-magister.com/nadja.htm greke http://www.atelierandrebreton.com greke http://www.geocities.com/lmc2124/breton.html#manifesto