Hiismo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto unuecigis titolon de lastaj sekcioj
Linio 61: Linio 61:
*[[Iĉismo]]
*[[Iĉismo]]


== Eksteraj ligoj ==
== Eksteraj ligiloj ==
* [http://intergalaksia.blogspot.com La noosfera, pledo por hiismo...]
* [http://intergalaksia.blogspot.com La noosfera, pledo por hiismo...]



Kiel registrite je 12:20, 20 okt. 2012

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Hiismo estas proponita reformo de Esperanto. Hiisto sentas en tradicia Esperanto mankon de specife virgenra triapersona pronomo, simetria al ŝi, kaj de specife virgenra sufikso, simetria al -in-, ĉar en tradicia Esperanto la triapersona pronomo li estas aŭ virgenra aŭ neŭtra, samkiel en tradicia Esperanto sensufiksaj personaj substantivoj povas esti aŭ virgenraj aŭ neŭtraj. Kiel specife virgenran triapersonan pronomon hiisto uzas la pronomon hi, kaj kiel specife virgenran personan sufikson, li uzas la sufikson -iĉ-.

Priskribo

En hiisma Esperanto:

  • La virgenra pronomo hi estas uzata simetrie kun la ingenra pronomo ŝi. La uzado de la virgenra pronomo li por emfazi virsekson estas arkaika. (li estas nek virgenra nek ingenra; por emfazi la sekson oni uzu aŭ ŝihi.)
  • La virgenra sufikso -iĉ- estas uzata simetrie kun la ingenra sufikso -in-. La uzado de personaj vortoj sen -iĉ- por emfazi virsekson estas arkaika. (Studento estas nek virgenra nek ingenra; por emfazi la sekson oni uzu studentinostudentiĉo.)
  • Genrohavaj substantivoj (kiel damo kaj fraŭlo) ne bezonas redundan genran sufikson (damino, fraŭliĉo).
  • Ankaŭ sen genrosufikso tradicie genrohavaj substantivoj (kiel damo kaj fraŭlo) konservas sian genron.


Alternativoj

Por indiki virsekson, eblas uzi la prefikson vir-.


Liismo

Simile al Liismo, Hiismo asertas, ke la pronomo li estas neŭtra.

Riismo

Kontraste al Riismo, en Hiismo la pronomo li estas neŭtra, dum en Riismo ĝi estas specife virgenra.

Iĉismo

Simile al Iĉismo, Hiismo enhavas la sufikson -iĉ-, sed kontraste, ĝi ne celas ŝanĝi la virgenron de firme virgenraj substantivoj.

Argumentoj kontraŭ hiismo

  • Aldoni novan pronomon estas kontraŭ-fundamente, ĉar la kvanto de pronomoj estas limigita en la Fundamento.
  • hi estas anglismo, kaj multaj esperantistoj malakceptas influon de la angla lingvo.

Argumentoj por hiismo

  • Oni povas libere elekti ĉu emfazi sekson aŭ ne.
  • Per arkaika uzado de li oni diskriminacias inojn, vole-ne-vole implicante, ke parolante pri iu ajn besto, persono, profesio aŭ familiano, oni "kompreneble" celas viron. (Laŭ alia opinio oni diskriminacias ĝuste tiujn, vole-ne-vole implicante, ke nur ĉe inoj indas klare esprimi ilian sekson.)
  • La pronomo li origine tradukitas per he (angle), er (germane) kaj tiel plu, kiuj siatempe signifis tiu persono kaj nur she (angle), sie (germane) kaj tiel plu estis neambigue inseksaj, kio implicis, ke li ĝenerale estas virseksa. En la 21-a jarcento estas kreiĝintaj en la nacilingvoj, kiuj estis bazo de Esperanto en 1887, iloj por juste distingi aŭ maldistingi inter inoj kaj viroj. Esperanto devas havi sampovajn ilojn por esti taŭga komunikilo.
  • La uzado de ŝi kaj hi simetrias kun -in- kaj -iĉ-, kiu simetrias kun -nj- kaj -ĉj- kaj plireguligas la lingvon.
  • Seksneŭtra uzado de li simetrias kun ili, kio estas plia regulaĵo en la lingvo.
  • Nova klare virseksa pronomo hi ne kaŭzus miskomprenon de pli frue verkitaj tekstoj. Uzado de li por virseksuloj ne malkonformas kun la nova sistemo, kaj esprimoj kiel li aŭ ŝi restus signife klaraj kaj rivelus la sistemon. Tio estas argumento favore al hiismo kompare kun riismo, kiu falsigus la antaŭan uzadon de li en seksneŭtra signifo.
  • Sufiksoj kiel -ist-, -ul-, -ant- perdis sian firman viran sencon. Ankaŭ ĉevalo, amiko, homo, infano kaj gasto ne estas (plu) firme virgenraj. Tial oni bezonas ilon, kiu indikas la sekson, kiu ĝuste estas la sufikso -iĉ-.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj