Seruro: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SilvonenBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2) (robota modifo de: pl:Zamek (mechanizm)
Idioma-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.3) (robota aldono de: gn:Mbotyha
Linio 26: Linio 26:
[[fi:Lukko]]
[[fi:Lukko]]
[[fr:Serrure]]
[[fr:Serrure]]
[[gn:Mbotyha]]
[[gu:તાળું]]
[[gu:તાળું]]
[[he:מנעול]]
[[he:מנעול]]

Kiel registrite je 12:46, 27 okt. 2012

Mezepoka seruro el Katmanduo
Pendseruro kun ŝlosilo

Seruro estas aparato servanta por fermi pordonkeston per ŝlosilo aŭ per ciferkombinaĵo.

Historio

Romiaj ringŝlosiloj el la 2-a/3-a jarcento

Kiel multaj teknikaĵoj de la romianoj certe ankaŭ la romiaj seruroj havis grekajn praulojn, kiujn oni tamen apenaŭ konas el elfosadoj, tiel ke restas nun nur la romia ŝlostekniko. Kiel pri multaj teknologiaj ĉefverkoj, de la planka hejtsistemo ĝis la akvasistema necesejo, ankaŭ pri ŝlostekniko validas, ke la teknologioj konataj antaŭ la 19-a jarcento jam ekzistis en la romia epoko. La plej multaj de tiuj ideoj perdiĝis tamen post falo de la romia imperio kaj devis esti ellaboritaj denove dum la mezepoko.

La haŭso de la serurproduktado, kiu videblas pro la granda kvanto de romiaj ŝlosiloj trovitaj havis ĉefe du kialojn. Unue la granda disvastiĝo de metalprilaborado en tiu epoko kaj due la urba vivmaniero de la romianoj. En ĉiu konkerita regiono la romianoj kreis novajn urbojn, kie la popolo koncentriĝis. Malsekureco kaj anonimeco kiuj venis kun la amasiĝo de la loĝantaro desvastigis la uzon de mekanikaj sekurecaĵoj, do seruroj.