Ĥariĝismo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Gerakibot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: da:Khariji
ZéroBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: la:Charigitae
Linio 35: Linio 35:
[[it:Kharigismo]]
[[it:Kharigismo]]
[[ja:ハワーリジュ派]]
[[ja:ハワーリジュ派]]
[[la:Charigitae]]
[[lv:Haridžīti]]
[[lv:Haridžīti]]
[[ms:Khawarij]]
[[ms:Khawarij]]

Kiel registrite je 23:29, 1 nov. 2012

Ibadiaj ĥariĝanoj aperas blue.

Ĥariĝismo kies sekvantoj estas la ĥariĝanoj (arabe خارجي plurale خوارج, jāriyī, plurale jawāriy) estas unu el la tri ĉefaj teologiaj branĉoj de Islamo, kune kun la ŝijaismo kaj sunaismo. Ĥariĝismo venas de la vorto ĥariĝi t.e. "tiu kiu eliras", rilate al la foriro de muzulmanoj en 657 forlasante la bofilon kaj kuzon de Mahomedo, Ali Ibn Abi Talib ĉar li akceptis la bataladon inter li kaj sia malamiko, la umajada Muawiya.

Male al la sunaistoj, kiuj konsideris ke la kalifo devus esti araba viro el la tribo kurajŝo, kaj de la ŝijaistoj, kiuj konsideris ke Ali, bofilo de Mahomedo, aŭ posteulo lia, la ĥariĝanoj kredis ke la kalifeco ŝprucas el la komunumo, kiu devas libere elekti la plej indan "eĉ se nigra sklavo".

Ili asertas ke piaj faroj ne ekzistas vera fido. Ĥariĝanoj okazigis grandajn ribeliĝojn kontraŭ la umajadoj, malfortigante ilin kaj faciligante la surtroniĝon de la abasidoj. Estis hariĝano kiu mortigis Ali en 661.

La rigoreco rilate al la plenumado de ĉiuj islamaj preceptoj kontrastas kun la granda toleremo de ĥariĝano al aliaj religianoj.

Ĥariĝanoj pasintece estis granda komunumo sed poste ili dividiĝis en multnombrajn sektojn. Nuntempe la malmultaj ĥariĝanoj kiuj ekzistas apartenas al la ibadioj kaj loĝas eb Omano, en Zanzibaro kaj izolitaj lokoj de Magrebo.