Borneaj malaltaĵaj pluvarbaroj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 13: Linio 13:


===Flaŭro===
===Flaŭro===
La malaltaĵoj de Borneo estas hejmo al la plej riĉa [[pluvarbaro]] en la mondo. La klimato disponigas idealan kreskadan [[medio]]n por proksimume 10 000 da plantospecioj (pli ol en la tuta [[kontinento]] de [[Afriko]]) inkluzive de 2 000 [[orkideo]]j kaj 3 000 [[arbo]]j inkluzive de 267 [[Dipterokarpacoj|dipterokarpacaj]] tropikaj pluvarbaraj arboj de kiuj 155 estas [[Endemio|endemiaj]] al Borneo.
La malaltaĵoj de Borneo estas hejmo al la plej riĉa [[pluvarbaro]] en la mondo. La klimato disponigas idealan kreskadan [[medio]]n por proksimume 10 000 da plantospecioj (pli ol en la tuta [[kontinento]] de [[Afriko]]) inkluzive de 2 000 [[orkideo]]j kaj 3 000 [[arbo]]j inkluzive de 267 [[Dipterokarpacoj|dipterokarpacaj]] tropikaj pluvarbaraj arboj de kiuj 155 estas [[Endemio|endemiaj]] al Borneo. Tial la insulo estas la mondocentro de la diverseco por dipterocarpacoj. La plantoj inkludas kvin speciojn de la fortodora [[parazito]] ''Rafflesia'' ([[rafleziacoj]]), unu el kiuj ''Rafflesia arnoldii'' havas florojn kiuj larĝas pli ol metro, estante la plej granda floro en la mondo.


===Faŭno===
===Faŭno===

Kiel registrite je 22:01, 16 nov. 2012

Pluvarbaro en Nacia Parko Gunung Palung, okcidenta Kalimantano.

La borneaj malaltaĵaj pluvarbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la malaja ekoprovinco de la hindomalaja ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de Borneo en Sudorienta Azio [1]. Ĝi estas parto de la tutmondaj 200-unuo "borneaj malaltaĵaj kaj montaraj arbaroj" kaj de la biodiverseco-varmpunkto "Sunda Lando".

La ekoregiono subtenas proksimume 10 000 da plantospecioj, 380 da birdospecioj kaj plurajn mamulospecojn. La borneaj malaltaĵaj pluvarbaroj malpligrandiĝas kaŭze de senarbarigo kaj transformado al komerca uzo.

Situo kaj priskribo

La Monda Natur-Fonduso subdividis Borneon en sep ekoregionojn : kvin areojn de malaltaĵa arbaro, la centraj borneaj montaraj pluvarbaroj kaj la altmontaraj herbejoj de Kinabalu. La malaltaĵoj estas diferencigitaj klimate (ĉar la orienta flanko de la insulo estas pli seka) aŭ apartigitaj de la grandaj riveroj, Kapuas kaj Barito kiuj malhelpas mamulojn kaj reptiliojn de facile disvastiĝi tra la tuta insulo. La malaltaĵaj ekoregionoj estas: la grandaj areoj de torfejaj marĉarbaroj, kerangas-arbaroj, sensalakvaj marĉarbaroj de la sudo de la insulo, kaj mangrovoj ĉe la marbordo. La borneaj malaltaĵaj pluvarbaroj priskribitaj en tiu artikolo konsistas el ĉiuj malaltaĵaj arbaroj kiuj ne klare apartenas al unu el tiuj antaŭaj kategorioj. La ekoregiono kovras proksimume 427 607 kvadratajn kilometrojn. Partoj troviĝas en ĉiuj politikaj teritorioj de la insulo: Kalimantano (Indonezio), Saravako kaj Sabaho (Malajzio) kaj Brunejo.

Malaltaĵa Borneo havas stabilan klimaton, kun ĉiumonata pluvokvanto super 200 mm tra la jaro kaj temperaturointervalo de malpli ol 10° C.

Ekologio

Dum la plejstocen-glaciala epoko, tuta Borneo, Javo, Sumatro, kaj kontinenta Hindoĉinujo estis partoj de sama teramaso. Tiu permesis al la plantoj kaj bestoj migri de unu regiono al la najbara. Nuntempe Borneo estas apartigita de aliaj insuloj sed daŭre samhavas multe de la sama planta kaj besta diverseco, dum malpli de la Borneo-faŭno estas trovebla pli fore oriente en Sulaveso.

Flaŭro

La malaltaĵoj de Borneo estas hejmo al la plej riĉa pluvarbaro en la mondo. La klimato disponigas idealan kreskadan medion por proksimume 10 000 da plantospecioj (pli ol en la tuta kontinento de Afriko) inkluzive de 2 000 orkideoj kaj 3 000 arboj inkluzive de 267 dipterokarpacaj tropikaj pluvarbaraj arboj de kiuj 155 estas endemiaj al Borneo. Tial la insulo estas la mondocentro de la diverseco por dipterocarpacoj. La plantoj inkludas kvin speciojn de la fortodora parazito Rafflesia (rafleziacoj), unu el kiuj Rafflesia arnoldii havas florojn kiuj larĝas pli ol metro, estante la plej granda floro en la mondo.

Faŭno

Minacoj kaj konservado

Referencoj

Ŝablono:Reflist

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

  1. angle WWF ecoregion : Borneo lowland rain forests