Konstantinopola Ortodoksa Eklezio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
JAnDbot (diskuto | kontribuoj)
Linio 89: Linio 89:
[[tr:Rum Ortodoks Patrikhanesi]]
[[tr:Rum Ortodoks Patrikhanesi]]
[[uk:Константинопольська православна церква]]
[[uk:Константинопольська православна церква]]
[[zh-classical:君士坦丁堡正教會]]

Kiel registrite je 17:19, 17 nov. 2012

Ekumena Patriarkato de Konstantinopolo
Ikono kie aperas Konstantino prezidante la Unuan Ekumenan Koncilion.
Orientiĝo Ortodoksa
Fondinto Sankta Andreo
Origino 330
Nombro de membroj 3 500 000
vdr

La Konstantinopola Ortodoksa Eklezio, aŭ Ekumena Patriarkato de Konstantinopolo (greke: Oικουμενικό Πατριαρχείο Kωνσταντινουπόλεωςo) estas unu el la dek kvin aŭtokefalaj ortodoksaj eklezioj. Ĝi estas estrata de la Patriarko de Konstantinopolo, kiu ankaŭ estas la Ekumena Patriarko de la Ortodoksa Eklezio. La titolo Ekumena estas nur honora, ĉar li ne havas jurisdikcion en la aferoj de la aliaj ortodoksaj aŭtokefalaj eklezioj. La Patriarko ricevas la honoran superecon (primus inter pares -unua inter egalaj-) inter la ortodoksaj ekleziestroj. Nuntempe li regas eklezion de ĉirkaŭ 3,5 milionoj da kredantoj en la diasporo, kaj ankaŭ la ortodoksanojn de Turkio kaj la insulojn de la Egea Maro.

Ceremonio en la Patriarka Baziliko Sankta Georgo.

Historio de la Patriarkato

Kiam en 324 la romia imperiestro Konstantino la 1-a fiksis la novan ĉefurbon en Bizancio nomante ĝin Konstantinopolo, la supereco de la eklezio estis de la episkopo de Romo; Estis kiam Konstantino kunvokis en 325 la Unuan Ekumenan Koncilion okazinta en Niceo en kiu, inter aliaj doktrinaj decidoj, la eklezio estis organizita en patriarkatoj kaj diocezoj, samrangaj kiel la patriarkatoj Romo, Aleksandrio, Antioĥio kaj Jerusalemo, kies estroj ricevis la titolon "ĉefepiskopo".

Poste en la Dua Ekumena Koncilio okazinta en Konstantinopolo en 381 decidiĝis ke la episkopo de Konstantinopolo ricevos la titolon Patriarko kaj samrange kiel la episkopo de Romo. En la Kvara Ekumena Koncilio okazinta en Kalcedonio en 451 agnoskiĝis al Konstantinopolo samrange kiel Romo, kvankam al la roma episkopo estis agnoskata morala aŭtoritato sur la ceteron de la aliaj patriarkoj. En tiu ĉi koncilio la konstantinopola episkopo ekricevis la titolon Ekumena Patriarko.

Eksteraj ligiloj

Koordinatoj: 41° 01′ 45″ N 28° 57′ 06″ O / 41.02917 °N, 28.95167 °O / 41.02917; 28.95167 (mapo)