Kvartalo Sankta Isidro: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: 250px|dekstre '''Sankta Isidro''', aŭ en hispana origine kaj oficiale '''San Isidro''', estas kvartalo de la sudoriento de Madrido, apartenanta al ...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 11:18, 19 nov. 2012

Sankta Isidro, aŭ en hispana origine kaj oficiale San Isidro, estas kvartalo de la sudoriento de Madrido, apartenanta al la distrikto de Karabanĉelo, kun 40.122 loĝantoj (laŭ Municipa Censo, 2007).[1]

Situanta en Karabanĉelo, ĝi troviĝas limigita inter Vía Carpetana kaj la strato General Ricardos kaj inter la Avenuo Nuestra Señora de Valvanera kaj la Rivero Manzanares.

Estas diversaj haltejoj de la sistemo de la Metroo de Madrido, nome : Marqués de Vadillo, Urgel kaj ĉe la kunfluo de Avenuo Oporto kun la strato General Ricardos la metrohaltejo Oporto, krom Carpetana.

Estas brita tombejo ĉe la strato Comandante Fontanes numero 7 posedaĵo de la Brita Reĝino, krom la tombejo San Justo ĉe la Promenejo Ermita del Santo. Estas ankaŭ Tanatorio San Isidro ĉe la Promenejo 15a de Majo.

Notoj

  1. http://www.munimadrid.es/UnidadesDescentralizadas/UDCEstadistica/Publicaciones/DemograPobla/PadronMunHab/1Enero2007/AscesoPubl/ficheros/11.%20Carabanchel%20117%20a%20124.pdf Padrón Municipal - Carabanchel (Paĝo 119), Ayuntamiento de Madrid, konsultita la 02-06-2008