Ŝinkanseno: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
ZéroBot (diskuto | kontribuoj) e r2.7.1) (robota aldono de: lt:Šinkansen |
|||
Linio 60: | Linio 60: | ||
|} |
|} |
||
=== |
=== Ŝinkansena teknologio ekster Japanio === |
||
Ŝinkansena teknologio ekzistas ankaŭ en aliaj landoj. |
|||
* |
* La rapida fervojo de [[Tajvano]] operadas trajnojn de serio ''7000T'' konstruitaj de la firmao ''[[Kawasaki]] Heavy Industries''. |
||
*[[Ĉinio]] mendis 60 ok-vagonajn 200 km/h rapidajn trejnojn. Plano estas, ekkuri 2006 |
* [[Ĉinio]] mendis 60 ok-vagonajn 200 km/h rapidajn trejnojn. Plano estas, ekkuri 2006 |
||
* |
* La trajnoj el serio ''Class 395 EMU'' de la brita ferfoja reto ''[[British Rail]]'' estis konstruitaj de firmao ''[[Hitachi]]'' por uzo je la linio ''rapida 1''. |
||
* Japanio nun puŝas ĝian |
* Japanio nun puŝas ĝian ŝinkansen-teknikon por uzo je la planata rapidfervoja reto en Brazilo. |
||
{{fakto|dato=Januaro 2008}} |
|||
=== En Esperantio === |
=== En Esperantio === |
Kiel registrite je 14:33, 19 nov. 2012
Ŝinkanseno (新幹線 [ŝin-kan-sen]; Hepburn: Shinkansen) estas nomo por rapidegaj fervojaj linioj en Japanio, rapidegaj trajnoj kaj rilataj fervojaj sistemoj, administrataj de JR.
La ŝinkansena reto ligas la plej grandajn urbojn en insuloj Honŝuo kaj Kiuŝuo per rapideco de pli ol 200 km/h.
La unua linio (per trajnoj de la 0-serio, forlasitaj de post 2008), la Tōkaidō-Ŝinkanseno malfermiĝis la 1-an de oktobro 1964. Ekde 2007, la plej novaj trajnoj de la N700-serio veturas kun maksimuma rapido je 300 km/h.
Historio
Vidu la ĉefan artikolon pri historio de la ŝinkanseno.
Nomoj
La populara nomo Kugla Trajno estas traduko de la japana termino dangan reŝŝa (弾丸列車), kiu estis komence donita nomo de rapideglinia projekto en la 1940-aj jaroj. La nomo Nova Trunkolinio (laŭ PEJVO) estas plej rekta traduko el "Ŝinkansen" 新幹線, tamen ĝi strikte priparolas nur trakojn, dume la trajnoj estas nomataj "Superekspreso" (超特急 ĉō-tokkjū). En komenco Tōkaidō-Ŝinkanseno estis nomita "Nova Tōkaidō-Linio".
Kio estas Ŝinkanseno ?
La leĝo pri planoj de Ŝinkansenoj de la tuta lando, (全国新幹線鉄道整備法; la 71-a leĝo de la 18-a de majo, 45-a jaro de Showa (1965)), diras en la dua artikolo, ke Ŝinkanseno estas ĉeflinio, kiun (trajnoj) povas veturi je pli ol 200 kilometroj hore tra ĝia ĉefa etapo. Aliflanke, oni nomas tradiciajn liniojn Zairaisen(在来線).
Teknikoj por Ŝinkansenoj
Diversaj alt-nivelaj teknikoj necesas al Ŝinkansenaj linioj, por ke Ŝinkansenoj veturu pli ol 200 kilometrojn hore kun sekureco kaj komforto.
Relo
- uzas kiel ŝpuro la norman larĝon de trako (1.435 mm).
- uzas plej grandan kurbecocirklon kiel eble por kurbecoj.
- ne instalas nivelpasejojn por ke ne okazu trafika akcidento (tamen Mini-Ŝinkansenoj havas nivelpasejojn, ĉar iliaj rapidecoj estas sufiĉe malrapidaj).
- La Speciala Leĝo pri Kondamno kontraŭ Agoj Malebligi Sekurecon de Trajnaj Veturadoj sur Ŝinkansenaj Fervojoj difinas pli severan kondamnon ol Zairaisen.
Ŝinkansen-trajnoj ne uzas la samajn relojn kiel la antaŭaj trajnoj. Tiel estas por eviti ke malrapidaj tradiciaj trajnoj kaj rapidaj Ŝinkansenoj sin reciproke ĝenas.
Fervoja Signalo
Pro rapida veturo, kondukistoj de Ŝinkanseno ne povas rimarki signalojn sur tero. Pro tio, envagona signalo indikas al kondukistoj. Aldone, sistemo de aŭtomata trajnregado estas uzata por ĉiuj Ŝinkansenoj.
Elektra Fonto
Por provizi energion servas unu-faza alterna kurento de 25.000 V. La frekvenco estas 50 aŭ 60 Hz. Vagonaroj, kiuj veturas tra la du frekvencaj etapoj, ŝanĝas frekvencon. La kaŭzo estas, ke dum la unuaj jaroj de elektro-instalado en japanio importoj en la sudo estis el Usono, kun 60 Hz, kaj en la nordo el eŭropo, kun 50 Hz. Je la loko, kie la ŝanĝo okazas, la trajno ne ricevas kurenton dum kelkaj cent metroj por eviti subitan ekpuŝon.
Linioj
Ĉefaj linioj
Nomo | Kapstacio | Finstacio | Longeco | Komerca longeco | Kompanio |
---|---|---|---|---|---|
Tōkaidō-Ŝinkanseno | Tōkyō-Stacio | Ŝin-Ōsaka-Stacio | 515.4km | 552.6km | JR Tōkai |
San'yō-Ŝinkanseno | Ŝin-Ōsaka-Stacio | Hakata-Stacio | 553.7km | 644.0km | JR Okcidenta |
Tōhoku-Ŝinkanseno | Tōkyō-Stacio | Haĉinohe-Stacio | 593.1km | 631.9km | JR Orienta |
Jōetsu-Ŝinkanseno | Ōmiya-Stacio | Niigata-Stacio | 269.5km | 303.6km | |
Hokuriku-Ŝinkanseno | Takasaki-Stacio | Nagano-Stacio | 117.4km | 117.4km | |
Kyūŝū-Ŝinkanseno | Ŝin-Yatsuŝiro-Stacio | Kagoŝima-Ĉūō-Stacio | 126.8km | 137.6km | JR Kiuŝuo |
Ŝinkansena teknologio ekster Japanio
Ŝinkansena teknologio ekzistas ankaŭ en aliaj landoj.
- La rapida fervojo de Tajvano operadas trajnojn de serio 7000T konstruitaj de la firmao Kawasaki Heavy Industries.
- Ĉinio mendis 60 ok-vagonajn 200 km/h rapidajn trejnojn. Plano estas, ekkuri 2006
- La trajnoj el serio Class 395 EMU de la brita ferfoja reto British Rail estis konstruitaj de firmao Hitachi por uzo je la linio rapida 1.
- Japanio nun puŝas ĝian ŝinkansen-teknikon por uzo je la planata rapidfervoja reto en Brazilo.
En Esperantio
La vorton, proponatan de Ŝimizu Koiĉi en "Japana Esearo N-ro 3" (2003), uzas i.a. Spomenka Štimec en sia vojaĝrakonta verko "Nesenditaj leteroj el Japanio", samkiel japanaj esperantistoj, ne nur skribe, sed ankaŭ parole.
|