Tjurka lingvaro: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
e r2.7.2+) (robota modifo de: vi:Nhóm ngôn ngữ Turk |
ZéroBot (diskuto | kontribuoj) e r2.7.1) (robota aldono de: la:Linguae Turcicae |
||
Linio 231: | Linio 231: | ||
[[ko:튀르크어족]] |
[[ko:튀르크어족]] |
||
[[ky:Түрк тилдериниң жакындыгы]] |
[[ky:Түрк тилдериниң жакындыгы]] |
||
[[la:Linguae Turcicae]] |
|||
[[lt:Tiurkų kalbos]] |
[[lt:Tiurkų kalbos]] |
||
[[lv:Tjurku valodas]] |
[[lv:Tjurku valodas]] |
Kiel registrite je 19:27, 20 nov. 2012
Turkeca aŭ tjurka lingvaro estas familio de lingvoj parolataj de multaj homoj de Orienta Eŭropo ĝis Siberio kaj okcidenta Ĉinio. Tuta kvanto de parolantoj de ĉiuj turkecaj lingvoj estas ĉirkaŭ 200 milionoj, plimulto de kiuj (ĉ. 180 milionoj) estas denaskaj parolantoj. La plej populara lingvo de la lingvaro estas Turka, kiun parolas ĉ. 40% de turkeca-parolantoj.
Gramatikaj ecoj
La plej karakteraj ecoj de turkeca lingvaro estas aglutineco, plej ofte per sufiksoj, harmonio de vokaloj kaj neekzisto de verbaj klasoj aŭ gramatika sekso. En multaj turkecaj lingvoj ankaŭ mankas, aŭ ekzistas nur eta kvanto de, prepozicioj, kaj diferaj aspektoj de substantivoj estas esprimitaj per kazoj kaj postpozicioj. Modernaj turkecaj lingvoj uzas variantojn de cirila, latina kaj araba skribsistemoj. Antikvaj turkecaj lingvoj ankaŭ uzetis bolgaran kaj orĥonan runoskribojn kaj grekajn literojn.
Klasado
Ĝenerala klasifiko de la Tjurka lingvaro
|
Problemoj pri klasado
La klasado uzata en tiu ĉi artikolo estas kreita far rusa turkecologo O.Mudrak. Sed la lingvostatistika metodo, kiu, bedaŭrinde, ne prilaboris ĉiujn turkecajn lingvojn, donas iomete malsamajn rezultojn. Ekzemple, per ĝi karluka kaj kipĉaka grupoj estas unuigitaj kaj azerbajĝana lingvo pli proksimas al la turkmena ol al la turka.
Ekzemploj de plej gravaj turkecaj lingvoj
Esperanta | Turka | Azerbajĝana | Turkmena | Tatara | Kazaĥa | Kirgiza | Uzbeka | Ujgura |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
"Kiaj vortoj ekzistas por paŝo de ĉevalo?" | Atın yürüyüşleri için hangi sözcükler var? | Atın yerişi üçün hansı sözler var? | Atın yörişleri barada ne hili sözler bar? | Atnıng yürişleri turında nindi süzler bar? | Atıng cürisin sıypattaytın kanday sözder bar? | Attım cürüşü cönündö kanday atayın terimder bar? | Atnıng yurişleri üçün kanday sözler bar? | Atnıng mengiş ve yürügişliri toğısında kandak atamlarılar bar? |
Altaja superlingvaro
Multaj lingvistoj kredas ke turkecajn lingvojn necesas unuigi kun la Mongolaj en unu grandan Altajan superlingvaron. Kelkaj eĉ proponas ankaŭ aldoni la Japanan kaj la Korean. Sed multaj aliaj fakuloj tion tute ne agnoskas.
Etnoj
Turka grupo de etnoj apartenas al la altaja lingvofamilio. La plej multnombraj popoloj de la grupo estas turkoj, uzbekoj, azerbajĝananoj, kazaĥoj, tataroj kaj ujguroj.
Etnoj de la grupo | Kvanto | Propra nomo | france | ruse | Priskribo | lingvo | Religioj |
---|---|---|---|---|---|---|---|
Oguza subgrupo | |||||||
Turkoj | 53.300.000 [3] | Türkler /tjurkler/ | Turcs | турки /turki/ |
|
turka. | muzulmanoj-sunaistoj. |
Azerbajĝananoj | 17.000.000 [3] | azərbaycanlılar آذربایجانلیلار /azerbajĝanlilar/, azərilər آذری لر /azeriler/ | Azerbaidjanais | азербайджанцы /azerbajĝanci/ |
|
azera | precipe muzulmanoj-ŝijaistoj. |
Taliŝoj | 121.000 | толышон /toliŝon/ | Talychs | талыши /taliŝi/ | Popolo en sudoriento de Azerbajĝano (21,1 mil,[4]) kaj en nordo de Irano (100 mil,[3]). | taliŝa, foje ankaŭ azera | muzulmanoj-ŝijaistoj, parto - sunaistoj. |
Turkmenoj | 4.600.000 | тюркменлер Türkmenler /tjurkmenler/ | Turkmenes | туркмены /turkmeni/ | Popolo, ĉefloĝantoj de Turkmenio (2,537 mln,[3]). Loĝas ankaŭ en Afganio, Irano, Turkio kaj aliaj landoj. | turkmena. | muzulmanoj-sunaistoj. |
Gagauzoj | 220.000 [3]. | Gagauzlar | Gagaouzes | гагаузы /gagauzi/ | Popolo en Moldavio (153 mil) kaj Ukrajnio (32 mil,[3]). Loĝas ankaŭ en Rusio (ĉ. 10 mil), Bulgario, Rumanio, Grekio kaj Turkio. | gagauza. | kristanoj-ortodoksuloj. |
Kaĝaroj | 30.000 (1987) | Qacarlar /kaĝarlar/ | Kadjars | каджары (kaĝari) | Popolo en nordo de Irano. Devenas de unu el kizilbaŝaj triboj. | de turka grupo. | muzulmanoj-ŝijaistoj, parto - sunaistoj. |
Kipĉaka subgrupo | |||||||
Kazaĥoj | 9.420.000 | қазақтар qɑzɑqtɑr | Kazakhs | казахи (kazaĥi) | Popolo, ĉefloĝantoj de Kazaĥstano (pli ol 6,54 mln,[3]). Loĝas ankaŭ en Uzbekistano (808 mil), Turkmenio (87 mil), Kirgizio (37 mil), Taĝikio kaj Rusio (635,9 mil); en Ĉinio (1,115 mln,[3]), Mongolio (125 mil) k.a. | kazaĥa. | muzulmanoj-sunaistoj. |
Nogajoj | 90.666 en Rusio, ĉ. 90 mil en Turkio [3] | Ногъайлар Nogaylar /nogajlar/ | Nogais | ногайцы /nogajci/ | Popolo en Rusia Federacio, precipe en Stavropola regiono, en Dagestano, ankaŭ en Karaĉajio-Ĉerkesio, en Ĉeĉenio kaj Inguŝio. En Turkio loĝas en regionoj de Adana, Eskişehir kaj Ceyhan | nogaja. | muzulmanoj-sunaistoj. |
Tataroj | 5.520.000 6,71 mln | татарлар tatarlar | Tatares | татары /tatari/ | Popolo, ĉefloĝantoj de Tatarstano (1,765 mln,[3]). Loĝas ankaŭ en Baŝkirio, Maria Respubliko, Mordovio, Udmurtio, Ĉuvaŝio, en aliaj regionoj de Rusia Federacio. Oni nomas tatarojn ankaŭ turklingvaj popoloj de Siberio (siberiaj tataroj), Krimeo (krimeaj tataroj) k.a. En Rusia Federacio (sen krimeaj tataroj) 5,52 mln [3]. | tatara. | muzulmanoj-sunaistoj. |
Nagajbakoj | 6.000 [3] | нагайбәкләр nağaybäklär /nahajbaklar/ | Nagaibaks | нагайбаки /nagajbaki/ | Etnografia grupo de tataroj, idoj de baptitaj en XVI jc nogajanoj. Loĝas en Baŝkirio kaj Ĉeljabinska oblasto (Rusia Federacio). | tatara. | kristanoj-ortodoksuloj. |
Kirgizoj | 2.660.000 | кыргыздар /kirgizdar/ | Kirghizes | киргизы /kirgizi/ | Popolo, ĉefloĝantoj de Kirgizio (2,23 mln). en Uzbekistano 175 mil, Taĝikio 64 mil. Rusio 42 mil [3]; en Ĉinio 150 mil (1987). | kirgiza. | muzulmanoj-sunaistoj. |
Baŝkiroj | 1.420.000 | башҡорттар başqorttar /baŝkorttar/ | Bachkirs | башкиры /baŝkiri/ | Popolo en Rusio, ĉefloĝantoj de Baŝkirio (864 mil). Entute en Rusia Federacio ĉ. 1,35 mln [3]. Loĝas ankaŭ en Kazaĥstano (42 mil), Uzbekistano (35 mil) k.a. | baŝkira. | muzulmanoj-sunaistoj. |
Karakalpakoj | 423.000 | қарақалпақлар qaraqalpaqlar /karakalpaklar/ | Karakalpaks | каракалпаки /karakalpaki/ | Popolo en Mez-Azio, precipe en Uzbekistano, en Karakalpakstano (412 mil,[3]); 5 mil Loĝas ankaŭ en Afganio [3]. en Rusio - 6 mil | karakalpaka. | muzulmanoj-sunaistoj. |
Kumikoj | 282.000 [3] | Къумукълар /kumuklar/ | Koumyks | кумыки (kumiki) | Popolo en Dagestano (232 mil). | kumika. | muzulmanoj-sunaistoj. |
Krimeaj tataroj | 272.000 | qırımtatarlar къырымтатарлар /kirimtatarlar/, qırımlar, къырымлар /kirimlar/ | Tatars de Crimée | крымские татары /krimskije tatari/ | Popolo en Ukrajnio (Krimeo, Hersona regiono), ankaŭ en Uzbekistano, Rusia Federacio (Nord-Kaŭkazio). Ĉ. 272 mil [3]. | krime-tatara. | muzulmanoj-sunaistoj. |
Karaĉajoj | 150.000 [3] | къарачайлыла /karaĉajlila/, таўлула /taŭlula/ | Karatchaeviens | карачаевцы /karaĉajevci/ | Popolo en Karaĉajio-Ĉerkesio (129 mil) kaj Stavropola regiono. | karaĉaj-balkara | muzulmanoj-sunaistoj |
Balkaroj | 78.000 | Таулула /taulula/ | Balkars | балкарцы /balkarci/ | Popolo en Rusio, en Kabardio-Balkario (71 mil). Entute en Rusia Federacio 78 mil [3]. | karaĉaj-balkara. | muzulmanoj-sunaistoj. |
Karluka subgrupo | |||||||
Uzbekoj | 18.500.000 | Ўзбеклар O‘zbeklar /uzbeklar/ | Ouzbeks | узбеки /uzbeki/ |
|
uzbeka. | muzulmanoj-sunaistoj. |
Ujguroj | 7.770.000 | ئۇيغۇرلار Уйғурлар Uyghurlar /ujgurlar/ | Ouigours | уйгуры /ujguri/ | Popolo en Ĉinio (7,5 mln,[3]). Loĝas ankaŭ en Kazaĥstano, Kirgizio, Uzbekistano k.a. | ujgura. | muzulmanoj-sunaistoj |
Sudsiberia subgrupo | |||||||
Tuvoj | 207.000 [3] | тывалар /tivalar/ | Touvas | тувинцы /tuvinci/ | Popolo, ĉefloĝantoj de Tuvio (198,4 mil). Entute en Rusio 206,2 mil [3]. Loĝas ankaŭ en Mongolio kaj Ĉinio. | tuva. | budhistoj-lamaistoj. |
Ĥakasoj | 80.300 | тадарлар /tadarlar/ | Hakasses | хакасы /ĥakasi/, malnove абаканские татары aŭ минусинские татары (abakanaj aŭ minusinaj tataroj) | Popolo en Ĥakasio (62,9 mil), Rusia Federacio | ĥakasa. | tradicie ŝamanistoj, multaj kristanoj-ortodoksuloj |
Altajanoj | 130 000 | алтай-кижи /altaj-kiĵi/ | Altaiens | алтайцы /altajci/ | Popolo en Altaja Respubliko (59 mil). Kvanto: en Rusia Federacio 69 mil [3]. | altaja. | kristanoj-ortodoksuloj, parto - baptistoj; konservas tradiciajn kredojn. |
Jakuta subgrupo | |||||||
Jakutoj | 380.000 [3] | сахалар /saĥalar/ | Yakoutes | якуты /jakuti/ | Popolo, ĉefloĝantoj de Jakutio (365 mil) | jakuta. | kristanoj-ortodoksuloj, iuj kredantoj je Ajii |
Bolgara subgrupo | |||||||
Ĉuvaŝoj | 1.845.000 | чăвашсем /ĉavaŝsem/ | Tchouvaches | чуваши /ĉuvaŝi/ | Popolo, ĉefloĝantoj de Ĉuvaŝio (907,6 mil), Loĝas ankaŭ en Baŝkirio, Tatarstano, najbaraj regionoj. Entute en Rusia Federacio 1773,6 mil [3]. | ĉuvaŝa. | kristanoj-ortodoksuloj |
Notoj kaj referencoj
- ↑ dialekto de la Krime-Tatara, uzata far 'urumoj', tjurka-parolantaj Krimeaj grekoj
- ↑ Meza dialekto de Krime-tatara agnoskita estiel oficiala literatura Krime-tatara lingvo
- ↑ 3,00 3,01 3,02 3,03 3,04 3,05 3,06 3,07 3,08 3,09 3,10 3,11 3,12 3,13 3,14 3,15 3,16 3,17 3,18 3,19 3,20 3,21 3,22 3,23 3,24 3,25 3,26 3,27 1992
- ↑ 1989