Provinco Balĥo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
e r2.7.2+) (robota aldono de: uk:Балх (провінція) |
Minsbot (diskuto | kontribuoj) e r2.7.2) (robota aldono de: pa:ਬਲਖ ਸੂਬਾ |
||
Linio 71: | Linio 71: | ||
[[nl:Balch (provincie)]] |
[[nl:Balch (provincie)]] |
||
[[no:Balkh (provins)]] |
[[no:Balkh (provins)]] |
||
[[pa:ਬਲਖ ਸੂਬਾ]] |
|||
[[pl:Balch (prowincja)]] |
[[pl:Balch (prowincja)]] |
||
[[pnb:صوبہ بلخ]] |
[[pnb:صوبہ بلخ]] |
Kiel registrite je 12:25, 24 nov. 2012
Provinco Balĥ بلخ
| |
---|---|
provinco de Afganio | |
Bazaj informoj | |
Ĉefurbo | Mazar-i Ŝarif |
Areo | 17 248 km² |
Loĝantaro | 1 182 000 (stato de 2007/2008) |
ISO-kodo | AF-BAL |
Balĥ (ankaŭ latinliterigita Balkh, perse بلخ) estas provinco en la nordo de Afganio. Laŭ la stato de 2009 ĝi havis 1 182 000 loĝantojn.[1] La provinca ĉefurbo estas Mazar-i Ŝarif. Provincestro ekde la jaro 2004 estas Mohamed Ata.
Historio
La regiono estas inter la plej frue home loĝataj en tuta Centra Azio kaj estas la lulilo de la irana civilizo. En la antikva epoko konata per la nomo Zariaspa (malnovperse: Ora Ĉevalo), (greke: Ζαρίασπα), pli poste Baktra (greke: Βακτρα), ĝi estis parto de la legenda regno Baktrio.
En la regiono la Silka Vojo renkontis plian antikvan komercan vojon, kiu nordokcidenten laŭ la valo de la rivero Amudarjo kondikis al la Kaspia Maro, kaj sudorienten per la montpasejo Ĥajber al Suda Azio.
Ĉirkau la jaro 500 a.K. Baktrio estis konkerita de la persoj kaj integrita en la Persan Imperion. Ĝis la konkero de Persio fare de la armeo de Aleksandro la Granda, Baktrio restis unu el la plej gravaj Satrapioj de la Persa Imperio de la aĥemenida dinastio.
Sub la rego de la seleŭkida dinastio la regiono preksaŭ ĉiam estis helena kolonio. Pli poste la regiono Bactra sub la sasanidoj ree estis parto de unuiĝinta persa imperio, antaŭ ol la regiono estis konkerita kaj islamigita fare de la araboj
En la mezepoko la teritorio estis parto de la regno de la samanidoj. Post la falo de la Samadidoj la regiono havis diversajn regantojn, inter alie la gaznavidoj, guridoj, selĝukoj, la ĥorezmianoj, la mongoloj kaj de Timur-e Lang
Fine de la 18-a jarcento la regiono estis konkerita fare de la afganoj sub gvido de ŝaho Ahmad Durrani kaj integrigita en la nove fonditan regnon Afganio.
Poste la teritorio iĝis kontrolata fare de la Rusia Imperio, ĝis ĝi meze de la 19-a jarcento - laŭ la Great Game ("granda ludo") kaj ligitaj interŝtataj traktatoj inter la eŭropaj koloniaj potencoj Rusio kaj Britio - fine estis deklarita parto de Afganio.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- detalaj informoj pri la provinco de la nacia ministerio de malurba evoluo (formato PDF, stato oktobro 2007)
- detalaj informoj pri la provinco de la evolua programo de la Unuiĝintaj Nacioj (formato PDF, stato oktobro 2006)
- provinca mapo fare de la institucio AIMS (Afghanistan Information Management Services)
Notoj
- ↑ nacia enketo pri riskoj kaj vundeblo 2007/8 (angle) en la retejo de la centra statistika organizaĵo de Afganio, PDF-dokumento de 1,77 MB, stato oktobro 2009, paĝo 4
Badaĥŝan | Badgis | Baglan | Balĥ | Bamijan | Daikondi | Farah | Farjab | Gazni | Gor | Ĝuzĝan | Helmand | Herat | Ĥost | Kabul | Kandahar | Kapisa | Kunar | Kunduz | Lagman | Lugar | Nangarhar | Nimruz | Nuristan | Paktia | Paktika | Panĝŝir | Parvan | Samangan | Sar-i Pul | Taĥar | Uruzgan | Vardak | Zabul