Gliro: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Taksonomio korektita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Robot: Removing template: Taksonomio korektita
Linio 1: Linio 1:
{{Taksonomio korektita
{{Taksonomio
| nomo = Gliro
|nomo = Gliro
| dosiero = Siebenschläfer.jpg
|dosiero = Siebenschläfer.jpg
| dosiero larĝo= 240px
|dosiero larĝo = 240px
| priskribo de dosiero = Gliro (''Glis glis'')
|priskribo de dosiero = Gliro (''Glis glis'')
| regno2=besto
|regno2 = besto
| ordo = [[Ronĝulo]]j ''Rodentia''
|ordo = [[Ronĝulo]]j ''Rodentia''
| subordo = [[Sciuromorfoj]] ''Sciuromorpha''
|subordo = [[Sciuromorfoj]] ''Sciuromorpha''
| familio = [[Gliredoj]] ''Gliridae''
|familio = [[Gliredoj]] ''Gliridae''
| genro = ''Glis''
|genro = ''Glis''
| genro aŭtoritato = [[Eberhard August Wilhelm von Zimmermann|Zimmermann]], [[1780]]
|genro aŭtoritato = [[Eberhard August Wilhelm von Zimmermann|Zimmermann]], [[1780]]
| dunomo = Glis glis
|dunomo = Glis glis
| dunomo aŭtoritato = ([[Karolo Lineo|Linnaeus]]), 1766
|dunomo aŭtoritato = ([[Karolo Lineo|Linnaeus]]), 1766
|vikispecio =
|komunejo =
}}
}}
'''Gliro''' (''Glis glis'') estas la sola [[ronĝulo]] en la familio de la [[gliredoj]] (''Gliridae''), kiu apartenas al la genro ''Glis''. Ĝi estas la plej granda eŭropa specio de ĉi tiu familio.
'''Gliro''' (''Glis glis'') estas la sola [[ronĝulo]] en la familio de la [[gliredoj]] (''Gliridae''), kiu apartenas al la genro ''Glis''. Ĝi estas la plej granda eŭropa specio de ĉi tiu familio.

Kiel registrite je 06:28, 28 nov. 2012

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Gliro
Gliro (Glis glis)
Gliro (Glis glis)
Biologia klasado
Ordo: Ronĝuloj Rodentia
Subordo: Sciuromorfoj Sciuromorpha
Familio: Gliredoj Gliridae
Genro: Glis
Zimmermann, 1780
Glis glis
(Linnaeus), 1766
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Gliro (Glis glis) estas la sola ronĝulo en la familio de la gliredoj (Gliridae), kiu apartenas al la genro Glis. Ĝi estas la plej granda eŭropa specio de ĉi tiu familio.

Priskribo

Gliro havas je supra flanko helgrizbrunetan, grizan aŭ brungrizan felon. Ĝia malsupra flanko kaj ĝiaj vangoj estas blankaj. La vosto portas longajn harojn, estas dikfela kaj atingas longecon ĝis 15 cm. La kuna longeco de la kapo kaj trunko atingas 13 ĝis 19 cm. Ĉirkaŭ la okuloj videblas malhela ringo.

Dum la pariĝa sezono, kiu okazas post la vekiĝo en printempo, ĝi faras flutantajn kaj kvikantajn sonojn. La inoj naskas post 4,5 semajnoj tri ĝis sep idojn, kelkfoje eĉ dufoje jare. La idoj estas mamnutrataj proksimume unu monaton.

Manĝoj

Gliro manĝas arbajn semojn, ĉefe glanojn kaj fagonuksojn, fruktojn, nuksojn, arbajn ŝosojn, insektojn, birdidojn kaj ovojn. Ĉefe ĝi serĉas sian manĝon sur arboj.

Naturaj malamikoj

La naturaj malamikoj de la gliro estas arbomarteso (Martes martes) kaj arbara strigo (Strix aluco).

Vivejo

La gliro estas hejma de norda Hispanio, Greklando kaj Italio, tra mezeŭropo ĝis la Urala montaro kaj malgranda Azio. En Irlando, Skandinavio kaj Anglio ĝi ne aperas, escepte de la ĉirkaŭaĵo de Londono. Ĝi tie vivas ĉefe en kverkaj kaj fagaj arbaroj, parkoj kaj fruktaj ĝardenoj. Kelkfoje ĝi ankaŭ troviĝas en vinejoj. Ĝi moviĝas nur ĉirkaŭ 100 m ĉirkaŭ sia nesto, kiun ĝi konstruas en arbaj kaj subteraj kavoj. Dumtage ĝi dormas, nome en kavaĵoj, rokaj fendoj kaj ofte ankaŭ en birdaj nestkestoj.

Ekde oktobro gliroj multope troviĝas en mem fositaj subteraj terkavoj, kie ili tradormas la vintron dum ĉirkaŭ sep monatoj. Kelkfoje ili eĉ dormas en domoj. La vintra dormo daŭras ĝis la fino de aprilo, ofte ĝis majo, ĉe malbona vetero eĉ ĝis la komenco de junio.

Fontoj

  • Dipl.-Biol. Michael Schröpel, Dr. rer. nat. Norbert Neuschulz. (1989) BI-Lexikon Zootiere. Leipzig: VEB Bibliographisches Institut. ISBN 3-323-00280-6., paĝo 370 germane
  • Gerhard Butzmann, Jonny Gottschalg, Günter Gurst, Anneliese Müller-Hegemann. (1988) Jugendlexikon Biologie, Jugendlexikon. Leipzig: VEB Bibliographisches Institut. ISBN 3-323-0043-9., paĝo 310 germane
  • V. J. Staněk; H. W. Smolik (antaŭparolo), Julius Hauf (grafika aranĝo), Ferdinand kaj Charlotte Kirschner (germana traduko). (1976) Der große Bildatlas der Tiere. Prago: Artia., paĝoj 548-585 germane
  • Prof. Dr. Rieschel, Dr. Hanke, Dr. Lotz, Dr. Merkel, Dr. Modes; Wilhelm Eigener (ilustraĵoj). Das Tierreich nach Brehm. Hamburg: Buch und Bild GmbH., paĝoj 634-635 germane
  • Luděk J. Dobroruka, Zdeněk Berger. (1987) Säugetiere. Praha: Artia., paĝo 136 germane

Eksteraj ligiloj