Asocio por Amikeco kun Nord-Koreio: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
KuBOT (diskuto | kontribuoj) e Roboto unuecigis titolon de lastaj sekcioj |
ZéroBot (diskuto | kontribuoj) e r2.7.1) (robota aldono de: zh:朝鮮友好協會 |
||
Linio 23: | Linio 23: | ||
[[no:Korean Friendship Association]] |
[[no:Korean Friendship Association]] |
||
[[sv:Korean Friendship Association]] |
[[sv:Korean Friendship Association]] |
||
[[zh:朝鮮友好協會]] |
Kiel registrite je 15:01, 28 nov. 2012
KFA estas la siglo de la anglalingva nomo Korean Friendship Association, t.e. Asocio por Amikeco kun (Nord-)Koreujo. Ĝia prezidanto estas la hispano Alejandro Cao de Benós.
Politike ĝi subtenas la linion de la reĝimo de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) kontraŭ la vidpunktoj, kiujn ĝi opinias usonaj aŭ usonecaj.
Fondite en Hispanujo en 2000, KFA laboras kun la Komitato por Kulturaj Rilatoj kun Eksterlando de KDPR, la oficiala registara agentejo por kulturaj rilatoj de Nod-Koreujo, kun rolo simila al tiu de British Council aŭ Alliance Française, kvankam je multe pli malgranda skalo.
KFA ankaŭ subtenas kaj disvastigas Ĝuĉeon.
En 2004, anoj de KFA organizis en Nord-Koreujo Internacian Marŝon por la Paco kaj Reunuiĝo de Koreujo, apogante la reunuiĝon (aŭ reunuigon?) de ambaŭ Koreujoj, samkiel la politikon de la nordkorea reĝimo. La marŝon prezentas la dokumenta filmo Friends of Kim (Amikoj de Kim), de la nederlandaj reĝisoroj Raphael Wilking kaj Hans Van Dijk. Laŭ la recenzoj, la filmo last-instance prezentas realan bildon de Nord-Koreujo tre malsimilan de la optimismaj vidpunktoj de KFA.