Ludwik Dorn: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Idioma-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.3) (robota aldono de: lt:Ludwik Dorn
ZéroBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: it:Ludwik Dorn
Linio 28: Linio 28:
[[en:Ludwik Dorn]]
[[en:Ludwik Dorn]]
[[fr:Ludwik Dorn]]
[[fr:Ludwik Dorn]]
[[it:Ludwik Dorn]]
[[lt:Ludwik Dorn]]
[[lt:Ludwik Dorn]]
[[pl:Ludwik Dorn]]
[[pl:Ludwik Dorn]]

Kiel registrite je 14:54, 30 nov. 2012

Ludwik Stanisław Dorn (naskiĝis la 5-an de junio 1954 en Varsovio) – pola politikisto kaj publicisto, ekde 1997parlamentano, en la jaroj 2005–2007 ministro en la registaroj de Kazimierz Marcinkiewicz kaj Jarosław Kaczyński, marŝalo de Pola Sejmo (en 2007), estinta membro de Konsilio pri Nacia Sekureco.

Familio

Patro de Ludwik Dorn estis Henryk Dornbaum (1910–1982; en la 60-aj jaroj la familio ŝanĝis nomon al Dorn), kiu devenis de asimiliĝanta juda familio de Tarnopol. Avo de Ludwik Dorn gvidis tie optikan establon. Lia filo Henryk edukiĝis kiel optikisto kaj horloĝisto en Jena. Antaŭ la dua mondmilito membris en Komunista Partio de Okcidenta Ukrainio kaj en Pola Komunista Partio. En intermilita periodo pro politika agado estis enprizonigita. Kiam germana armeo en 1941 alproksimiĝis al Tarnopol, Henryk Dorn fuĝis al Kazaĥujo. Tuta lia familio restinta en Ĝenerala Gubernio estis murdita dum holokaŭsto. De Sovetunio revenis kun la armeo de Berling. Post la milito agis en Pola Laborista Partio kaj en Pola Unuiĝinta Laborista Partio (PULP), lekciis marksismon-leninismon en Varsovia Politekniko. Post rezigno, ekde 1956 laboris kiel optikisto. Sian filon edukis en la tradicio de agnosticismo. La patrino Alina Kugler estis kuracistino-neŭrologo.

Infaneco kaj juneco

En fundamenta lernejo iĝis laŭreato de matematika olimpiado. Dum lernado ĝenis lin disleksio. En liceo partoprenis skoltan movadon, kies instruisto estis i.a. Antoni Macierewicz. Nokte novembre 1971 kun kolegoj per blanka farbo skribis sur muro de la Tombejo Powązki en Varsovio Gloro al la laboristoj murditaj decembre 1970. Informo pri tiu ĉi rezisto kontraŭ "popola regnopovo" estis disaŭdigita de Radio Libera Eŭropo parolanta malantaŭ la Fera Kurteno.

Post abiturientaj ekzamenoj ekstudis sociologion en la Varsovia Universitato. Li fascinis pri hipia movado kaj partoprenmis renkontojn ĉe Jacek Kuroń. En 1975 kolektis subskribojn kontraŭ ŝanĝoj en la Konstitucio de Pola Popola Respubliko, kiel agnosko de PULP ĉefgvida politika forto, enskribo de amikeco kaj kunlaboro kun Sovetunio.

Post juniaj eventoj julie 1976 helpis al persekutataj laboristoj kaj komencis agi en KOR (Defendo-Komitato de Laboristoj). Septembre 1976 estis dufoje batita de milicistoj per batilo en kalkanojn por eviti videblajn spurojn. Ekde 1977 estis kunlaboranto de samizdata monatrevuo "Głos" (Voĉo), kie publikigis la plej radikalaj aktivistoj de KOR.

En 1978 finis sociologion.

Opozicia agado

Aŭguste 1980 estis en varsovia prizono. Sekve de aŭgustaj interkonsentoj liberiĝis. Novembre 1980 membriĝis al la Sendependa Aŭtonomeca Sindikato Solidareco, kie laboris kiel sociologo. Dum la milita stato en Pollando estis serĉata laŭ kapt-ordona letero. Kaŝis sin dum jaro kaj duono en Varsovio kaj Gdańsk.

Anstataŭ internigita Antoni Macierewicz redaktis samizdatajn "Głos" kaj "Wiadomości" (Sciigoj), organizis Centron de Dokumentado kaj Analizoj. Aŭtune 1983 Jan Olszewski helpis al li ligi interparoladon kun la regopovoj. En "Głos" en 1983 publikigis manifeston "Odbudowa państwa" (Rekonstruo de la ŝtato), en kiu apelaciis por unuigo de "Solidareco", Romkatolika Eklezio kaj militistaro kontraŭ komunistaj regopovoj.

En la 80-aj jaroj vivtenis per tradukado (pseŭdonome Dorota Lutecka) de anglaj spionaj romanoj (i.a. de John le Carré kaj Len Deighton). Estis kontraŭulo de interkonsentoj de la Ronda Tablo. Ĝis 1989 kunlaboris kun Antoni Macierewicz.

Eksteraj ligiloj