Mijazaŭa Kenĝi: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
→‎Ligiloj eksteren=: mankas "=" antaŭ "ligiloj eksteren"
Linio 28: Linio 28:
* {{en}} ''Ideals of Esperanto in the works of Miyazawa Kenji'', Anne Doggett, Swinburne University of Technology, 2000, 123 paĝoj=
* {{en}} ''Ideals of Esperanto in the works of Miyazawa Kenji'', Anne Doggett, Swinburne University of Technology, 2000, 123 paĝoj=


=Ligiloj eksteren==
==Ligiloj eksteren==
{{Projekto vizaĝoj}}
{{Projekto vizaĝoj}}
{{el}} http://www.aozora.gr.jp/index_pages/person81.html#sakuhin_list_1 <!-- e-tekstoj de MIJAZAŬA Kenĝi's laboroj -->
{{el}} http://www.aozora.gr.jp/index_pages/person81.html#sakuhin_list_1 <!-- e-tekstoj de MIJAZAŬA Kenĝi's laboroj -->

Kiel registrite je 16:10, 1 dec. 2012

Mijazaŭa Kenĝi

MIJAZAŬA Kenĝi (japane: 宮沢賢治 [Mijazaŭa Kenĝi], (27-a de oktobro 1896 - 21-a de septembro 1933) estas poemisto kaj verkisto de fabeloj. 宮澤賢治 en registro.

Vivo

Li naskiĝis en gubernio Iŭate, en Hienuki, en vilaĝo Satogaŭa (nun urbeto Tojosaŭa en urbo Hanamaki). Post studado ĉe Morioka Alta Lernejo de Agronomio kaj Forstokulturo (nun Universitato de Iŭate, ĉe Agronomia Fakultato), li verkadis instruante en lernejo pri agronomio.

Poste li eksiĝis kaj inkliniĝis al verkado. En lia vivanteco, nur unu poemaro "Haru to Syura" kaj unu fabelaro estis eldonitaj, sed postmorte, pli da poemaroj kaj fabelaroj estis eldonitaj, kaj li fariĝis ŝatata poeto-fabelisto inter japanoj.

En 1926 li lernis Esperanton, kaj lia renkonto kun esperantisto, finna ambasado Gustaf John Ramstedt, rezidanta en Japanio akcelis lian emon lerni ĝin.

Li amis sian hejmlokon, kaj la scenoj de liaj verkoj ofte estas en la fikcia loko IhatovIhatovo, kiu devenis de Iŭate. Tiu aldono de '-o' al la fikcia loknomo kredeble estas influo de esperanta finaĵo de substantivo. Lin interesis Esperanto. Liaj provis traduki kelkajn el siaj verkoj en Esperanto, sed ili estis trovitaj nur en 1953. Li cetere uzis en sia verko multajn vortojn influitajn de Esperanto. Post lia morto liaj verkoj estis tradukitaj en Esperanton inter alie de Konisi Gaku.

Spirito de liaj verkoj: Kenĝi, kiu estis budhisto, sentis, ke ĉiuj vivantaĵoj estas kiel fratoj, kaj ke maleblas al personoj atingi veran feliĉon ĝis tiam ili ne pricelas tiom egale la feliĉon de ĉiuj kaj ĉiaj aliaj vivantaĵoj samtempe. Je Kenĝi tio ne estis nur ideo: dum li vagis sur montetoj kaj kampoj, li ofte forgesis sin tute en kontempli al bestoj, plantoj, ŝtonoj, vento, nuboj, ĉielarkoj, steloj. li trovis ĝojon simpatiante je la natura mondo. Tial liaj historioj estas plenaj per ĉiaj estaĵoj, kiuj rilatas nature kaj frate.

Verkoj

  • Haru to Ŝura (Printempo kaj Asura)
  • Ĉumon no Oi Rjoriten (La Restoracio de Multaj Mendoj)

Vidu ankaŭ

  • angle Ideals of Esperanto in the works of Miyazawa Kenji, Anne Doggett, Swinburne University of Technology, 2000, 123 paĝoj=

Ligiloj eksteren

Trovu « Mijazaŭa Kenĝi » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

greke http://www.aozora.gr.jp/index_pages/person81.html#sakuhin_list_1 greke http://www.city.hanamaki.iwate.jp/main/kenji/kinenkan.html