Ĝermolisto de rusaj esperantistoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto ŝanĝis kategorion; kosmetikaj ŝanĝoj
JagRoBot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto anstataŭigis streketojn skribitajn per ento
Linio 82: Linio 82:


=== D. D. Valkov ===
=== D. D. Valkov ===
'''D. D. VALKOV''' ( ? – [[4-a de junio]] [[1910]]) estis frua [[rusa esperantisto]]. Valkov stis prezidanto de [[Esperanta Societo Espero]] en [[Sankt-Peterburgo]]. Verkis ŝlosilon por rusoj.
'''D. D. VALKOV''' ( ? [[4-a de junio]] [[1910]]) estis frua [[rusa esperantisto]]. Valkov stis prezidanto de [[Esperanta Societo Espero]] en [[Sankt-Peterburgo]]. Verkis ŝlosilon por rusoj.


== W ==
== W ==

Kiel registrite je 21:58, 5 dec. 2012

Tiu ĉi artikolo estas ĝermoj de rusaj esperantistoj. Movu unufrazajn artikolojn de rusaj esperantistoj en tiun ĉi paĝon metante alidirektilon. Se vi volus partigi en apartan artikolon, partigu aldonante minimumajn informojn.
Vidu plenan liston: listo de rusaj esperantistoj

A

A.Averbuĥ - sovetia esperantisto. Kuntradukis versojn de V.Vysockij por poemaro La birdo Gamajun eldonita en 1989 en Sverdlovsk: Sezonoj.

B

Sergej Nikolajeviĉ Bojev

Sergej Nikolajeviĉ BOJEV (mortis la 12-an de junio 1987 en Alma-Ata, Kazaĥio) estis eminenta zoologo-parazitologo. Li lernis Esperanton junaĝe kaj daŭre aktivis pri ĝia faka aplikado.

C

Ĉ

D

E

F

G

Mikaelo Gabrielo

Mikaelo GABRIELO, antaŭe Kiperman, ruso, episkopo ortodoksa en Ĉuguevo. Naskiĝis en 1891. E-isto de 1909. Sekr. de la EG en Kievo, 1910-14, konsulo de UEA kaj organizinto de la II-a Tutruslanda Esperanto-Kongreso, 1913. En 1912 li faris per-E-an vojaĝon tra Germanujo, Francujo, Hispanujo, Italujo kaj Aŭstrujo. EdE-G

J. Guminski

J. GUMINSKI, ruso, d-ro. loĝis en vilaĝo Rovnoe, sed ofte vizitis Saratovon, kie li estis senlaca daŭriganto de la agado de A.Filippov. ". . . li ĉie kaj ĉiam semis bonan semon, ne ŝparante siajn fortojn kaj elspezojn." (Z en La E-isto, 1892, n-ro 12.)

Romano Grinŝpan

Romano Grinŝpan sovetia esperantisto. Aŭtoro de

Barmalano (Бармалей)

Ĝ

H

Ĥ

I

J

Ĵ

K

Sergej Krajnov

Sergej KRAJNOV (1904 - mortis komence de 1991 en Moskvo, Rusio) estis nialnova delegito kaj dumviva mernbro de UEA, kiu fojfoje prelegis en IKU pri sia fako, agronomio.

Miĥail Gavriloviĉ Korotkov

KOROTKOV, Miĥail Gavriloviĉ. 1948. Ruso. Kabeis meze de la 1990-aj jaroj.

L

M

N

O

Kazimir Osipoviĉ Ostanieviĉ

Kazimir Osipoviĉ OSTANIEVIĈ, ruso. Naskiĝis en 1859, mortis en 1911 en Petrogrado. Pioniro de Esperanto. En 1899-1902 estis prez. de Esperanto-Societo „Espero“ en Petrogrado. Propagandis multe per la gazetaro, oferis multe da mono por posedi riĉan bibliotekon.

P

A. Peĉjonkin

Sovetia esperantisto. En 1983 kunaŭtoris libron Du eseoj. (H.Gorecka, A.Korĵenkov, A.Peĉjonkin. Uralaj renkontiĝoj; Pri perspektivoj de la movado en Uralo: Raporto de UEK. — Tjumeno: UEK, 11 pĝ. — (Serio Movadaj kajeroj; Vol. 1)).

Pilipenko S.

S. Pilipenko - estis sovetia kaj ukraina esperantisto, direktoro de instituto "Ŝevĉenko"; redaktoro de libroserio Kolekto de klasikaj kaj nuntempaj verkoj eldonita de eldonejo Plugilano esperanto-fako; aŭtoro de antaŭparolo al La morto de Asuar.

Q

R

S

Varvara N. Seriŝeva

Varvara N. SERIŜEVA estis rusa esperantistino kaj instruistino. Ŝi estis fratino de Inocento Seriŝev. Ŝi verkis la rimarkindan porinfanan Esperanto-lernilon „Verda steleto“ (Milano: Silva, 1926, 78 paĝoj).

Vladimir Soroka

Vladimir Soroka estas rusa esperantisto. En 1990 li publikigis la albumon "Destin'". Li estas ĉefa komponisto por Inspiro, Esperanto-ensemblo el Rusio. Li verkis i.a. la kanton "Ni renkontiĝos".

N. Sveŝnikov

N. Sveŝnikov, ruso, dir. de gimn. en Vjatka. Estis la unua rusa E-isto (laŭ atesto de K Ostanieviĉ), kiu skribis leteron en E al Z.

Ŝ

ŜEJPAK Anatolij Aleksandroviĉ

ŜEJPAK Anatolij Aleksandroviĉ, habilitita doktoro de teknikaj sciencoj, profesoro, Merita laborulo de superlernejo – membro de la Komisiono. Ŝejpak estas aŭtoro de scienc-teknikaj libroj en esperanto: Hidromekanoko kaj varminterŝanĝo. A.Ŝejpak 1999 kaj Elektitaj lekcioj pri historio de scienso kai tekniko.

T

Boris Tjutrin

Boris TJUTRIN (1947-1996), kreinto kaj unua prezidinto de la klubo en Niĵnij Tagil (Rusio), mortis la 10-an de januaro 1996.

U

Ŭ

V

D. D. Valkov

D. D. VALKOV ( ? – 4-a de junio 1910) estis frua rusa esperantisto. Valkov stis prezidanto de Esperanta Societo Espero en Sankt-Peterburgo. Verkis ŝlosilon por rusoj.

W

X

Y

Z

Nikolaj Nikolajeviĉ Zverev

Nikolaj Nikolajeviĉ ZVEREV (1913-2003), ekskolonelo, honora civitano de Tiĥvin (Ruslando), esperantisto ekde la 1930-aj jaroj, mortis la 6-an de novembro 2003 en Tiĥvin (laŭ La Ondo de Esperanto).