Hérault: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
AvicBot (diskuto | kontribuoj)
e robota forigo de: diq:Hérault (deleted)
Linio 73: Linio 73:
[[da:Hérault]]
[[da:Hérault]]
[[de:Département Hérault]]
[[de:Département Hérault]]
[[diq:Hérault]]
[[en:Hérault]]
[[en:Hérault]]
[[es:Hérault]]
[[es:Hérault]]

Kiel registrite je 16:38, 6 dec. 2012

Hérault (34)
Informoj
Regiono : Langvedoko-Rusiljono
Prefektejo : Montpellier
Subprefektejoj : Béziers
Lodève
Loĝantaro
 - Suma (1999)
 - Loĝdenso

896 441 loĝantoj
147 loĝantoj/km²
Areo 6 101 km²
Arondismentoj3
Kantonoj 49
Komunumoj 343
Prezidento de
la Ĝenerala Konsilio
André Vezinhet
Situo en Francio

Hérault [ero] (aŭ okcitanlingve Erau [eraŭ]) estas unu el la kvin departementoj de la sudfranca regiono Langvedoko-Rusiljono. Ĝia surfaco estas 6 224 km², kaj ĝi havas 896 150 loĝantojn. Ĝi posedas 87 km da marbordo ĉe la Mediteranea maro kaj plurajn lagunojn laŭlonge de la marbordo. La geografia aspekto de Hérault konsistas el du tipoj da pejzaĝoj : la ebenaĵo de Langvedoko apud la maro, kaj la montoj de Cévennes en la norda kaj okcidenta parto. Ĉe la montaro troviĝas ankaŭ altebenaĵoj aridaj.

La ĉefurbo estas Montpellier, kiu estas ankaŭ ĉefurbo de la tuta regiono Langvedoko-Rusiljono. Ĝi estas samtempe malnova urbo riĉa je monumentoj, kaj moderna kaj dinamisma urbo (universitatoj, esplorlaboratorioj…). Alia granda urbo estas Béziers. La departemento tute enhavas 343 komunumojn.

En la larĝa ebenaĵo koncentriĝas la agrikulturo (vinoj, fruktoj), kaj kompreneble fiŝkaptado en la maro. Sète estas ankaŭ granda komerca haveno.

La marbordo allogas milionoj da turistoj dank'al siaj longaj kaj fajnsablaj plaĝoj kaj plezurhavenoj (La Grande Motte, Palavas-les-Flots, Agde). En la interna parto de Hérault tamen ne mankas la allogaĵoj : natura parko de Alta Langvedoko, multnombraj mezepokaj vilaĝoj, monaĥejoj, kasteloj, grotoj, ban-urboj, grandiozaj naturaj pejzaĝoj de la montaro Cévennes.

Vidu ankaŭ


Eksteraj ligiloj

greke http://www.herault.pref.gouv.fr greke http://www.cg34.fr greke http://www.canal-du-midi.org/accueil/patrimoine.htm