Mózes Rubinyi: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
lingvisto
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 11:33, 13 dec. 2012

Mózes Rubinyi [mOzeŝ rubinji], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Rubinyi Mózes estis hungara lingvisto, literaturhistoriisto, pedagogo, membro de Hungara Scienca Akademio, membro de Societo Kisfaludy, membro de Societo Petőfi.

Memortabulo en Budapeŝto pri Mózes Rubinyi

Mózes Rubinyi naskiĝis la 1-an de aprilo 1881 en Debrecen. Li mortis la 26-an de septembro 1965 en Budapeŝto.

Biografio

Mózes Rubinyi frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, universitaton en Budapeŝto, fine li plulernis en Germanio. Inter 1903-1938 li instruis en Budapeŝto. Post la 2-a mondmilito li havis postenon pri kulturo, ekde 1947 li instruis en universitato en Szeged.

Verkaro (elekto)

  • A moldvai csángókról 1900
  • Die Csángó-Magyaren in der Moldau 1902
  • Általános nyelvtudomány (Ĝenerala lingvoscio) 1906
  • A világnyelv kérdése (Problemo pri mondolingvo) 1907, germane 1914
  • Mikszáth Kálmán stílusa és nyelve (Stilo kaj lingvo de Kálmán Mikszáth) 1910
  • Mikszáth Kálmán élete és művei (Vivo kaj verkoj de Kálmán Mikszáth) 1917
  • Emlékezések és tanulmányok (Memoroj kaj studoj) 1962

Fontoj