Abd al-Aziz Rantisi: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Neniu resumo de redakto
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 16:37, 29 mar. 2006

Abd al-Aziz Rantisi

Abd al-Aziz Rantissi, (* 1947 en Yubna (Jebna?) proksime al Jaffa; † 17-an de aprilo 2004); arabe عبدالعزيز رنتيسي estis infankuracisto kaj gvidanto de Hamas.

Li estis la 24-an de marto 2004 elektita al nova "Ĝenerala Komandanto" de Hamas. Du tagojn antaŭ tio estis murdita la ĉefideologo de Hamas Aĥmed JASIN per raketoj de israela milithelikoptero.

Li naskiĝis en araba vilaĝo Jebna, kiu iĝis poste parto de Izraeolo, lia familio forkuris al Gazo, kie ili vivis en rifuĝejo. Rantissi pasigis 9 jarojn el sia vivo en prizono (el tio 2 jarojn en aresto de la aŭtonomia registaro, pro ribeligo). Li estis ĝis 1997 en izraela prizono, en komuna prizonĉelo kun Jasin.

Rantissi apartenis al la milita, radikala branĉo de la hamas-gvidantaro. Li jesis kiel Jasin al la mortigo de la judaj civitanoj, ĉar ili opiniis tion leĝa metodo por la liberigo de Palestinio. Li ne estis religie lerta kaj sperta kiel Jasin, sed li ĉiam apogis la islamanajn teroristojn en volo de Dio por detrui Izraelon. Li jam travivis atencon en 2003, sed la 17-an de aprilo 2004 li estis kaŝmurdita - kiel Aĥmed JASIN - per raketoj de israela milithelikoptero.