Barata pavo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
JagRoBot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto anstataŭigis streketojn skribitajn per ento
CocuBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2) (Roboto: Ŝanĝanta id:Merak Biru al id:Merak biru
Linio 190: Linio 190:
[[frp:Pavon blu]]
[[frp:Pavon blu]]
[[hu:Indiai páva]]
[[hu:Indiai páva]]
[[id:Merak Biru]]
[[id:Merak biru]]
[[it:Pavo cristatus]]
[[it:Pavo cristatus]]
[[ja:インドクジャク]]
[[ja:インドクジャク]]

Kiel registrite je 20:09, 15 dec. 2012

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Barata pavo
Memmontranta masklo
Memmontranta masklo
ino
ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Pavo
Specio: P. cristatus
Pavo cristatus
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Barata pavo (Pavo cristatus), ankaŭ nomata Hindia pavo, Hinduja pavo, Hinda pavo, Ordinara pavoBlua pavo, estas specio de birdo apartenanta al la genro Pavo de la familio de Fazanedoj. Ĝi originas de la hinda subkontinento kaj estas la nacia birdo de Barato.

Ĝi estas granda kaj brilkolora birdo indiĝena de Suda Azio, sed enmetita kaj duonsovaĝigita en multaj aliaj partoj de la mondo. La masklo estas ĉefe blua kun ventumilforna kresto de kulerpintaj plumoj kaj estas konata pro la longa “vosto” formata de longaj supravostaj kovrilplumoj kiuj montras kolorajn okulmakulojn. Tiuj rigidaj kaj longaj plumoj estas levataj kiel ventumilo kaj agitataj dum memmontra ceremonio por pariĝado. La ino ne havas tiun voston, havas verdecan kolon kaj pli senkoloran brunecan plumaron.

Taksonomio kaj nomigo

La Barata pavo estis unu el la multaj specioj origine priskribitaj de Linnaeus en sia verko de la 18a jarcento nome Systema Naturae, kaj ĝi ankoraŭ portas sian originan nomon de Pavo cristatus.[1] La latina genra nomo Pavo kaj similaj nacilingvaj nomoj ŝajne estas origine onomatopeoj de la kutima alvoko de la birdo. La specinomo cristatus aludas al la kresto.[2]

Simile la nomo uzeblas en multaj lingvoj por aludi personojn kiuj fanfaronas tiel kiel la pavo per montrado de sajna “vosto”. Chaucer (1343–1400) uzis la vorton por aludi al fiera kaj fanfarona persono en sia komparo "proud a pekok" (fiera kiel pavo) en Troilus and Criseyde (Libro I, linio 210).[3]

La greka vorto por pavo estas taos kaj ŝajne rilatas al la persa "tavus" (kiel ĉe Takht-i-Tâvus por la fama Pavotrono[4]). La hebrea vorto tuki (plurale tukkijim) ŝajne devenas el tamila tokei sed foje estis rilatita al la egipta tekh.[5][6]

Aspekto

Plumo de virseksa Pavo cristatus.
Kapo de pavo
Dorso de pavo

Virseksaj barataj pavoj estas grandaj birdoj mezaveraĝe longaj 107 cm (el beko al vosto el 100 al 115 cm) aŭ 2,2 m (195 al 225 cm), se kalkulante la voston, kaj pezas ĉ. 5 kg (4–6 kg). Inseksaj barataj pavoj estas pli malgrandaj mezaveraĝe longaj 86 al 95 cm kaj pezas mezaveraĝe ĉ. 3,4 kg (2.75–4 kg). Ties grando, koloro kaj krestoformo faras ilin nekonfuzeblaj ene de sia indiĝena distribua teritorio.

La plumaro de la virseksuloj estas irize blu-verda, kun la superaj kvazaŭvostaj plumoj ĉ. 1 m pli longaj ol la aliaj. Tiuj plumoj havas flavajn okulformajn makulojn kaj malfermiĝas ventumilforme por logi inseksulojn al kopulacio.

Pli precize la masklo estas metalecblua en krono, kun kapoplumoj mallongaj kaj buklaj. La ventumilforma kresto en kapo estas farata el plumoj kun nudaj nigraj stangoj kaj pinte per ruĝecverda reteco. Blanka strio superokula kaj kreskalunforma blanka makulo subokula estas formata de nuda blanka haŭtaĵo. La kapoflankoj havas irizecajn verdecbluajn plumojn. La dorso havas skvamecajn bronzverdecajn plumojn kun nigraj kaj kuprokoloraj markoj. Ŝultroj kaj flugiloj estas sablokoloraj kun nigra strieco, la unuarangaj estas brunaj kaj la duarangaj estas nigraj. La vosto estas malhelbruna kaj la montrebla falsa "vosto" estas komponata de longaj supraj vostokovriloj (pli da 200 plumoj, dum la vera vosto havas nur 20 plumojn) kaj preskaŭ ĉiuj el tiuj plumoj finas per prilaborita okulforma makulo. Kelkaj el la eksteraj plumoj ne havas la okulmakulon kaj finas per kreskalunforma nigra pinto. La suba vosto estas brile malhelverda nuance al nigreca subvoste. La femuroj estas sablokoloraj. La masklo havas spronon super la malantaŭa fringo.[7][8]

La inoj havas plumaron pale verdetan, grizan kaj irize bluan, regantan la du unuaj. Dum la kopulacia epoko pavinoj facile distingiĝas el la virpavoj pro la mallongo de siaj supraj plumoj. Ekster la reprodukta sezono ili distingiĝas ankaŭ pro la koloro de la kola plumaro, kiu estas verda, dum tiu de la virpavoj estas blua.

Pli precize la plenkreska pavino havas ruĝecbrunan kapon kun kresto kiel ĉe la masklo, sed la brunaj pintoj bordas verde. La supra korpo estas bruneca kun pli pala makuleteco. La unuarangaj, duarangaj kaj vosto estas malhelbrunaj. La suba kolo estas metalecverda kaj la brustoplumoj estas malhelbrunaj brile al verda. La resto de la subaj partoj estas blankeca.[7] Lanugaj junuloj estas pale sablokoloraj kun malhelbruna marko en nuko konekte kun la okuloj.[9] Junaj maskloj ŝajnas kiel inoj sed ties flugiloj estas brunaj.[9][10]

La supraj plumoj de la virpavoj uzataj por logi pavinojn estas ekzemplo de seksa duformismo. Kvankam ordinare oni nomas ilin vosto, ili fakte estas nur superaj korpaj plumoj. La virpava vosto mem estas tia, kia la pavina, kaŝtankolora kaj mallonga.

La plej komunaj alvokoj de la birdoj estis laŭtaj krioj priskribitaj kiel pia-oŭmej-aŭ. La ofteco de la alvokoj pliiĝas antaŭ la epoko de la Musono sed ili povas ankaŭ esti elsenditaj pro alarmo aŭ kiam ili estas ĝenataj de laŭtaj bruoj. En arbaroj ties alvokoj ofte indikas la eston de predanto kia tigro.[7][10] Ili faras ankaŭ multajn aliajn alvokojn kiaj rapida serio de ka-aan..ka-aan aŭ rapida kok-kok.[10][11]

Blanka pavo leŭkista produktata per selekta bredado en multaj parkoj kiaj tiu de la Jardin des Plantes, Parizo. Tiu mutacio estas komune miskonsiderata kiel albino.
La okulmakulaj vostokovriloj de pavo

Estas kelkaj kolormutacioj de la Barata pavo. Tiuj tre rare okazas en naturo, sed selekta bredado faris ilin komunaj en kaptiveco. La Nigraŝultra aŭ Japana mutacio estis dekomence konsiderata kiel subspecio P. c. nigripennis, kaj estis interesa temo dum la epoko de Darvino. Ĉe tiu mutacio la masklo estas melanista kun nigraj flugiloj dum la ino estas ĉefe leŭkista kun okrecaj kaj nigraj markoj.[9] Ĝi estas tamen nur kazo de genetika variado ene de la populacio. Aliaj variaĵoj inkludas la punktecan kaj blankan formojn, ĉiuj el kiuj estas resulto de alela variaĵo je specifaj lokoj.[12][13]

Distribuado kaj vivejo

La longaj supraj vostokovriloj formas la falsan "voston" de la pavo

La Barata pavo estas specio de loĝantaj birdoj en la Hinda subkontinento kaj krome troviĝas en la plej sekaj areoj de malaltaj teroj de Sri-Lanko. En Suda Azio ĝi troviĝas ĉefe sub altitudo de 1800 m kaj en raraj kazoj ĉe 2000 m.[14] Ĝi troviĝas en humidaj kaj sekaj deciduaj arbaroj, sed povas adaptiĝi al vivo en kultivataj regionoj kaj ĉe homaj setlejoj kaj troviĝas kutime kie akvo estas disponebla. En multaj partoj de norda Barato ili estas protektitaj pro religia sento kaj manĝas restaĵojn ĉe vilaĝoj kaj urboj. Kelkaj sugestis, ke la pavo estis enmetita en Eŭropo fare de Aleksandro la Granda,[15] dum aliaj sugestis, ke la birdo atingis Atenon je 450 a.K. kaj povus esti enmetita eĉ antaŭe.[16] De tiam tiu hindomalaja birdo estis enmetita en multaj aliaj partoj de la mondo kaj iĝis sovaĝigita en kelkaj areoj.[10]

Kutimaro

Pavoj estas konataj pro la masklaj spektaklaj ceremoniaj plumoj kiuj, spite esti veraj dorsoplumoj, estas konsiderataj kiel vosto. Tiu "vosto" estas fakte formata de enorme longaj supraj vostokovriloj. La propra vosto estas bruna kaj mallonga kiel ĉe la pavino. La koloroj rezultas el la mikrostrukturo de la plumoj kaj de la rezulta optika fenomeno.[17] La longaj vostokovriloj (kaj tarsaj spronoj) de la masklo disvolviĝas nur post la dua vivojaro. Komplete disvolviĝaj vostokovriloj troviĝas ĉe birdoj pli maljunaj ol kvar jaroj. En norda Barato tiuj ekdisvolviĝas ĉiun februaron kaj plumoŝanĝo okazas fine de aŭgusto.[18] La ŝanĝo de flugoplumoj povas iam ajn okazi dum la jaro.[19]

Oni supozas, ke la ornamaj vostokovriloj estas rezulto de la seksa selekto fare de inoj ĉar maskloj levas la vostokovrilojn kiel ventumilo kaj agitas ilin kiel parto de la memmontra ceremonio. Multaj studoj sugestis, ke la kvalito de la “vosto” estas malavantaĝa principo de la sankondiĉoj de maskloj kaj ke pavinoj selektas masklojn surbaze de ties plumaro. Pli ĵusaj studoj tamen sugestas, ke aliaj ŝlosiloj povus implici en partnera selektado fare de pavinoj.[20][21]

Barata pavino kun nematuruloj ĉe Hodal en Faridabado, Harjano, Barato

Ili troviĝas ĉefe surgrunde en malferma arbaro aŭ kultivejo kie ili manĝas en malgrandaj grupoj (1 pavo kun po 3 al 5 inoj) berojn, grenon sed ankaŭ predas serpentojn, lacertojn kaj malgrandajn rodulojn. Ties laŭtaj kaj kriecaj alvokoj helpas ties detektadon, kaj en arbaraj areoj, ofte indikas la ekziston de predanto kia tigro. Ili manĝas surgrunde, moviĝante en malgrandaj grupoj kaj kutime klopodas fuĝi kure perpiede inter subkreskaĵaro kaj eviti flugadon. Tamen ili flugas alte al arboj por ripozi.[10]

Post la reprodukta sezono la grupoj tendencas formiĝi nur de inoj kaj junuloj. Ili troviĝas malferme matene kaj tendencas resti ŝirme dum la taga varmo. Ili emas polvobanadon kaj krepuske la grupo piediras linie al preferata akvejo por trinki.

Pavoj elsendas laŭtajn alvokojn ĉefe dum la reprodukta sezono. Ili povas alvoki nokte pro alarmo kaj najbaraj birdoj povas alvoki per responda serio. Oni identigis preskaŭ sep diferencajn alvokajn variantojn ĉe pavoj krom ses alarmalvokoj kiuj estas komune produktitaj de ambaŭ seksoj.[22]

Pavoj ripozas en grupoj nokte en altaj arboj sed povas foje uzi rokojn, konstruaĵojn aŭ elektrajn turojn. Ĉe Gir-Arbaro, ili elektas altajn arbojn ĉe deklivaj riverbordoj.[23][24] Birdoj alvenas krepuske kaj alvokas ofte antaŭ supreniri ĉe ripozejo.[25] Pro tiu kongregokutimo ripozeje, multaj populacistudioj estis farataj je tiuj lokoj. La populacistrukturo ne estas bone komprenata: en studo de norda Barato (Jodhpur) la nombro de maskloj estis 170-210 por 100 inoj sed studo pri krepuskaj kalkuladoj ĉe ripozejoj en suda Barato (Injar) sugestis proporcion de po 47 maskloj por 100 inoj.[11]

Reproduktado

La virpavoj ne helpas en la zorgo pri la ovoj kaj havas eĉ ses pavinojn porfoje.

Malantaŭa vidaĵo de ceremonia masklo montranta la mallongajn vostoplumojn

Pavoj estas poligamiuloj, kaj la reprodukta sezono estas etenda sed ŝajne dependas el pluvoj. Kelkaj maskloj povas kuniĝi ĉe masklarejoj kaj tiuj maskloj estas ofte proksime rilataj.[26] Maskloj ĉe masklejoj ŝajne pluhavas malgrandajn teritoriojn proksime unu de alia kaj ili permesas inojn viziti ilin kaj ne klopodas pluteni inaron. Inoj ŝajne ne favoras specifajn masklojn.[27]

Maskloj ceremonie memmontriĝas per levado de la supraj vostokovriloj kiel arkeca ventumilo. La flugiloj estas tenataj duonfermaj kaj suben kaj ili de tempo al tempo agitas tremble la longajn plumojn produktante aspran sonon. La virpavo fruntas la inon dekomence kaj pavofieras kaj saltetas kaj foje turniĝas por montri la voston.[10] Maskloj povas ankaŭ senmoviĝi super manĝo por inviti inon kiel formo de ceremonia manĝo.[28] Maskloj povas foje ceremonii eĉ dum foresto de inoj. Kiam masklo estas memmontrante, inoj ŝajne ne montras intereson kaj kutime plumanĝas.[11]

La centra reprodukta sezono en suda Barato estas aprilo al majo, januaro al marto en Sri-Lanko kaj junio en norda Barato. La nesto estas neprofunda skrapaĵo engrunda kovrita per folioj, bastonetoj kaj aliaj restaĵoj. Nestoj estas foje situaj ĉe konstruaĵoj[29] kaj iam oni konstatis ke ili uzis neuzatajn nestoplatformojn de la Bengala grifo. La pavinoj demetas 4 ĝis 8 sablokolorajn al blankecajn ovojn, kiuj estas kovataj dum 28 tagoj fare nur de la ino. La pavaj ovoj estas hele kaŝtankoloraj kaj estas demetataj po unu ovo en tago, ofte vespere. La idoj estas nidifugaj kaj sekvas la patrinon post eloviĝo.[7] Lanugaj junuloj povas foje grimpi sur la patrinaj dorsoj kaj la ino povas alporti ilin fluge al sekura arbobranĉo.[30] Oni konstatis iam malkutiman ekzemplon de masklo kovanta ovaron.[10][31]

Manĝo

{{Aŭskultu|dosiero=Pavo cristatus (call).ogg|titolo=Pava alvoko }} Pavoj estas ĉiomanĝantaj kaj manĝas semojn, berojn, insektojn, fruktojn, malgrandajn mamulojn kaj reptiliojn. Ili manĝas malgrandajn serpentojn sed restas distance el la pli grandaj.[32] En la arbaroj Gir de Gujarato granda procentaĵo de ties manĝo estas falitaj beroj de Zizyphus.[33] Ĉe kultivataj areoj, pavoj manĝas ampleksan gamon de produktoj kia arakidoj, tomatoj, rizo, kaj eĉ bananoj.[11] Ĉe homaj setlejoj ili manĝas varion de restaĵoj eĉ homajn fekaĵojn.[10]

Mortotialoj

Thayer en sia "Peacock in the Woods" (Pavoj en naturo, 1907) sugestis, ke la ornama “vosto” estas helpo por kamuflado

Plenkreskaj pavoj povas eviti kutime grundopredantojn per flugo al arboj. Leopardoj kapablas kapti ilin tamen kaj en kelkaj areoj kiaj la arbaroj Gir pavoj estas komunaj predoj.[24] Grupa manĝado havigas iom da sekureco ĉar estas multaj rigardantaj okuloj kontraŭ predantoj.[34] Ili estas foje ĉasataj de grandaj rabobirdoj kiaj la Ŝanĝebla spizaeto kaj la Bengala gufo.[35][36] Idoj estas facilaj predoj. Plenkreskuloj loĝantaj ĉe homaj setlejoj estas foje ĉasataj de hejmaj hundoj aŭ de homoj en kelkaj areoj (suda Tamil Nadu) por popolaj kuraciloj rilate "pava oleo".[11]

Ĉe kaptiveco oni scias ke tiuj birdoj vivis ĝis 23 jaroj, sed oni ĉirkaŭkalkulas, ke ili vivas nur ĉirkaŭ 15 jaroj en naturo.[37]

Konservado kaj statuso

La pavo asocias kun bombasto, fiero kaj vanto kiel montrite ĉe tiu karikaturo de "Sir Vane Peacock" baze sur la verko de J J Grandville

La Barata pavo estas amplekse distribuata en naturo ĉe Suda Azio kaj protektata kaj de kulturo en multaj areoj kaj de leĝo en Barato. Konservo kalkuloj de la populacio supozas ke estas iom pli da 100,000.[38] Kontraŭleĝa kaptado por viando tamen pluas kaj malpliiĝo okazas ŝajne nur en partoj de Barato.[39]

Kruciĝo inter masklo de Verda pavo, Pavo muticus kaj pavino produktas stabilan hibridon nome "spalding", laŭ Mrs. Keith Spalding, birdoŝatanto de Kalifornio.[40] Povas esti problemo se oni liberigas en naturo birdojn de nekonata pedigro, ĉar la vivebloj de tiaj hibridoj kaj ties idaro estas ofte malpligranda.

Ŝtelĉasado de pavoj por viando, plumoj kaj akcidenta venenigo per manĝo de pesticidtraktitaj semoj estas konataj minacoj por naturaj birdoj.[41] Oni disvolvigis metodojn por identigi ĉu la plumoj estis plukitaj aŭ estis nature ŝanĝitaj, ĉar la barata leĝaro permesas la kolektadon de plumoj se ili estis ŝanĝitaj.[42]

En partoj de Barato la birdoj povus esti ĝenado por agrikulturo ĉar ili damaĝas la rikoltojn.[10] Ili povas ankaŭ iĝi problemo en ĝardenoj kaj hejmoj kie ili damaĝas plantojn, atakas siajn reflektojn rompante vitrojn kaj spegulojn, ripozas kaj skrapas aŭtojn aŭ lasas siajn fekaĵojn. Multaj urboj kie ili estis enmetitaj kaj iĝis sovaĝaj havas pavokontrolajn programojn. Tiuj inkludas eduki civitanojn kiel eviti ke la birdoj kaŭzu damaĝon per humana tratado de la birdoj.[43][44][45]

En kulturo

Statuo de Murugan aŭ Skanda el la templo ĉe Tiruvottiyur.

Elstare en multaj kulturoj, la pavo estis uzata en nombraj bildaj reprezentaĵoj, inklude elekton por nacia birdo de Barato en 1963.[10] La pavo ĝuis fabelan lokon en Barato ĉar ĝi estis ofte reprezentata en templa arto, mitologio, poezio, folklora muziko kaj tradicioj.[46] Multaj Hinduaj deaĵoj asocias kun la birdo, Kriŝno estas ofte bildita kun plumo en sia kapo, dum adorantoj de Ŝivao asocias la birdon kiel ĉevalo de la Dio de milito, Karthikeja (konata ankaŭ kiel Skanda aŭ Murugan). En Budhisma filozofio, la pavo reprezentas saĝon.[47] Pavoplumoj estas uzataj en multaj ceremonioj kaj ornamaĵoj. Pavaj bildoj estas disvastigataj en barata templa arkitekturo, malnova moneraro, tolaĵoj kaj plu estas uzata en multaj modernaj artaĵoj kaj ilaĵoj.[16]

En greka mitologio la origino de la pava plumaro estas eksplikata laŭ la rakonto de Juno kaj Arguso.[40] La ĉefa figuro de la Kurda religio de la Jezidoj, Melek-Taŭso, estas plej komune reprezentata kiel pavo.[48][49] Pava bildoj estas amplekse uzataj eĉ hodiaŭ kiel logo de la usona televidkanalo NBC kaj de la Sri Lankan Airlines.

Juno kaj Arguso, de Rubens (ĉ. 1620)
Dosiero:Melek taus.png
Reprezentaĵo Jezidoj de Melek-Taŭso

Tiuj birdoj estis ofte tenitaj en bestaroj kaj kiel ornamo en grandaj ĝardenoj kaj bienoj. Referenco en la Biblio mencias pavon apartenantan al reĝo Salomono (I Reĝoj, ĉap X 22 kaj 23). En mezepoko, ĉevaliroj en Eŭropo prenis "pavovoton" kaj ornamis siajn helmojn per ties plumoj. Plumoj estis enterigitaj kun vikingaj militistoj[50] kaj oni diris, ke la viando de tiu birdo kuracas serpentan venenon kaj multajn aliajn malsanojn. Oni dokumentis nombrajn uzojn en Ajurvedo. Oni diras, ke pavoj havas areon senserpentan.[51]

La koloroj de la pavo kaj la kontrasto kun la multe pli senkolora pavino estis pensigilo por fruaj pensantoj. Charles Darwin skribis al Asa Gray ke "sight of a feather in a peacock’s tail, whenever I gaze at it, makes me sick!" (vido de plumo de pava vosto, kiam mi rigardas ĝin, malsanigas min) ĉar li malsukcesis vidi adaptan avantaĝon por la rimarkinda vosto kiu ŝajnas nur balasto. Darwin klopodis disvolvigi duan principon de "seksa selekto" por solvi la problemon. La usona artisto Abbott Handerson Thayer klopodis montri el sia propra imago la valoro de la okulmakuloj en kamuflado en pentraĵo de 1907.[52] Nur en la 1970-aj jaroj tiu ŝajna kontraŭdiro estis solvita baze sur evoluo de la malavantaĝa principo de Amotz Zahavi, kvankam la vera mekanismo povus esti malpli simpla ol ĝi ŝajnas – la kosto pliiĝas eble pro la fakto ke la hormonoj kiuj plibonigas la plumodisvolvon malpliiĝas la imunan sistemon.[53][54]

En Anglo-Hinda uzado de la 1850-aj jaroj, “pavi” signifis fari viziton al sinjorinoj kaj sinjoroj matene. En la 1890-aj jaroj, la termino "peacocking" (virpavi) en Aŭstralio aludis al la praktiko de aĉetado de la plej bonkvalitaj terenoj ("picking the eyes", pluki okulojn) dum la ĉirkaŭa tereno estas senvalora.[55] La angla vorto "peacock" (virpavo) uziĝas por priskribi viron kiu ege fieras aŭ atentas al sia vesto.[56] Simile okazas en aliaj lingvoj.

Bildaro

Referencoj

Ŝablono:Reflist

Aliaj fontoj

  • Galusha,JG; Hill,LM (1996) A study of the behaviour of Indian Peacocks Pavo cristatus on Protection Island, Jefferson County, Washington, USA. Pavo 34(1&2):23-31.
  • Ganguli,U (1965) A Peahen nests on a roof. Newsletter for Birdwatchers. 5(4):4-6.
  • Prakash,M (1968) Mating of Peacocks Pavo cristatus. Newsletter for Birdwatchers. 8(6), 4-5.
  • Rao,MS; Zaki,S; Ganesh,T (1981) Colibacillosis in a Peacock. Current Science 50(12):550-551.
  • Sharma,IK (1969) Habitat et comportment du Pavon (Pavo cristatus). Alauda 37(3):219-223.
  • Sharma,IK (1970) Analyse ecologique des parades du paon (Pavo cristatus). Alauda 38(4):290-294.
  • Sharma,IK (1972) Etude ecologique de la reproduction de la paon (Pavo cristatus). Alauda 40(4):378-384.
  • Sharma,IK (1973) Ecological studies of biomass of the Peafowl (Pavo cristatus). Tori 22(93-94):25-29.
  • Sharma,IK (1974) Notes ecologique sur le paon bleu, Pavo cristatus. Les Carnets de Zoologie 34:41-45.
  • Sharma,IK (1981) Adaptations and commensality of the Peafowl (Pavo cristatus) in the Indian Thar Desert. Annals Arid Zone. 20(2):71-75.
  • Shrivastava,AB; Nair,NR; Awadhiya,RP; Katiyar,AK (1992) Traumatic ventriculitis in Peacock (Pavo cristatus). Indian Vet. J. 69(8):755.

Eksteraj ligiloj

  1. latine Linnaeus, Carl. (1758) Systema naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis. Tomus I. Editio decima, reformata.. Holmiae. (Laurentii Salvii)..
  2. Johnsgard, P.A.. (1999) The Pheasants of the World: Biology and Natural History. Washington, DC: Smithsonian Institution Press. ISBN 1-56098-839-8.
  3. Weekley, E. (1921) An etymological dictionary of modern English. John Murray, London.
  4. Lal, Krishna. (2007) Peacock in Indian art, thought and literature. Abhinav Publications. ISBN 8170174295.
  5. Burton, R F. (1884) The book of the sword. Chatto and Windus, London.
  6. Hehn, Victor; James P. Mallory. (1976) Cultivated plants and domesticated animals in their migration from Asia to Europe: historico-linguistic studies Volume 7 of Amsterdam studies in the theory and history of linguistic science Amsterdam studies in the theory and history of linguistic science. Series I, Amsterdam classics in linguistics,1800-1925. John Benjamins Publishing Company. ISBN 9027208719.
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 Whistler, Hugh. (1949) Popular handbook of Indian birds, 4‑a eldono, Gurney and Jackson, London, p. 401–410. ISBN 1406745766.
  8. Blanford, WT. (1898) Fauna of British India. Birds 4. Taylor and Francis, London, p. 681–70.
  9. 9,0 9,1 9,2 Baker, ECS. (1928) Fauna of British India. Birds. Volume 5, 2‑a eldono, Taylor and Francis, London, p. 282–284.
  10. 10,00 10,01 10,02 10,03 10,04 10,05 10,06 10,07 10,08 10,09 Ali, S & S D Ripley. (1980) Handbook of the birds of India and Pakistan, 2‑a eldono 2, Oxford University Press, p. 123–126. ISBN 0195620631.
  11. 11,0 11,1 11,2 11,3 11,4 Johnsingh,AJT; Murali,S (1978). “The ecology and behaviour of the Indian Peafowl (Pavo cristatus) Linn. of Injar”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 75 (4), p. 1069–1079. 
  12. Somes, RG Jr. and R. E. Burger (1991). “Plumage Color Inheritance of the Indian Blue Peafowl (Pavo Cristatus): Blue, Black-Shouldered, Cameo, and Oaten”, Journal of Heredity 82, p. 64–68. doi:10.1093/jhered/82.1.64. 
  13. Somes, RG Jr. and R. E. Burger . “Inheritance of the White and Pied Plumage Color Patterns in the Indian Peafowl (Pavo cristatus)”, J. Hered. 84, p. 57–62. 
  14. Dodsworth, PTL (1912). “Occurrence of the Common Peafowl Pavo cristatus, Linnaeus in the neighbourhood of Simla, N.W. Himalayas”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 21 (3), p. 1082–1083. 
  15. Whitman, CH (1898). “The birds of Old English literature”, The journal of Germanic Philology 2 (2), p. 40. 
  16. 16,0 16,1 Nair, P. Thankappan (1974). “The Peacock Cult in Asia”, Asian Folklore Studies 33 (2), p. 93–170. doi:10.2307/1177550. 
  17. (2004) “Light as a Feather: Structural Elements Give Peacock Plumes Their Color”, Physics Today 57 (1), p. 18–20. doi:10.1063/1.1650059. 
  18. Sharma, IK (1974). “Ecological Studies of the Plumes of the Peacock (Pavo cristatus')”, The Condor 76 (3), p. 344–346. doi:10.2307/1366352. 
  19. Marien, Daniel (1951). “Notes on some pheasants from southwestern Asia, with remarks on molt”, American Museum novitates 1518, p. 1–25. 
  20. (2005) “Multiple sexual advertisements honestly reflect health status in peacocks (Pavo cristatus)”, Behavioral Ecology and Sociobiology 58 (6), p. 552–557. doi:10.1007/s00265-005-0958-y. 
  21. (2008) “Peahens do not prefer peacocks with more elaborate trains”, Animal Behaviour 75 (4), p. 1209–1219. doi:10.1016/j.anbehav.2007.10.004. 
  22. Takahashi M & T Hasegawa (2008). “Seasonal and diurnal use of eight different call types by Indian peafowl ( Pavo cristatus )”, Journal of Ethology 26 (3), p. 375–381. doi:10.1007/s10164-007-0078-4. 
  23. Trivedi,Pranav; Johnsingh,AJT (1996). “Roost selection by Indian Peafowl (Pavo cristatus) in Gir Forest, India”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 93 (1), p. 25–29. 
  24. 24,0 24,1 Parasharya,BM; Mukherjee, Aeshita (1999). “Roosting behaviour of Indian Peafowl Pavo cristatus”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 96 (3), p. 471–472. 
  25. Navaneethakannan,K (1984). “Activity patterns in a colony of Peafowls (Pavo cristatus) in nature”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 81 (2), p. 387–393. 
  26. Petrie M, Krupa A, Burke T. (1999). “Peacocks lek with relatives even in the absence of social and environmental cues”, Nature 401, p. 155–157. doi:10.1038/43651. 
  27. (1984-08) “The social organization of feral peafowl”, Animal Behaviour 32 (3), p. 830–835. doi:10.1016/S0003-3472(84)80159-1. 
  28. Stokes, AW & H. Warrington Williams (1971). “Courtship Feeding in Gallinaceous Birds”, The Auk 88 (3), p. 543–559. 
  29. Vyas,R (1994). “Unusual breeding site of Indian Peafowl”, Newsletter for Birdwatchers 34 (6), p. 139.. 
  30. Singh, H (1964). “Peahens flying up with young”, Newsletter for Birdwatchers 4 (1), p. 14. 
  31. Shivrajkumar,YS (1957). “An incubating Peacock (Pavo cristatus Linn.)”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 54 (2), p. 464. 
  32. Johnsingh,AJT (1976). “Peacocks and cobra”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 73 (1), p. 214. 
  33. Trivedi,Pranav; Johnsingh,AJT (1995). “Diet of Indian Peafowl Pavo cristatus Linn. in Gir Forest, Gujarat”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 92 (2), p. 262–263. 
  34. Yasmin,Shahla; Yahya,HSA (2000). “Group size and vigilance in Indian Peafowl Pavo cristatus (Linn.), Family: Phasianidae”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 97 (3), p. 425–428. 
  35. Dhanwatey, Amrut S (1986). “A Crested Hawk-Eagle Spizaetus cirrhatus (Gmelin) killing a Peafowl Pavo cristatus Linnaeus”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 83 (4), p. 202. 
  36. Tehsin,Raza; Tehsin,Fatema (1990). “Indian Great Horned Owl Bubo bubo (Linn.) and Peafowl Pavo cristatus Linn”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 87 (2), p. 300. 
  37. Flower, M.S.S. (1938). “The duration of life in animals - IV. Birds: special notes by orders and families”, Proceedings of the Zoological Society of London, p. 195–235. 
  38. Madge S & P McGowan. (2002) Pheasant, partridges and grouse, including buttonquails, sandgrouse and allies. Christopher Helm, London.
  39. Ramesh, K. & P. McGowan (2009). “On the current status of Indian Peafowl Pavo cristatus (Aves: Galliformes: Phasianidae): keeping the common species common”, Journal of Threatened Taxa 1 (2), p. 106–108. 
  40. 40,0 40,1 Jackson, CE. (2006) Peacock. Reaktion Books, London, p. 10–11. ISBN 9781861892935.
  41. Alexander JP (1983). “Probable diazinon poisoning in peafowl: a clinical description”, Vet Rec. 113 (20), p. 470. 
  42. Sahajpal, V., Goyal, S.P. (2008). “Identification of shed or plucked origin of Indian Peafowl (Pavo cristatus) tail feathers: Preliminary findings”, Science and Justice 48 (2), p. 76–78. doi:10.1016/j.scijus.2007.08.002. 
  43. La Canada, California, City Council, Peafowl Management Plan Update.
  44. East Northamptonshire plan.
  45. Living with peafowl. City of Dunedin, Florida.
  46. Fitzpatrick J (1923). “Folklore of birds and beasts of India”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 28 (2), p. 562–565. 
  47. Choskyi, Ven. Jampa (1988). “Symbolism of Animals in Buddhism”, Buddhist Hiamalaya 1 (1). 
  48. Empson, RHW. (1928) The cult of the peacock angel. HF & G Witherby, London.
  49. Springett, BH. (1922) Secret sects of Syria and the Lebanon. George Allen & Unwin Ltd, London.
  50. Tyrberg T (2002). “The archaeological record of domesticated and tamed birds in Sweden”, Acta zoologica cracoviensia 45, p. 215–231. 
  51. Letter from the Desk of David Challinor, November 2001. Smithsonian Institution.
  52. Boynton, Mary Fuertes (1952). “Abbott Thayer and Natural History”, Osiris 10, p. 542–555. doi:10.1086/368563. 
  53. Zahavi, Amotz; Avishag Zahavi, Amir Balaban, Melvin Patrick Ely. (1999) The handicap principle: a missing piece of Darwin's puzzle. Oxford University Press. ISBN 0195129148.
  54. Ros, Albert; Correia, Maria; Wingfield, John; Oliveira, Rui (2009). “Mounting an immune response correlates with decreased androgen levels in male peafowl, Pavo cristatus”, Journal of Ethology 27 (2), p. 209–214. doi:10.1007/s10164-008-0105-0. 
  55. Partridge, E & Paul Beale. (2002) A dictionary of slang and unconventional English. Routledge. ISBN 0415291895.
  56. Advanced Learners Dictionary. Cambridge University Press.