Kokando: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ZéroBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: zh:浩罕 (烏茲別克)
e r2.7.3rc2) (robota aldono de: tr:Kokand
Linio 103: Linio 103:
[[tg:Қӯқанд]]
[[tg:Қӯқанд]]
[[th:โกกันด์]]
[[th:โกกันด์]]
[[tr:Kokand]]
[[uk:Коканд]]
[[uk:Коканд]]
[[uz:Qoʻqon]]
[[uz:Qoʻqon]]

Kiel registrite je 00:25, 22 dec. 2012

Kokando
uzbeke Qoʻqon (antaŭe kirile Қўқон), ruse Коканд [Kokand]
urbo
la ĥana palaco en Kokando
Oficiala nomo: Qoʻqon
Lando Uzbekio Uzbekio
Situo Kokando
 - koordinatoj 40° 31′ 43″ N 70° 56′ 33″ O / 40.52861 °N, 70.94250 °O / 40.52861; 70.94250 (mapo)
Loĝantaro 187 226 (2006)
Horzono UTC+5
 - somera tempo UTC+6
Poŝtkodo
Situo kadre de Uzbekio
Situo kadre de Uzbekio
Situo kadre de Uzbekio
Situo kadre de Azio
Situo kadre de Azio
Situo kadre de Azio
Vikimedia Komunejo: Kokand
Retpaĝo: kokand.uz

Kokando (uzbeke Qoʻqon, antaŭe per kirila alfabeto Қўқон, ruse Коканд [Kokand]) estas urbo en Uzbekio. Ĝi provizore en Esperanto nomatas Kokando, simile al la nomigo en multaj aliaj lingvoj, kvankam tiu nomo pli apogiĝas je la imperia rusa ol la loka uzbeka lingvo - sed la alternativo "kokono" kaŭzus nenecesajn miskomprenojn. La 1-an de januaro 2006 en la urbo vivis 187 226 loĝantoj.

Historio

La urbo historie havis ŝlosilan pozicion enireje de la Fergana Valo. La loĝloko situas laŭlonge de la Silka Vojo, karavana vojo kiu historie ligis la regionon de la Mediteranea Maro kun Orienta kaj Suda Azio. En la 13-a jarcento mongola soldataro detruis la urbon.

La moderna urbo evoluiĝis ĉirkaŭ fortikaĵo starigita en 1732. En 1740 la loĝloko iĝis ĉefurbo de la Ĥanlando Kokando. Sian plej grandan teritorian amplekson la Ĥanlando havis en la unua duono de la 19-a jarcento, kiam ĝi inkluzivis partojn de la nuna ŝtato Kazaĥio. Ekde la jaro 1760 la urboj de la Ĥanlando kaj aparte Kokando mem ekonomie ekpliprosperiĝis. La produktado de silko iĝis motoro de ekonomia prospereco, kaj la komercaj rilatoj al Kaŝgaro kaj Ĉinio estis intensaj. La agrikulturaj areoj estis pligrandigitaj fare de novaj akvumaj kanaloj. Ene de 20 kaj 30 jaroj la ĥanlando estis la probable plej forta politika regno de Centra Azio, kaj en la regno konstruiĝis granda nombro da publikaj konstruaĵoj en irana stilo, tiel ke la ĉefurbo Kokando fine havis 600 moskeojn kaj 15 madrasojn.

En 1876 la armeo de la Rusia Imperio konkeris la urbon. Kokando iĝis parto de la rusia gubernio Turkestano. En 1917/1918 ĝi estis la sidejo de la kontraŭbolŝevisma provizora registaro de aŭtonoma Turkestano.

Notoj


situo de la urbo en mapo de la Fergana Valo