Maristo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.3) (robota aldono de: arc:ܡܠܚܐ (ܢܘܛܐ)
JackieBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2) (robota aldono de: hr:Pomorac
Linio 43: Linio 43:
[[fr:Marin (profession)]]
[[fr:Marin (profession)]]
[[he:ספן]]
[[he:ספן]]
[[hr:Pomorac]]
[[id:Pelaut]]
[[id:Pelaut]]
[[it:Marinaio]]
[[it:Marinaio]]

Kiel registrite je 20:31, 31 dec. 2012

Maristo estas homo, kiu havas sian laborlokon sur ŝipo, kiu transportas pasaĝerojn kaj / aŭ varojn trans akvaj surfacoj de unu loko al alia.

Profesiaj rangoj

La plej altranga maristo sur ŝipo estas la kapitano, navigisto, kiu havas la rajton ordoni laborojn al la aliaj ŝipaj maristoj.

La dua plej altranga maristo estas la gvida ŝipa inĝeniero (angle Chief Engineer, germane MaschineningenieurLeitender Ingenieur): Li aŭ ŝi respondecas por la motoroj kaj ĉiuj teknikaĵoj de la ŝipo.

La navigista oficiro (germane Nautischer Offizier) per ŝtata ekzameno atikis patenton pri la navigado de mara ŝipo. Dum la tempo, kiam li/ŝi stiras la ŝipon, li/ŝi respondecas pri la sekureco de la ŝipo kaj de la ĉirkaŭa mara trafiko.

La maŝinistoj de la ŝipo estas

  • inĝenieroj, kiuj rekte respondecas al la gvida inĝeniero
  • elektrikistoj, kiuj zorgas pri la ŝipaj elektraĵoj
  • ŝipaj mekanikistoj, kiuj zorgas pri la mekanikaj partoj de la ŝipaj maŝinoj, kaj
  • oleistoj, kiuj respondecas pri la oleumado kaj purigado de la ŝipaj maŝinoj, helpas inspekti kaj ripari ilin.

Krome ekzistas simplaj maristoj, kiuj ne (jam) atiris pli altan rangon, faras la bazajn laborojn surŝipe kaj parte ankoraŭ estas metilernantoj.

Kromaj maristoj kun specifaj taskoj estas ekzemple

  • matrosoj (laboras ĉefe sur la ferdeko, germane Matrose, nederlande matroos, france matelot)
  • radikomunikistoj
  • ŝipaj kuiristoj (germane Smutje)
  • ŝipaj servistoj (angle kaj germane Steward) kaj
  • ŝipaj lavistoj.