Metropola Muzeo de Arto: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e robota aldono de: lv:Metropoles mākslas muzejs
Linio 43: Linio 43:
[[la:Museum Artium Metropolitanum]]
[[la:Museum Artium Metropolitanum]]
[[lt:Metropoliteno muziejus]]
[[lt:Metropoliteno muziejus]]
[[lv:Metropoles mākslas muzejs]]
[[mk:Метрополитен (музеј)]]
[[mk:Метрополитен (музеј)]]
[[mzn:متروپولیتن موزه]]
[[mzn:متروپولیتن موزه]]

Kiel registrite je 04:36, 1 jan. 2013

Interno de la muzeo

La Metropolita Muzeo de Arto, familiare konata kiel La Met (angle: Metropolitan Museum of Art), estas muzeo pri arto situanta ĉe la orienta flanko de Centra Parko, kio estas konata kiel Muzea Mejlo en Novjorko, Usono. Ĝi havas konstantan kolekton enhavanta pli ol du milionoj da artaĵoj, dividita en deknaŭ oficialajn sekciojn. La ĉefkonstruaĵo estas unu el la plej grandaj artgalerioj de la mondo. Ekzistas ankaŭ multe pli malgranda dua loko en Supra Manhattan, ĉe " La Monaĥeja korto", kiu havas mezepokan arton.

Reprezentitaj en la konstanta kolekto estas artaĵoj de la grek-romia antikvo kaj antikva Egiptio, pentraĵoj kaj skulptaĵoj de preskaŭ ĉiuj eŭropaj majstroj, kaj ampleksa kolekto de usona kaj moderna arto. Ĝi ankaŭ konservas ampleksajn posedaĵojn de Azio, Oceanio, Bizancio, kaj Islama arto. La muzeo ankaŭ estas hejmo por enciklopediecaj kolektoj de muzikaj instrumentoj, kostumoj kaj akcesoraĵoj, kaj antikvaj armiloj kaj kirasoj de ĉirkaŭ la mondo. Kelkaj kolektoj, alternante sin de la unua jarcento en Romo al moderna usona dizajno, estas konstante instalitaj en la galerioj de La Met.

La Metropolita Muzeo de Arto estis fondita en 1870 fare de grupo usonanoj. La fondintoj inkludis komercistojn kaj financistojn, same kiel gvidajn artistojn kaj pensulojn, kiu volis malfermi muzeon por alporti artan edukon al la usonanoj. Ĝi malfermiĝis la 20-an de februaro 1872, kaj estis originale situanta ĉe 681 Kvina Avenuo.

Ŝablono:LigoLeginda