Alzaco-Loreno: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
JAnDbot (diskuto | kontribuoj)
CocuBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2) (robota aldono de: af:Elsas-Lotaringe
Linio 35: Linio 35:
[[Kategorio:Historia germana teritorio]]
[[Kategorio:Historia germana teritorio]]


[[af:Elsas-Lotaringe]]
[[az:Elzas-Lotaringiya]]
[[az:Elzas-Lotaringiya]]
[[bg:Елзас-Лотарингия]]
[[bg:Елзас-Лотарингия]]

Kiel registrite je 20:22, 1 jan. 2013

Alzaco-Loreno
Reichsland Elsaß-Lothringen
Blazono Flago
situo ene de la Germana Regno

Alzaco-Loreno (franclingve Alsace-Lorraine, germanlingve [Reichsland] Elsaß-Lothringen) estas la nomo donita al la regiono ĵus konkerita de Germanio post la franca-germana milito de 1870-1871. Ĝi enhavis la preskaŭ tutan Alzacon (minus Belforto), kelkajn franclingvajn vilaĝojn, kiuj antaŭe apartenis al la departemento Vogezoj, kaj parton de Loreno kun la grava (kaj franclingva) urbo Metz. Temis pri la teritorio de la nuntempaj francaj departementoj Bas-Rhin, Haut-Rhin kaj Mozelo. Administra centro de la regiono estis Strasburgo. La teritorioj sen plebiscitoj ŝanĝis la reganton kaj en 1871 kaj en 1918/19. Dum la tuta germana periodo, de 1871 al 1918, ĝi restis en ia miksa kaj ne klara statuto, komuna propraĵo de ĉiuj aliaj germanaj ŝtatoj, do en malsupera situacio. En 1911 ĝi ricevis konstitucion sed en 1913 la Saverna Afero ja montris, ke ĝi estas submetita al la armea diktatoreco.

En 1918 la Francoj revenis kaj volis perforte francigi la loĝantaron, kies kutima lingvo estis la alemana lingvo, dialekto de la germana lingvo. Rezultis krizo, kiu daŭris ĝis la Dua Mondmilito. Tiam la venkintaj Germanoj ne nur germanigis la tutan publikan vivon, sed kontraŭleĝe enarmeigis la junularon. Pli ol 40.000 junuloj mortis, precipe en Rusio. La vundoj de tiu terura tempo tre malrapide fermiĝis.

Ekde 1945 Alzaco-Loreno estas denove franca kaj ekde la 1970-aj jaroj tre rapide franciĝas.

Vidu ankaŭ