Leopold Mozart: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e r2.7.2) (robota aldono de: et:Leopold Mozart
e robota aldono de: io:Leopold Mozart
Linio 47: Linio 47:
[[hr:Leopold Mozart]]
[[hr:Leopold Mozart]]
[[hu:Leopold Mozart]]
[[hu:Leopold Mozart]]
[[io:Leopold Mozart]]
[[it:Leopold Mozart]]
[[it:Leopold Mozart]]
[[ja:レオポルト・モーツァルト]]
[[ja:レオポルト・モーツァルト]]

Kiel registrite je 00:46, 2 jan. 2013

Leopold MOZART (naskiĝis la 14-an de novembro 1719 en Augsburg, mortis la 28-an de majo 1787 en Salcburgo) estis violonisto kaj komponisto de klasika muziko. Li laboris kiel vicorkestrestro en Salcburgo kaj estis la patro de la grava komponisto Wolfgang Amadeus Mozart.


En la jaro 1747 Leopold Mozart edziĝis kun Anna Maria Pertl en la salcburga katedralo. Oni supozas, ke la rilato estis tre feliĉa. Ili havis sep infanojn, sed nur du infanoj plenkreskiĝis: Maria Anna, nomita Nannerl (1751-1829) kaj Wolfgang Amadeus (1756-1791).

La edzino Anna Maria mortis jam en la jaro 1778 dum vojaĝo al Parizo, kien ŝi akompanis la filon Wolfgang Amadeus. Leopold Mozart mem ne sukcesis atingi la permeson de sia dunganto, la salcburga kortego, kunvojaĝi al Parizo.

Ekde julio 1785 li edukis sian nepon Leopold, la unuan filon de Nannerl. Ŝajne li intencis krei mirinfanon kiel Wolfgang Amadeus. La rilato al la filo Wolfgang malvarmiĝis, kiam tiu edziĝis kun la kantistino Konstanze Weber.

La 28-an de majo 1787 li mortis en Salcburgo, supozeble pro stomaka kancero.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke Pri la libro "Versuch einer gründlichen Violinschule" (germanlingva; "Provo de fundamenta violoninstruado") de Leopold Mozart greke Pri franca eldono de la instrulibro por violono de Leopold Mozart (anglalingva) greke Biografieto (anglalingva)