Atlanta (Georgio): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.3) (robota aldono de: nov:Atlanta, roa-rup:Atlanta
Linio 108: Linio 108:
[[nn:Atlanta]]
[[nn:Atlanta]]
[[no:Atlanta]]
[[no:Atlanta]]
[[nov:Atlanta]]
[[oc:Atlanta]]
[[oc:Atlanta]]
[[os:Атлантæ]]
[[os:Атлантæ]]
Linio 117: Linio 118:
[[qu:Atlanta (Georgia)]]
[[qu:Atlanta (Georgia)]]
[[ro:Atlanta]]
[[ro:Atlanta]]
[[roa-rup:Atlanta]]
[[ru:Атланта]]
[[ru:Атланта]]
[[scn:Atlanta]]
[[scn:Atlanta]]

Kiel registrite je 15:32, 2 jan. 2013

Situo de Altanta en Georgio.
Atlanta (Georgio)

Atlanto (anglalingve, Atlanta [atLANta]) estas la plej granda urbo kaj la ĉefurbo de la usona ŝtato Georgio. Laŭ popolnombrado, en la jaro 2000 ĝi havis 416.474 loĝantojn. En la pli granda urbaro, kies centro ĝi estas, vivas inter 3 kaj 4 milionoj da homoj. Ĝi estas la ĉefurbo de Kantono Fulton, Georgio. Ĝi lokas ĉe koordinatoj 33° 45′ N 84° 23′ U / 33.750 °N, 84.383 °U / 33.750; -84.383 (mapo)Koordinatoj: 33° 45′ N 84° 23′ U / 33.750 °N, 84.383 °U / 33.750; -84.383 (mapo).

Kromnomoj de Atlanto inkluzivas "la Feniks-Urbo", ĉar ĝia rekonstruiĝo post la Usona Enlanda Milito estas taksita simila al la leviĝo el cindroj de la mita fenikso; "la pordega urbo de la sudo", pro tio ke ĝi estis fervoj-centro; kaj "la urbo tro okupata por malami", pro la relativa senperforteco dum la Civilrajta movado en la 1960-aj jaroj.

Historio

Post kiam la usona registaro forpelis la Ĉerokiojn el norda Georgio, eŭropidoj eksetlis la regionon. Kiam ekkonstruiĝis fervojoj, oni en 1837 elektis arbitran lokon por kunigi plurajn fervoj-liniojn. Ĉirkaŭ tiu punkto kreskis vilaĝeto nomata unue "Terminus", kiu en 1843 renomiĝis "Marthasville" honore al la filino de la tiama ŝtatestro. Ĝi multe kreskis post kiam la fervojoj ekfunkciis. En 1848 ĝi fine renomiĝis "Atlanta" laŭ la "Western and Atlantic Railway" (Okcidenta kaj Atlantika Fervojlinio).

Dum la Usona Enlanda Milito Atlanto pligraviĝis kiel centro por la Konfederacio, kaj tial estis ĉefa milita celo kiam la Unia armeo sub generalo William Tecumseh Sherman en 1864 invadis la Konfederacion. La urbon ili sieĝis kaj, post la kapto, bruligis ĝin. Ne la tutan urbon oni bruligis, tamen; la preĝejojn kaj malsanulejojn ili ŝparis pro peto de Patro Thomas O'Reilly de la preĝejo Senmakula Koncipiĝo.

Post la milito, la urbo iĝis la ŝtata ĉefurbo, kaj rapide rekonstruiĝis kaj plukreskis. Okazis en 1887 la Piedmonta Ekzpozicio kaj en 1895 la Kotonŝtata Ekspozicio kiuj allogis multajn homojn kaj pli bele famigis la urbon komercrilate.

Ekde la jaroj 1930 Atlanto ankaŭ graviĝis kiel centra loko por aviado, grandparte pro la instigo de William B. Hartsfield, estrarano kaj poste urbestro.

Dum la kriza periodo de la Civilrajta Movado en Usono, Atlanto suferis iom malpli da tumultoj ktp. ol aliaj sudorientaj urboj, ĉefe pro la pacigaj streboj de Martin Luther King, Jr. (kies hejmurbo ĝi estis) kaj urbestro HARTSFIELD.

En 1996 Atlanto gastigis la somerajn olimpikojn.

En 2000 la Esperanto-Societo de Metropola Atlanto gastigis la Landan Kongreson de la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko.

Famaj Atlantanoj

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda