Historio de Esperanto en Radio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
[[Kategorio:Esperanto]] [[Kategorio:Esperanto-kulturo]]
[[Kategorio:Esperanto-movado]] [[Kategorio:Enciklopedio de Esperanto]]
[[Kategorio:Esperanto-movado]] [[Kategorio:Enciklopedio de Esperanto]]
[[Kategorio:Enciklopedio de Esperanto R]]
[[Kategorio:Enciklopedio de Esperanto R]]

Kiel registrite je 17:27, 31 mar. 2006

EdE-R

Radio. La unuaj disaŭdigoj en Esperanto komenciĝis en 1922. Tiam estis farataj tiaj provoj en Newark WYZ (Usono) kaj London. Pluaj Esperanto-disaŭdigoj okazis: en 1923 en Moskva (12-a de aprilo) en Montreal kaj Rio de Janeiro; en 1924 en Praha (31-a de januaro), en Genève (18-a de marto), en Helsinki (6-a de aprilo), en Paris (7-a de aprilo) ktp. La Esperantistoj en la tuta mondo esperis kaj klopodis atingi gravajn sukcesojn sur la nova tereno. En 1924 fondiĝis Internacia Radio-Asocio por tiu ĉi celo, kiu kelkajn jarojn estis tre aktiva, ĝi eldonis eĉ Internacian Radio-Revuon. Poste ICK transprenis la ĉefan direkton de la radiolaboro, kreis apartan radio-komisionon. Ties gvidanto J. JUNGFER eldonas Internacian Radio-Servon, kiu estas unu el la plej utilaj organoj de la Esperanto-movado. Ĝi informas pri la Esperanto-disaŭdigoj, instigas kunlaboron en diversaj landoj. La komisiono mem starigas statistikon ĉiujare, kiun komunikas la oficiala dokumentaro. Laŭ tio en 1933 en 83 sendostacioj de 14 landoj okazis 1774 disaŭdigoj en aŭ pri Esperanto, inter ili 409 kursohoroj. Detalojn vidu en la laŭlandaj artikoloj; vidu la indekson.