Futbalo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto: fa:فوتبال estas artikolo leginda
Linio 168: Linio 168:
{{link FA|ko}}
{{link FA|ko}}
{{link FA|ml}}
{{link FA|ml}}
{{LigoLeginda|fa}}


[[ace:Sipak bhan]]
[[ace:Sipak bhan]]

Kiel registrite je 20:31, 5 jan. 2013

Futbalo
futbala ludo
futbala ludo
speco de sporto • teama sportoolimpika sporto • spektakla sporto • pilkosporto
sporta industrio
Fakoj
<mankas>
Kulminaj konkursoj
FIFA World Cup 1930
Olimpika turniro 1900
Internacia federacio
Nomo: Federacio Internacia de Futbalo (FIFA)
Fondita: 21-an de majo 1904
TTT: www.fifa.com
Rilataj paĝoj
Kategorio:Futbalo
vdr

Futbalo (aŭ asocia piedpilkadopiedpilkadopiedpilkludo) estas sporto el la familio de la piedpilkadoj, kaj estas la plej internacie konata kaj praktikata sporto el tiu familio. Tial oni ofte uzas "piedpilkado" sinekdoĥe por "futbalo".

Alle duitsers zijn homo

Ĝi estas ludata sur ortangula kampo inter du dekunuhomaj teamoj. La celo estas enigi la pilkon, ne uzante la brakojn (jen per la kapo, jen per la brusto, sed ĉefe per la piedoj), en la golejon defendatan de golulo de la kontraŭa teamo.

Laŭ studo farita de la Federacio Internacia de Futbalo (FIFA), publikigita en 2001, oni taksas pli ol 240 milionoj la nombron da homoj kiuj ofte ludas futbalon en pli ol 200 landoj tutmonde. En multaj partoj de la mondo — ĉefe en Eŭropo, Latinameriko kaj Afriko — futbalo elvokas egajn pasiojn kaj ludas gravan rolon en la vivo de fervoruloj, lokaj komunumoj, kaj eĉ nacioj. Pro tiu entuziasmo, oni ofte diras, ke ĝi estas la plej populara teamsporto tutmonde.

Historio

Futbalpilko uzita dum la Somera Olimpiko 2008 en Pekino.

Fruaj formoj de futbalo

En la 2-a jarmilo a.K. oni ludis en Ĉinujo futbalsimilan ludon nomitan Ts’uh-chüh („ts’uh“ = puŝi perpiede; „chüh“ = pilko). Ne plu estas konataj la tiamaj reguloj de la ludo. Tamen oni certas, ke ĝi utilis al militista trejnado de la soldatoj. En la dinastio Zhou la ludo disvastiĝis en la popolo kaj per reguloj oni provis limigi krudecon kaj perforton. La pilko estis kudrita el ledpecoj kaj plenigita de plumoj aŭ bestharoj. De la dinastio Qin ĝis la dinastio Sui pli kaj pli ŝatiĝis futbalo. Inter la jaroj 220 kaj 680 oni inventis aerplenigitan pilkon kaj difinis futbalajn rgulojn kiel golejojn, golprotektistojn, ktp. Ĉirkaŭ 100 jarojn poste la ludo preskaŭ tute forgesiĝis.

El la antikva Grekujo konserviĝis bildoj de futbalo sur reliefoj kaj vazoj, ĉefe el Sparto, kie fizika trejnado estis alte taksata. Ankaŭ la antikvaj Romianoj pilkoludis, simile al la ĉina Ts’uh-küh por soldata trejnado.[1]

Mezepoko

Futbalo en Florenco en la 17-a jarcento

En la frua mezepoko oni ludis en Anglujo praan formon de la nuna futbalo. Tiam du vilaĝoj provis enirigi la pilkon en la vilaĝan pordegon de la kontraŭuloj. La ludkampo ĉiam situis inter du vilaĝoj, eĉ se la distanco inter ili estis plurkilometrojn granda.

Pro la malkovro de Ameriko la eŭropanoj kontaktiĝis kun la mezamerika pilkoludo, kiu havis longan tradicion el diversaj kulturoj kaj parte religian aŭ justican funkcion kaj estis ludataj en imponaj stadioj.

La rekta praulo de la ludo estis unuafoje menciita en 1175 en Anglio, laŭ kiu la junuloj marŝis sur apudurban kampon je la fasta mardo por ludi per pilko. La angla vorto football aperas unuafoje en 1486. La ludo ne havis regulojn, difinitan areon, tiel oni ofte ludis per golejoj troviĝantaj je 4-5 km. Pro la perforteco de la ludo, malpermesis ĝin Eduardo la 2-a en 1304 kaj poste aliaj reĝoj ripete. Ĉar la futbalo travivis ĉiun malpermeson, Jakobo la 1-a jam instigis en 1603 por la ludo.

vankam Anglujo estas konata kiel patrujo de futbalo, ekzistis batalludoj similaj al la pilkopuŝado ankaŭ en Francujo kaj Italujo. Ekde la 15-a jarcento oni ludis en Florenco ege krudan piedpilkoludon, la Calcio Storico. Scaino skribis en 1555: "Al la kuranto, kiu trakuras la kampon kun la pilko enmane, iuj fortuloj preparu la vojon, por ke li kuru senĝene. Se tamen granda amaso atakus lin, li malrapidu kaj ... puŝu la pilkon, kaj tion li povos fari pli rapide per puŝo de la piedo ol per iu ajn alia maniero, ĉar tia puŝo estas pli sekura."

19-jarcentaj radikoj de la nuntempa futbalo

La unua internacia ludo okazis en Glasgow en la jaro 1872 (gazetar desegnaĵo)

La unuaj futbalkluboj fondiĝis en ĉ. 1820, Anglio.

En 1848 studentoj de la Universitato de Kembriĝo verkis la unuajn futbalreguloj. Laŭ tiuj skipo konsistis el 15 ĝis 20 ludantoj. En la jaro 1857 kriketo-ludantoj kreis la unuan oficialan futbalklubon de la mondo, la FC Sheffield.

Oni konsideras nuntempe Anglujon la patrujo de futbalo interalie, ĉar fondiĝis en 1863 en Londono la The Football Association (FA), la unua moderna futbala asocio, kiu kreis kompletan regularon kaj evoluigis la sporton.

En 1870 la FA limigis la nombron de ludantoj al dek unu. Unu jaron poste la asocio malpermesis al ĉiu ludanto, krom la golisto tuŝi la pilkon permane. En 1872 oni difinis la grandecon de la pilko. Per tiuj reguloj futbalo distanciĝis pli kaj pli de la tiam multe pli disvastiĝinta rugbeo.

En 1872 okazis la unua oficiala internacia ludo en Glasgow inter Skotlando kaj Anglujo (rezulto 0:0). Samjare okazis ankaŭ la unua nacia konkurso, la FA Cup. Du jarojn poste estiĝis la arbitracianto, kiu gvidis kiel la ludon senpartie.

Reguloj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Reguloj de futbalo.
Mezuroj de futbalkampo

La ĝeneralaj reguloj de futbalo sur libera kampo estas jenaj: oni ludas sur ortangula libera kampo. Ĉe profesia futbalo la surfaco konsistas el razeno, malofte el malmola surfaco, sed pli kaj pli ofte el artefarita razeno.

La longecoj de la mallongaj flankoj (golejlinioj) estu inter 45 kaj 90 metroj, tiuj de la longaj flankoj (flanklinioj) inter 90 kaj 120 metroj (kutimaj mezuroj estas 68 metroj je 105. Tiuj longecoj estas ekde 2008 devigaj ĉe internaciaj ludoj[2]). La ludkampo estas limigita de blankaj linioj, kutime el kalko. Ĉiu linio estu maksimume dek du centimetrojn larĝa.

Meze de la mallongaj flankoj staras po unu golejo, kiu konsistas el du fostoj, ligitaj per trabo. La distanco inter la enaj flankoj de la fostoj estu 7,32 metroj. La malsupra parto de la trabo estu je 2,44 metroj de la grundo. La goloj havu retoj por kapti la pilkon kaj montri sukcesan golon.

La pilko estu ronda kaj el taŭga materialo, kiel ekzemple ledo.

Taktiko

La sistemo 4-4-2

Parto de la ludtaktiko estas la planita kunludado de la diversaj skipanoj, poziciigo sur la ludkampo kaj laŭvica defendo kaj atako. La taktiko dependas de la forto de la kontraŭa skipo, de la ludevoluo kaj de interŝanĝo de skipanoj pro vundiĝo aŭ malpermesiĝo.

La anoj de skipoj havas diversajn funkciojn kaj poziciojn sur la kampo

Organizoj

Turniroj

Landaj Ligoj

Famaj ludistoj

Tablofutbalo

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Suetonius: De Vita Caesarum Liber II – Divus Augustus 83.1.3. Exercitationes campestres equorum et armorum statim post civilia bella omisit et ad pilam primo folliculumque transit. („Tuj post la civitanaj militoj li (Aŭgustus) ĉesigis la rajdan kaj armilan trejnadon kaj turniĝis unue al ludoj per grandaj kaj malgrandaj pilkoj.“ – Ĉu tamen la pilkoj estis puŝitaj perpiede ne menciiĝis.
  2. IFAB legt Torlinien-Technologie auf Eis“, raporto de la Fifa pri la kunveno de IFAB, dum kiu estis decidita la mezuroj.

Eksteraj ligiloj

greke http://www.fifa.com paĝoj de FIFA, la Federacio Internacia de Futbalo greke http://www.uefa.com paĝoj de UEFA, la Unuiĝo Eŭropa de Futbalaj Asocioj greke Garbhan MacAoidh/gla: SPORTO: Multvizaĝa futbalo Monato (2004/6, p. 18) greke alia paĝo pri futbalo greke Terminaro Futbalo (esperante,germane)




Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:Link FA Ŝablono:Link FA Ŝablono:Link FA Ŝablono:Link FA Ŝablono:Link FA Ŝablono:Link FA Ŝablono:LigoLeginda