God Save the King (himno): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SassoBot (diskuto | kontribuoj)
Linio 215: Linio 215:
[[tet:God Save the Queen]]
[[tet:God Save the Queen]]
[[th:ก็อดเซฟเดอะควีน]]
[[th:ก็อดเซฟเดอะควีน]]
[[tl:Diyos Iligtas Mo ang Reyna]]
[[tl:Iligtas Nawa ng Diyos ang Reyna]]
[[tr:God Save the Queen]]
[[tr:God Save the Queen]]
[[uk:Боже, бережи королеву]]
[[uk:Боже, бережи королеву]]

Kiel registrite je 13:04, 9 jan. 2013

God Save the Queen
Dio protektu la Reĝinon
“God Save the Queen”
nacia himno
lando  Britio

 Nov-Zelando
 Kanado
 Aŭstralio
 Jamajko
 Bahamoj
 Angvilo
...

kantoteksto nesciata
muziko nesciata
ekde nesciata
muzika ekzemplo
"God Save the Queen"
noicon
Ĉu la aŭdigo ne funkcias? Eble helpos la paĝo "media help" (en la angla).
vdr

God Save the Queen (Dio protektu la Reĝinon) estas patriotisma kanto de nekonata aŭtoro. Ĝi estas la tradicia nacia himno de Britio kaj de Anglio; unu el la du naciaj kantoj de Novzelando; la reĝa himno de Kanado kaj la aliaj anoj de la Brita Komunumo de Nacioj; kaj la reĝa himno de la Brita Reĝa Familio. Kiam la monarko estas viro, la himno fariĝas God Save the King (Dio protektu la reĝon).

Notu ke en Britio ne ekzistas aŭtorizita versio; efektive, nek reĝa proklamo nek per parlamenta leĝo iam ajn oficialigis ĝin kiel nacian himnon. Kutime, nur unu aŭ pli rare du versoj kantiĝas.

Historio

Oni nun ĝenerale kredas, ke la muzikon komponis la D-ro Henry Carey, kvankam multaj el la muzikeroj troviĝis en diversaj antaŭaj melodioj.

La unua publika prezentado de la verko estis laŭkrede, kiam CAREY kantis ĝin dum bankedo en 1740 honore de la Admiralo Edward Vernon, kaptinta la hispanan havenon de Porto Bello (tiam en Kolombio, nun Panamo) dum la Milito de la Orelo de Jenkins.

Laŭ tradicia kredo, la unua publika prezentado estis en 1745, en apogo al la reĝo Georgo la 2-a post la malvenko de lia armeo ĉe la Batalo de Prestonpans fare de la Jakobita pretendanto al la brita trono, la Bona Princo Karlo, kies soldatoj estis plejparte skotaj. Esprimante tiun apogon oni aldonis la sesan strofon, sed ĝia alvoko je la forigo de la ribelantoj nun gustas de kontraŭ-skota sento, do ĝi kvazaŭ neniam kantiĝas niatempe.

La uzo de God Save the King kiel nacia himno imponis Joseph Haydn dum lia vizito al Londono en 1794. Je sia reveno en Aŭstrio li skribis nacian himnon, Gott erhalte Franz den Kaiser (Dio protektu la imperiestron Franz) por la naskiĝfesto de Francisko la 2-a, Sankta Romia Imperiestro. Oni poste uzis tiun melodion por la nacia himno de Germanio, Das Lied der Deutschen (la kanto de la germanoj).

Uzado en la Brita Komunumo

Antaŭe la plejparto de la Komunumaj Regnoj uzis ĝin kiel nacian himnon. Nun en Aŭstralio, Kanado kaj Jamaiko ĝi estas anstataŭigita de Advance Australia Fair, O Canada, kaj Jamaica, Land We Love respektive, sed ankoraŭ estas la reĝa himno de tiuj landoj. Ĝi ankoraŭ estas nacia himno de Novzelando kune kun God Defend New Zealand. Ĝi ankaŭ estas antaŭa nacia himno de Irlando, anstataŭigita en la jaroj 1920 per Amhrán na bhFiann.

Uzo alie

God Save the King estis la unua nacia himno en la mondo; pluraj landaj do uzis ĝian melodion kiel nacian himnon, inkluzive de Danlando, Germanio ("Heil dir im Siegerkranz"), Rusio, Svedio kaj Svisio. Ĝi ankoraŭ estas la melodio de la populara usona patriotisma kanto My Country, Tis of Thee kaj de la norvega reĝa himno Kongesangen. La melodio ankoraŭ uziĝas por la nacia himno de Liĥtenŝtejno, Oben am jungen Rhein. La rokgrupo Queen ludis God Save the Queen post ĉiuj siaj koncertoj.

Aliaj naciaj himnoj en la Unuiĝinta Reĝlando

Ofte, kiam himno necesiĝas por lando en la Unuiĝinta Reĝlando, ekzemple ĉe internacia sportevento, oni uzas alian kanton:

Teksto

Angla teksto kun traduko

God save our gracious Queen,
Long live our noble Queen,
God save the Queen:
Send her victorious,
Happy and glorious,
Long to reign over us:
God save the Queen.

Dio protektu nian gracan Reĝinon,
Vivu nian nobla Reĝino,
Dio protektu la Reĝinon;
Ŝin venkigu,
Feliĉigu kaj glorigu,
Por ke ŝi regnu nin longtempe;
Dio protektu la Reĝinon.

O Lord, our God, arise,
Scatter her enemies,
And make them fall.
Confound their politics,
Frustrate their knavish tricks,
On thee our hopes we fix:
God save us all.

Ho Sinjoro, nia Dio, leviĝu,
Apartiĝu ŝiajn malamikojn,
Kaj faliĝu ilin.
Konfuzu iliajn politikojn,
Malhelpu siajn kanajlajn ruzojn,
Je Vi ni afiŝas niajn esperojn:
Dio savu nin ĉiujn.

Thy choicest gifts in store,
On her be pleased to pour;
Long may she reign:
May she defend our laws,
And ever give us cause
To sing with heart and voice
God save the Queen 1.

Viajn plej bonajn donojn rezervitajn,
Sur ŝin bonvole verŝu;
Ŝi regnu longtempe;
Ŝi defendu niajn leĝojn
Kaj ĉiam donu al nin kaŭzon
Por kanti kun koro kaj voĉo
Dio protektu la Reĝinon.

1Kiam estas reĝo, oni ŝanĝas tiujn versojn al With heart and voice to sing/God save the King (por kanti kun koro kaj voĉo/Dio protektu la Reĝon).

Franca versio uzata en Kanado

Ĉar Kanado havas ankaŭ la francan kiel oficialan lingvon, oni tradukis al la franca la unuan strofon por uzado en Kanado:

Dieu protège la Reine

De sa main souveraine!
Vive la Reine!
Qu'un règne glorieux,
Long et victorieux
Rende son peuple heureux.
Vive la Reine!

Dio protektu la Reĝinon
Per sia suverena mano!
Vivu la Reĝino!
Regno glora,
Longa kaj venkema
Feliĉigu ŝian popolon.

Vivu la Reĝino!
notaro de la himno



Eksteraj ligiloj

greke oficiala retejo de la brita Reĝa Familio greke sondosiero de la brita Nacia Himno en retejo de la ŝtata radia kompanio BBC greke la himno en la retejo de la Departemento de Kanada Heredaĵo greke la himno kantata per ĥoro

Ŝablono:LigoElstara