Janmajeno: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
e r2.7.3) (Roboto: Ŝanĝanta uk:Ян-Майєн al uk:Ян-Маєн |
e r2.7.3) (Roboto: Ŝanĝanta bs:Jan Majen al bs:Jan Mayen |
||
Linio 60: | Linio 60: | ||
[[bg:Ян Майен]] |
[[bg:Ян Майен]] |
||
[[br:Jan Mayen]] |
[[br:Jan Mayen]] |
||
[[bs:Jan |
[[bs:Jan Mayen]] |
||
[[ca:Jan Mayen]] |
[[ca:Jan Mayen]] |
||
[[cs:Jan Mayen]] |
[[cs:Jan Mayen]] |
Kiel registrite je 01:52, 10 jan. 2013
Jan Mayen | ||
---|---|---|
Jan Mayen kun Beerenberg | ||
insulo • County • integrita transmara teritorio • unua-nivela administra teritoria unuo | ||
Akvejo | Norda Atlantiko | |
Geografia situo | 71° 3′ N, 8° 14′ U (mapo)71.046388888889-8.23027777777782277Koordinatoj: 71° 3′ N, 8° 14′ U (mapo) | |
| ||
Longo | 54 km | |
Larĝo | 15 km | |
Areo | 373 km² | |
Plej alta loko | Beerenberg 2 277 m | |
Loĝantaro | 18 Esploristoj <1 loĝ./km² | |
Ĉefa loko | Olonkinbyen | |
Topografia mapo de Jan Mayen | ||
Janmajeno aŭ "Jan Mayen" estas insulo en la Gronlanda maro, je ĉ. 500 km de Gronlando, geografie konsideratas parto de la insularo "Svalbardo kaj Janmajeno", kaj administre estas ekstera teritorio de Norvegio. Ĝi longas ĉ. 56 km kaj larĝas ĉ. 14 km, la tuta surfaco estas 373 km².
La insulo konsistas el du ĉefaj partoj Nord-Jan kaj Sør-Jan, kiujn interligas terkolo. Ĝi estas parte glaĉerkovrita. La plej alta pinto de la insulo troviĝas en la norda parto kaj tiu estas la pinto de Beerenberg-vulkano (2277 m), kiu lastfoje erupciis en 1732.
La suda parto estas montetplena. La senplanta insulo ne havas havenon, la klimato estas nebula kaj ŝtorma, la temperaturaj averaĝoj etendas de la decembra –32 °C al la julia 10 °C. Sur la malgranda tundro vivas kelkaj vulpoj.
Verŝajne la insulo estis malkovrita de Henry Hudson en 1607, dum esploro al la nord-orienta pasejo al Hindio. En 1612 la nederlandanoj Jan Jansz Kerckhof kaj Jan Jacobsz. May van Schellickhout “remalkovris” la insulon. Oni nomis la insulon laŭ la lasta persono Jan Mayen. Ĝis ekstermo de la gronlandaj balenoj kaj morto de 7 balenĉasistoj pro skorbuto, ĝi funkciis kiel balenĉasa apogstacio (1642). En 1882–83 funkciis tie aŭstra meteorolologia stacio en kadro de la 1-a Internacia Arkta jaro. Norvegio establis tie en 1921 meteorologian kaj radiostacion kaj la 8-an de majo 1929 anektis ĝin. Dum la dua mondmilito, funkciis tie usona meteorologia stacio, poste en 1958–59, la NATO establis tie alflugejon. La radistacio transformiĝis je 1970 aernaviga centro. Jan Mayen estas neloĝata krom la skipo de la stacio.
Eksteraj ligiloj
- Ĉi tiu artikolo legita esperante ĉe YouTube
- la hejma paĝo de la laboristoj pri la insulo