Borneaj malaltaĵaj pluvarbaroj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Makecat-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.3) (robota aldono de: ms:Hutan hujan pamah Borneo
Linio 56: Linio 56:


[[en:Borneo lowland rain forest]]
[[en:Borneo lowland rain forest]]
[[ms:Hutan hujan pamah Borneo]]
[[ru:Борнейские равнинные дождевые леса]]
[[ru:Борнейские равнинные дождевые леса]]

Kiel registrite je 09:20, 10 jan. 2013

Pluvarbaro en Nacia Parko Gunung Palung, okcidenta Kalimantano.

La borneaj malaltaĵaj pluvarbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la malaja ekoprovinco de la hindomalaja ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de Borneo en Sudorienta Azio [1]. Ĝi estas parto de la tutmondaj 200-unuo "borneaj malaltaĵaj kaj montaraj arbaroj" kaj de la biodiverseco-varmpunkto "Sunda Lando".

La ekoregiono subtenas proksimume 10 000 da plantospecioj, 380 da birdospecioj kaj plurajn mamulospecojn. La borneaj malaltaĵaj pluvarbaroj malpligrandiĝas kaŭze de senarbarigo kaj transformado al komerca uzo.

Situo kaj priskribo

La Monda Natur-Fonduso subdividis Borneon en sep ekoregionojn : kvin areojn de malaltaĵa arbaro, la centraj borneaj montaraj pluvarbaroj kaj la altmontaraj herbejoj de Kinabalu. La malaltaĵoj estas diferencigitaj klimate (ĉar la orienta flanko de la insulo estas pli seka) aŭ apartigitaj de la grandaj riveroj, Kapuas kaj Barito kiuj malhelpas mamulojn kaj reptiliojn de facile disvastiĝi tra la tuta insulo. La malaltaĵaj ekoregionoj estas: la grandaj areoj de torfejaj marĉarbaroj, kerangas-arbaroj, sensalakvaj marĉarbaroj de la sudo de la insulo, kaj mangrovoj ĉe la marbordo. La borneaj malaltaĵaj pluvarbaroj priskribitaj en tiu artikolo konsistas el ĉiuj malaltaĵaj arbaroj kiuj ne klare apartenas al unu el tiuj antaŭaj kategorioj. La ekoregiono kovras proksimume 427 607 kvadratajn kilometrojn. Partoj troviĝas en ĉiuj politikaj teritorioj de la insulo: Kalimantano (Indonezio), Saravako kaj Sabaho (Malajzio) kaj Brunejo.

Malaltaĵa Borneo havas stabilan klimaton, kun ĉiumonata pluvokvanto super 200 mm tra la jaro kaj temperaturointervalo de malpli ol 10° C.

Ekologio

Dum la plejstocen-glaciala epoko, tuta Borneo, Javo, Sumatro, kaj kontinenta Hindoĉinujo estis partoj de sama teramaso. Tiu permesis al la plantoj kaj bestoj migri de unu regiono al la najbara. Nuntempe Borneo estas apartigita de aliaj insuloj sed daŭre samhavas multe de la sama planta kaj besta diverseco, dum malpli de la Borneo-faŭno estas trovebla pli fore oriente en Sulaveso.

Flaŭro

La malaltaĵoj de Borneo estas hejmo al la plej riĉa pluvarbaro en la mondo. La klimato disponigas idealan kreskadan medion por proksimume 10 000 da plantospecioj (pli ol en la tuta kontinento de Afriko) inkluzive de 2 000 orkideoj kaj 3 000 arboj inkluzive de 267 dipterokarpacaj tropikaj pluvarbaraj arboj de kiuj 155 estas endemiaj al Borneo. Tial la insulo estas la mondocentro de la diverseco por dipterocarpacoj. La plantoj inkludas kvin speciojn de la fortodora parazito Rafflesia (rafleziacoj), unu el kiuj Rafflesia arnoldii havas florojn kiuj larĝas pli ol metro, estante la plej granda floro en la mondo. La kalkoŝtono-altaĵoj de Sangkulirang-Duoninsulo kaj Saravako subtenas siajn apartajn plantokomunumojn, kiel Labi-Montetoj je la limo de Brunejo-Saravako.

Faŭno

La faŭno konsistas el granda nombro da arbarobestoj ekde la plej malgranda sciuro de la mondo, Exilisciurus exilisla al la plej granda tersupraĵa mamulo en Azio, la azia elefanto, kaj inkludas la danĝernivele endanĝerigitan sumatran rinoceron, endanĝerigitan kaj ikonecan orangutangon kaj dek du aliajn primatospeciojn, Sus barbatus kaj Muntiacus atherodes. La primatoj de Borneo estas: tri homedoj (la orangutano kaj du gibonoj), kvin Colobinae, porkovosta makako, longvosta makako (Macaca fascicularis), okcidentsunda tarsio (Tarsius bancanus), la ordinara loriso (Nycticebus coucang), kaj la endanĝerigita nazosimio (Nasalis larvatus). Ekzistas neniuj tigroj en Borneo; la karnomanĝuloj inkludas la endanĝerigitan nubleopardon (Neofelis nebulosa), malajan urson (Elarctos malayanus), Cynogale bennettii (viveredoj), kaj aliajn viveredojn.

La 380 birdospecioj inkludas ok buceredojn, dek ok pegedojn kaj dek tri pitedojn. Ekzistas naŭ preskaŭ-endemiaj kaj du endemiaj birdoj; Malacocincla perspicillata (timaliedoj) kaj la blankapuga pigonajtingalo (Copsychus stricklandii). Inter la riĉa diverseco de reptilioj kaj amfibioj estas krokodiloj kaj speco de varano (Lanthanotus bornensis). La sonoj de la arbaro varias de tago ĝis nokto ĉar malsamaj kombinaĵoj de tiuj birdoj kaj aliaj bestoj aperas por vagi kaj manĝi.

Minacoj kaj konservado

Senarbarigo por oleopalmoplantejoj en malajzia Borneo.

Pro senarbarigo kaj konvertiĝo de naturaj arbaroj al kaŭĉukarbo-plantejoj, oleopalmoplantejoj kaj industriaj lignoplantejoj pli ol duono de la praarbaro estis neniigita dum la freŝdataj jardekoj. En 1982, 1983 kaj denove en 1998, arbaraj incendioj en Kalimantano klarigis ĉirkaŭ 25 000 da kvadrataj kilometroj ĉiufoje por oleopalmoplantejoj. Pliaj minacoj en Sabaho venas de la ekspluatado por nafto kaj terkarbo en Maliaŭ-Baseno kaj de la drenado de malsekejoj en Klias-Duoninsulo. En 2 001, la Monda Natur-Fonduso antaŭdiris ke se la nuntempa emo de habitatodetruo daŭras, ne estos postrestantaj malaltaĵaj arbaroj en Borneo en 2010. Kvankam tiu antaŭdiro ne veriĝis, en 2008 la Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj raportis pri antaŭdiro el 2005 ke "la arbara kovraĵo en la insulo de Borneo, se la nuntempa senarbarigo-rapideco daŭras, estas projekciita malpliiĝi de 50% al triono en 2020" [2].

Grandaj naturrezervejoj en Borneo inkludas Nacian Parkon Betung Kerihun, Nacian Parkon Kutaj, Sovaĵejon Plejhari Martapura kaj Nacian Parkon Kajan Mentarang en Kalimantano, kaj Sovaĝejon Tabin en Sabaho.

Referencoj

Ŝablono:Reflist

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

  1. angle WWF ecoregion : Borneo lowland rain forests
  2. Hearn, A., Sanderson, J., Ross, J., Wilting, A. & Sunarto, S. (2008). Pardofelis badiaInternacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2010.4. Internacia Unio por la Konservo de Naturo.