50000 Kvavaro: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Neniu resumo de redakto |
TjBot (diskuto | kontribuoj) e r2.7.2) (robota aldono de: pnb:50000 کواوار |
||
Linio 56: | Linio 56: | ||
[[no:50000 Quaoar]] |
[[no:50000 Quaoar]] |
||
[[pl:50000 Quaoar]] |
[[pl:50000 Quaoar]] |
||
[[pnb:50000 کواوار]] |
|||
[[pt:50000 Quaoar]] |
[[pt:50000 Quaoar]] |
||
[[ro:Quaoar]] |
[[ro:Quaoar]] |
Kiel registrite je 12:34, 15 jan. 2013
Kvavaro (Quaoar) estas transneptuna objekto en la Kujpera zono, la regiono de la astroj glaciaj.
Antaŭ ricevi la nomon Kvavaro, ĝi nomiĝis provizore 2002 LM60. Malkovris ĝin la 4-an de junio 2002 la astronomoj Chad Trujillo kaj Mike Brown ĉe la Kalifornia Instituto de Teknologio en Pasadena, Usono.
La nomo Kvavaro (angla literumo Kwawar, hispana Quaoar) venas el la mito pri kreado de la Tongvaoj, nordamerikaj indianoj, kiuj vivas proksime de Los-Anĝeleso.
Kvavaro verŝajne plenumas la kriteriojn de la klaso preskaŭplanedoj, kiun la IAU enoficigis la 24-an de aŭgusto 2006.
La diametro estis mezurita de la Hubble-teleskopo je 1250 ± 50 km. Ĝi estas pli malgranda ol Eriso, Plutono, kaj Sedno, sed pli granda ol Iksiono. Ĝi estas klasika kujperzona objekto, kun orbita periodo de proksimume 286 jaroj.
Oni scias ke ĝi havas almenaŭ unu lunon, Vejvoto.
Eksteraj ligiloj
- Glacimondo rande de la sunsistemo artikolo ĉe Astronews.com (germane)
- Demandoj pri Kvavaro sur la ttt-ejo de unu el la malkovrintoj (angle)
- Raporto en naturo super akvoglacio (angle)