Eriso: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.3) (Roboto: Ŝanĝanta is:Eris al is:Eris (dvergreikistjarna)
TjBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2) (robota aldono de: pnb:ایرس
Linio 105: Linio 105:
[[oc:Èris]]
[[oc:Èris]]
[[pl:136199 Eris]]
[[pl:136199 Eris]]
[[pnb:ایرس]]
[[pt:Éris (planeta anão)]]
[[pt:Éris (planeta anão)]]
[[qu:Eris (tuna puriq quyllur)]]
[[qu:Eris (tuna puriq quyllur)]]

Kiel registrite je 13:02, 15 jan. 2013

Tiu ĉi artikolo estas pri la planedoido Eriso. Ankaŭ ekzistas artikolo pri la dio Eriso.


Desegno de la vido al la Suno de la nove malkovrita objekto.

Eriso (oficiale 136199 Eris, antaŭe konata sub la provizora nomo 2003 UB313) estas disdiskano kaj la plej granda planedoido ("nana planedo"). Ĝi estis malkovrita en 2005 de Mike Brown, Chad Trujillo kaj David L. Rabinowitz.

Oni la objekton jam observis en la jaro 2003 kaj longe dubis ĉu fakte temas pri planedo. La 24-an de aŭgusto 2006 la Internacia Astronomia Unio finfine decidis ke ne temas pri planedo, sed pri planedoido.

Eriso havas diametron de 3000 km, iomete pli granda ol Plutono, kaj nun troviĝas je sun-distanco de 97 astronomiaj unuoj (ter-sun-distancoj). Ĝi do distancas de Suno ĉ. 2,5-oble ol Plutono; sed ĝia orbito estas tre elipsa, kaj ĝia sun-distanco forte varias.

La 13-an de septembro 2006 la Internacia Astronomia Unio donis al ĝi la oficialan nomon Eriso (nomo de la greka diino de la malharmonio), kaj al ĝia luno la nomon Disnomio (nomo de ŝia filino, kiu signifas "senleĝeco" en la greka lingvo). Antaŭe tiun objekton oni ofte nomis "Zeno".

Malkovro

La 21-an de oktobro 2003 per la teleskopo de Samuel-Oschin oni jam faris fotojn de Eriso, sed oni nur malkovris ke la astro moviĝis kiam 15 monatojn poste la 8-an de januaro 2005 re-ekzamenis la fotojn. La malkovron oni anoncis al la gazetaro la 29-an de julio 2005.

La bildoj uzitaj por malkovri la objekton, montrantaj ĝian moviĝadon dum tri horoj de observado. Ĝi troveblas en la maldekstro, super la centro.

Karakterizoj

La nova planedo turniĝas en orbito kun dekliva angulo de 45 gradoj ĉirkaŭ la suno. Tio estas la ĉefa kaŭzo, kial oni nur nun malkovris la planedon; ĝis nun malmultaj personoj tie serĉis.

La orbitoperiodo estas ĉ. 557 jaroj. La objekto nun estas proksimume je sia plej granda sun-distanco (apohelo) de ĉ. 97 AU; la minimuma sundistanco (perihelo) estas ĉ. 37 AU.

Planeda statuso

Eriso, same kiel Kvavaro, Varuna kaj ankaŭ Plutono, estas Kujper-zona objekto. Plutonon oni ĉiam konsideris kiel planedon, la ceterajn ne. La malkovro de Eriso klarigegas la bezonon je difino de planedo. Multaj sciencistoj opinias ke Plutono ne estas planedo aŭ, se Plutono tamen estas planedo, ke ankaŭ multaj aliaj objektoj nomiĝu tiel.

Je la 24-a de aŭgusto 2006 la Internacia Astronomia Unio decidis novajn kriteriojn pri planedeco, laŭ kiuj nek Eriso nek Plutono estas planedoj.

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda