Proleto: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
GhalyBot (diskuto | kontribuoj)
Jotterbot (diskuto | kontribuoj)
Linio 70: Linio 70:
[[lt:Proletariatas]]
[[lt:Proletariatas]]
[[lv:Proletariāts]]
[[lv:Proletariāts]]
[[ml:തൊഴിലാളി വർഗ്ഗം]]
[[ms:Proletariat]]
[[ms:Proletariat]]
[[nl:Proletariaat]]
[[nl:Proletariaat]]

Kiel registrite je 10:36, 16 jan. 2013

La triaklasa vagono, Honoré Daumier

Proleto estas homo, kies nuraj vivrimedoj estas vendo de sia laborforto, ĉu korpa, ĉu spirita.

La nocio ofte estas ligita marksismo. En la klasika marksismo Diktatoreco de la proletaro signifas hegemonion de la laboristaro en la politika evoluo, ne diktatorecon en la hodiaŭ kutima kompreno.

Laŭ Karl Marx, la proletaro estas la klaso, oponita al la kapitalo-posedantoj. Tiu klaso ne posedas la produkt-rimedojn (maŝinoj, ktp), apartenantajn de la Kapitalo, do devas vendi sian laborforton por supervivi. Ĝi konsistas el salajruloj (dungitoj kaj senlaboruloj).

Origine, la vorto proleto indikas roma civitano nur posedanta siajn infanojn kiel havaĵon. Tiu klaso estis la plej malalta el la civitas (civitanaro), kaj rajtis voĉdoni nur teorie.

La proletoj klopodas por gajni la plej altan salajron por sia laboro, dum proprietuloj klopodas por minimumi la kostojn. Tiamaniere, la celoj de la proleto estas la inverso de la celo de la burĝo. Tiu konflikto estas la klasbatalo.

La sociologiisto Pierre Bourdieu aldonis al tiu nocio la ideon pri kultura kapitalo (plejparte tiuj, kiuj havas konatojn, amikojn kaj diplomojn). Al la klasbatalo, oni povas aldoni novajn diskriminaciojn inter la diplom-havantoj kaj -nehavantoj.

Citaĵoj

  • La Manifesto de la Komunista partio, (1848) finiĝas per la tre fama frazo : « Proletoj el ĉiuj landoj, unuiĝu ! »
  • « Proletaro perdis sian nomon ekde kiam la plejparto de la civitanoj aniĝis ĝin. » ; Raoul Vaneigem, 2004.

Prolet-movadoj

Prolet-movado kaj esperanto

Vidu ankaŭ