Liniarbitrulo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ZéroBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: ko:부심
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
Linio 35: Linio 35:
[[fa:کمک داور (فوتبال)]]
[[fa:کمک داور (فوتبال)]]
[[fi:Avustava erotuomari]]
[[fi:Avustava erotuomari]]
[[fr:Loi 6 du football : les arbitres assistants]]
[[fr:Loi 6 du football]]
[[gl:Árbitro asistente]]
[[gl:Árbitro asistente]]
[[hr:Pomoćni sudac]]
[[hr:Pomoćni sudac]]

Kiel registrite je 18:31, 17 jan. 2013

En kelkaj pilkoludoj la matĉestro (arbitrulo) estas subtenata per unu aŭ pliaj liniarbitruloj (taĉisto).

Futbalo

En futbalo oni distingas inter "liniarbitrulo" kaj "vicmatĉestro".

La vicmatĉestroj (asistantoj) estas profesiaj matĉestroj, kiuj subtenas la matĉestron dum la gvidado de la matĉo. En ĉiu (internacia) matĉo estas du asistantoj, kiuj responsas pri unu de la du flanklinioj. Ili havas flagon, per kiu ili signalas al la matĉestro, kiam la pilko komplete transpasis la flanklinion kaj kiu teamo rajtas reekludi, kiam okazis ofsajda pozicio, kaj kiam okazis iu faŭlo, kiun la matĉestro ne povis vidi.
La asistanto povas esti konsultata de la matĉestro por diri sian opinion pri neklara situacio. Krome la asistantoj helpas en preparo kaj administradaj laboroj.
Se la asistanto signalas per flago, la matĉestro trafas - ĉu konsente, ĉu ne - la finan decidon laŭ propra opinio. Ĝis 1996 vicmatĉestroj estis nomitaj "liniarbitruloj". La nuna esprimo pli taŭge reflektas la faktan rolon de tiuj oficialuloj. Foje ili erare estas nomataj "asistantoj de la matĉestro". La tri oficialuloj kutime prenas "diagonalan sistemon" por kontroli la tutan ludkampon: La asistantoj nur moviĝas ĉe la flanklinio de la maldekstra defenda, respektive la dekstra avana duono de la ludkampo, dum la matĉestro moviĝas ĉefe laŭ la alia diagonalo.

Liniarbitruloj funkcias nur dum matĉoj de malaltaj klasoj, en kiuj la matĉestro restas sola sen subteno de neŭtralaj profesiaj asistantoj. Ambaŭ kluboj disponigu membron por helpi en la observado de la flanklinio. Tiuj "liniarbitruloj" nur signalu per flago, kiam la pilko forlasis la ludkampon. Ne necesas pasi matĉestran ekzamenon, por transpreni tiun taskon. Liniarbitruloj ne rajtas signali ofsajdon.

En Aŭstrio "help-matĉestro" transprenas la kontrolon de la flanklinio dum matĉoj de malaltaj klasoj. Ili ĉiun trian jaron havas staĝon pri matĉestrado, sed ili ne estas plenrajtaj matĉestroj, sed membroj de unu el la ludantaj kluboj. Ili rajtas gvidi matĉojn de junuloj kaj de rezervo-teamoj kaj povas agi kiel liniarbitruloj dum matĉoj de la propra ĉefteamo. Tiam ili deĵoras en la avana zono de sia teamo kaj devas signali ofsajdon.

Teniso

En tenismatĉo liniarbitruloj poziciiĝas ĉe la rando de la ludkampo kaj vokas "Ekstere", kiam la pilko tuŝas la grundon ekster la ludkampo. En modernaj ludejoj ofte sensoroj en la grundo transprenas tiun taskon.


Glacihokeo

En glacihokeo estas du liniarbitruloj, kiuj ĉefe observas la bluajn liniojn por fajfe aŭ montre signali ofsajdon. Ili gvidas tiujn ekbatojn, kiuj ne okazas ĉe la centra ekluda punkto. Krome ili atentu pri malpermesataj longaj ŝotoj, malkorektaj interŝanĝoj de ludistoj kaj pretu konsulti la matĉestron pri klarigendas scenoj.

En malaltaj klasoj ofte mankas ĉefmatĉestroj. Tiam paro el samrajtaj matĉestroj gvidas la ludon. En altaj klasoj gvidado de du matĉestroj okazas nur, se gvidado far la ĉefmatĉestro montriĝas neebla dum aŭ mallonge antaŭ la matĉo.