Apache OpenOffice: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e robota aldono de: az:OpenOffice
Linio 131: Linio 131:
[[nds:OpenOffice.org]]
[[nds:OpenOffice.org]]
[[nl:OpenOffice.org]]
[[nl:OpenOffice.org]]
[[nn:OpenOffice.org]]
[[nn:Apache OpenOffice]]
[[no:Apache OpenOffice]]
[[no:Apache OpenOffice]]
[[pl:Apache OpenOffice]]
[[pl:Apache OpenOffice]]

Kiel registrite je 00:04, 18 jan. 2013

Tiu ĉi artikolo temas pri la ofica programaro "OpenOffice.org", aŭ mallonge OOO. La mallongigo ankaŭ servas por la rusa vorto "Общество с ограниченной ответственностью", la formo de societo kun limigita respondeco en Rusio.
OpenOffice.org
OpenOffice.org Writer (versio 3)
Lasta stabila versio 3.4.0
(8-a de majo 2012)
Operaciumo plursistema
Programlingvo C++, Java
Lingvo(j) ankaŭ Esperanto
Programtipo ofica programaro
Permesilo GNU LGPL
Retejo http://eo.openoffice.org/
vdr

OpenOffice.org estas ofica programaro, simila al "Microsoft Office" (t.e. Word, Excel, Power Point, Access, ktp) sed OpenOffice.org estas libera kaj malfermit-koda programaro. Por uzantoj, tio signifas, ke ĝi estas senpage disponebla al ĉiuj, por instali tiom da fojojn en tiom da komputiloj, kiom oni volas. Por programistoj, tio signifas ke iu ajn rajtas kaj povas modifi kaj reeldoni la programaron. Kaj la permesilo kun kiu ĝi estas eldonata signifas, ke ĝi ĉiam estos tia -- senpaga, libera por ĉiuj.

En decembro de 2004, nova "eta" versio eldoniĝis, nomita 1.1.4. Ĝi havis neniujn novajn funkciojn kompare kun 1.1.3, sed multe da korektoj (da sencimigoj). Versio 2.4.0, aperis (komence nur en angla lingvo) en marto 2008. Uzantoj de la programaro antaŭĝojis tiun version, ĉar ĝi estas pli kongrua kun Microsoft Office. Versio 3.0 aperis en oktobro 2008.

LibreOffice

Fine de septembro 2010 disiĝis granda parto de la evoluteamo kun la celo memstare pluevoluigi ofican programaron aparte de 'OpenOffice.org'; la nova programaro nomiĝas LibreOffice, kombinante la francan/hispanan 'libre' (libera) kun la angla 'office' (oficejo) kaj tiel indikante pli fortan konsideron de aliaj lingvoj. Dum 'OpenOffice.org' estas proprieto de la komerca entrepreno 'Oracle', 'LibreOffice' apartenas al speciala fondaĵo The Document Foundation (dokumenta fondaĵo).

Elementoj

OpenOffice.org inkluzivas i.a. dokumentoredaktilon (Writer), kalkultabelilon (Calc), prezentilon (Impress), datumbaz-manipulilon (Base), desegnilon (Draw) kaj formulilon (Math).

Dosieraj formatoj

OpenOffice.org pioniris la ISO/IEC-normajn dosierformatojn "OpenDocument" (ODF), kiun ĝi uzas defaŭlte. Ĝi ankaŭ subtenas legadon (kaj ĝenerale skribadon) multajn heredaĵajn kaj aktualajn proprietajn dosierformatojn (ekzemple: WordPerfect per libwpd, StarOffice, Lotus Software, MS Works per libwps, Rich Text Format), kaj formatoj de Microsoft Office.[1] Ek de versio 3.0 la defaŭlta formato de OpenOffice.org estas bazita sur nefinitaj versioj por OASIS ODF 1.2. La nomro OpenDocument estis aprobita por publikigo kiel Internaci Normo de ISO kaj IEClaŭ la nomo ISO/IEC 26300:2006.[2]

OpenOffice.org kaj Esperanto

Esperantan version de OpenOffice.org kreas internacia skipo, sub projekto aŭspiciata de UEA.

La Esperanto-versio estas preparata de internacia teamo, gvidata de Joey Stanford kaj Tim Morley kaj estas la sola reta projekto rekte aŭspiciata de UEA. La tradukskipo kunlaboras kun la E@I-projekto Komputeko rilate tradukojn de prikomputilaj terminoj.

Versio 3.x.x de OpenOffice.org havas esperantigitan uzinterfacon, kaj la helpo estas parte tradukita.

Esperantigo de la moduloj

La tradukskipo uzas tradukitajn nomojn por la diversaj partoj de la programaro, sed lasis "OpenOffice.org" netradukita.

Notoj

  1. ISO/IEC SC34 Secretariat (2006-06-13) Summary of Voting on DIS ISO/IEC 26300 - Open Document Format for Office Applications (OpenDocument) v1.0. ISO/IEC JTC 1/SC 34 Document Repository. Alirita 2006-08-24.
  2. ISO and IEC approve OpenDocument OASIS standard for data interoperability of office applications. ISO Press Releases. ISO (2006-05-08). Alirita 2006-08-24.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda